Mi venis al Roterdamo antaŭ preskaŭ du jaroj en epoko de grandaj problemoj pro demisioj. Mi kandidatis por la direktora posteno, ĉar ŝajnis, ke tiutempe la unua bezono ne estas administra talento/sperto sed la kapablo resti trankvila en stresa situacio. Mi ne ĉiam sukcesis resti trankvila, sed sufiĉe longe, mi esperas, por permesi pli bonan komencon al mia posteŭlo, ol mi mem havis.
Fakte mi kredas, ke kvankam la CO ankoraŭ estas en etapo de necesaj ŝanĝoj (renovigo de la domo, konvertado de la tro malnova komputila sistemo, nekompleta kolegaro), la perspektivoj estas nun pozitivaj.
Ĉiukaze mi intencis resti nelonge en la posteno, kaj antaŭ kelka tempo mi decidis demisii antaŭ la fino de mia kontrakto (aŭgusto 2005). Kial? Kiel mi skribis aliloke, mi "kulpigas" neniun alian, sed pro mia personeco mi ne volonte portas la ŝarĝon de respondeco por la funkciado aŭ nefunkciado de granda movado. Ecoj, kiuj helpas min verki romanojn, igas min senti min kvazaŭ birdo en kaĝo en la nuna situacio.
Mi tuŝis temon gravan por mi, kvankam ĝi eble ŝajnas vere frivola al aliaj: mi sopiras refoje verki, kaj mi scias, ke tio ne okazos, ĝis la kaĝo malfermiĝos...
Sincere,
Trevor Steele