Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 182 (2004-06-15)
Jam pli ol 1000 membroj de UEA balotis

Unu monaton post ilia dissendo pli ol 1000 voĉdoniloj pri Komitatanoj B de UEA por la periodo 2004-2007 revenis al la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝis la 15-a de junio alvenis 940 kovertoj, sed la nombro da balotiloj estas konsiderinde pli granda, ĉar multaj kovertoj enhavas pli ol unu balotilon. Oni taksas en la Centra Oficejo, ke almenaŭ 20% de la membroj jam resendis la balotilon.

Validaj estos la balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon plej laste la 30-an de junio. La fina nombro verŝajne estos 1500-1600, kio signifus, ke la balotaktiveco estus pli-malpli kiel en 2001, kiam voĉdonis 1887 membroj, t.e. 31,4%. La ĝisnuna rekordo, farita en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj (33,6%), verŝajne plu eltenos.

Por superi ĝin necesus partopreno de almenaŭ 1750 membroj.

Pro multaj demandoj la Centra Oficejo informas, ke por ŝpari afrankon oni rajtas sendi plurajn balotilojn en sama koverto. Membroj el kelkaj landoj skribis, ke ilia poŝto ne akceptas kovertojn, sur kiuj mankas indiko pri la sendinto. En tia kazo oni enmetu la balotilon en apartan koverton, sur kiu oni skribu "Balotilo B", kaj tiun koverton oni sendu en alia koverto, sur kiu oni rajtas skribi ankaŭ la nomon kaj adreson de la sendinto.

Krom sur la balotilo, la sinprezentoj de la 16 kandidatoj estas legeblaj en la retejo de UEA. Oni rajtas voĉdoni por maksimume 6 kandidatoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/182a1

El Gazetaraj Komunikoj

Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 748 (2018-08-09)

Nova honora membro de UEA: NGUYỄN Xuân Thu
Gazetaraj Komunikoj n-ro 694 (2017-07-23)

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 695 (2017-07-23)

UEA havas jam pli da membroj ol en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 577 (2015-06-09)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020