Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 184 (2004-07-14)
Jarlibro 2004 aperis

Portreto de Cecil Charles Goldsmith, iama ĝenerala sekretario de UEA, malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA. La multjara prezidanto kaj nuna vicprezidanto de la Asocio, prof. Humphrey Tonkin, rememoras en ĝia antaŭparolo, kiel "Tiny" Goldsmith profunde impresis lin kiel 15-jaran junulon, kiu ĵus komencis lerni Esperanton. Konversacio kun Goldsmith fariĝis komenco de Esperanto-agado, "en kiu mi ofte pro entuziasmo tro alten celis, sed pro persisto foje sukcesis", skribas Tonkin retrorigarde en la Jarlibro 2004, 50 jarojn post sia eklerno de la lingvo.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2004, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj k.a. establoj, sendepende de tio ĉu ili havas ligon kun UEA aŭ TEJO. Oni trovas ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la bazajn gvidliniojn de UEA pri informado pri Esperanto.

Du trionoj el la 288-paĝa libro konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1783 individuoj en 92 landoj (1945 en 98 landoj en Jarlibro 2001, kiu laste enhavis detalan statistikon). Estas 53 ĉefdelegitoj (46), 984 lokaj delegitoj, 136 vicdelegitoj, 29 junularaj kaj 1337 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn. Kvankam la nombro da delegitoj lastatempe emis malkreski, la Centra Oficejo antaŭvidas, ke ĝi denove kreskos por la Jarlibro 2005 kiel rezulto de planata kampanjo lige kun la laŭvica revizio de la Delegita Reto, kiu startos en oktobro.

Duono de la delegitoj estas kontaktebla ankaŭ retpoŝte. En la ĉi-jara Jarlibro sian retadreson publikigas 1129 delegitoj, t.e. 63% el la tuta delegitaro. En kvin jaroj ilia nombro duobliĝis, ĉar en Jarlibro 1999 retadreson anoncis 572 delegitoj (29%).

Jarlibro 2004 estas la unua redaktita de Roy McCoy. Ĝi estis presita kaj ekspedita en Slovakio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/184a1

El Gazetaraj Komunikoj

Opero en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 829 (2019-10-01)

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)

Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)

Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020