Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 194 (2004-12-31)
Aliĝoj al la Vilna UK: francoj postkuras litovojn, sed kion faros germanoj?

Kiel antaŭvidite, en decembro la kongresa administracio de UEA spertis plivigliĝon de la alfluo de aliĝoj al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, ĉar ĝis la 31-a de decembro eblis aliĝi laŭ la plej favorpreza tarifo. En la lasta tago de la unua periodo ankoraŭ mankis plena bildo pri la nombro de aliĝintoj, ĉar la perantoj povos informi la Centran Oficejon pri la lastaj decembraj aliĝintoj nur en januaro. Ankaŭ ne ĉiuj aliĝoj, kiuj estis faritaj rekte al UEA per interreto, ne jam povis esti registritaj. Kreskanta uzo de la reta aliĝ-ebleco kaŭzas, ke ĉiam pli da kongresanoj aliĝas nur unu-du tagojn antaŭ laŭvica plialtiĝo de kotizoj.

La 31-an de decembro estis registritaj 850 aliĝintoj el 48 landoj. La unuan lokon okupis la gastiga lando Litovio kun 115 aliĝintoj, sed proksime sekvis Francio kun 103 aliĝoj. El Germanio oni registris 76 kongresanojn, sed post pli kompletaj informoj en januaro tiu nombro verŝajne estos konsiderinde pli granda. Japanio anoncis 60 kongresanojn, Nederlando 49 kaj Finnlando 43. En la provizora statistiko sekvas Danio kaj Pollando (po 33), Belgio (32), Ĉeĥio (31), Rusio kaj Svedio (po 30) kaj Italio (29). Inter ekstereŭropaj landoj, krom Japanio, plej multnombraj estis Usono (14), Israelo (13), Brazilo (12), Aŭstralio (9) kaj Irano (8).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/194a3

El Gazetaraj Komunikoj

Aliĝoj al UK 2008: Nederlando kaj Francio ĉepinte
Gazetaraj Komunikoj n-ro 277 (2007-12-25)

Malferma Tago ripetis rekordon kaj faris novan
Gazetaraj Komunikoj n-ro 188 (2004-11-30)

La ret-listo "Rebato": bela ekzemplo pri tio, kion oni povas fari
Gazetaraj Komunikoj n-ro 150 (2002-06-14)

Aliĝoj al la Berlina UK: rapidante oni pagos malpli
Gazetaraj Komunikoj n-ro 4 (1998-06-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020