Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 169 (2003-09-16)
Koncize pri la rezultoj de la 88-a UK

Al la 88-a Universala Kongreso de Esperanto entute aliĝis 1796 personoj el 60 landoj.

La komitato elektis ses novajn Honorajn Membrojn de UEA. Tiuj estas:

  • Edwin Burg (Nederlando),
  • Adolf Burkhardt (Germanio),
  • Imre Ferenczy (Hungario),
  • Salah Ghanem (Libano),
  • Josef Kavka (Ĉeĥio),
  • Antanas Mekys (Litovio).

La kongresanoj aktive traktis la kongresan temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj", sekve de kio estis akceptita rezolucio - http://uea.org/dokumentoj/uk2003/rezolucio.html.

Estis anoncitaj rezultoj de Belartaj Konkursoj 2003, la unuajn lokojn en kiuj ĉi-jare gajnis:

  • Kanto: Nargis Mondjaz ib (Usono)
  • Poezio: Anja Karkiainen (Finnlando)
  • Teatraĵo: Jorge Teles (Brazilo)
  • Eseo: Jukka Pietilainen (Finnlando)
  • Prozo: Martin Weichert (Svedio)
  • Vidbendoj: Ralf Kuse (Germanio)

Bonvolu vidi la plenan raporton pri la Belartaj Konkursoj 2003 en http://uea.org/dokumentoj/uk2003/belart_premioj.html

Premio Deguĉi (por plifirmigo de internacia amikeco) estis ajluĝita al Don Harlow (Usono) kaj Franciska Reisel (Germanio).

Trofeon Fyne (enmanigata al la plej aktiva landa asocio de UEA) por la sekvaj du jaroj ricevis Litova Esperanto-Asocio.

Subvencio Cigno (subeno de gravaj E-aktivecoj en ekonomie malfortaj landoj) estis transdonita al Armena Esperanto-Asocio kaj Federacio Esperanto de Barato.

Fondaĵo Grabowski (subteno de E-kulturo) premiis Lio Ŝiĵun/Laŭlum (Ĉinio), Mikaelon Bronŝtejn (Rusio), Litovan Esperanto-Asocion, SAT-Amikaron kaj Eldonejon Bero.

Pli detale pri la premiitoj vi povas legi en http://uea.org/dokumentoj/uk2003/premioj.html

La kongresa libroservo raportis, ke la kongresanoj aĉetis librojn, diskojn, kasedojn k.s. je la sumo de ĉ. 30 mil eŭroj (inkluzive de la impostaj krompagoj). La pintajn vendojn ĝuis jenaj tri libroj:

  1. La Zamenhof-strato, de Roman Dobrzynski
  2. La Postdomo, de Istvan Ertl
  3. Esperanto sen mitoj, de Ziko Marcus Sikosek

Inter la plej amase vendataj troviĝis ankaŭ la nova Esperanto-Dokumento, preparita de Detlev Blanke (pli detale pri ĝi bv. legi en la sekva GK).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/169a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022