Kiel kutime, okazos paralele kun la Universala Kongreso en Gotenburgo aparta internacia aranĝo por infanoj. Jam aliĝis al la Internacia Infana Kongreseto infanoj el Francio, Hungario, Kubo, Norvegio, Rumanio, kaj Svedio, kun interesiĝoj el Britio, Germanio kaj Japanio. Ni havas kvar gvidantojn, du svedlingvaj, kaj bonvenigas pliajn infanojn. Ili estu inter 6 kaj 13-jaraj kaj kapablu paroli Esperanton. Ĝis la 31a de majo partopreno kostas 245 eŭrojn (215 por B-landanoj). Tio inkluzivas loĝigon, ĉiujn manĝojn kaj la programon.
La kongreseto okazos en Lerum, 18 km. for de Gotenburgo, en loko nomita Knappekulla. Ni loĝos en lignaj dometoj ĉirkaŭ centra manĝejo kaj kunvenejo. Tuj apude estas freŝakva lago kun sabla fundo kaj tre pura akvo. Estas plie arbaro kun mirteloj, loko por libere ludi kaj futbal-tereno. Promenaj vojetoj preterpasas vilaoj, somerdometojn kaj unu/du farmbienojn kun bestoj.
Riĉa programo estas en preparo. En Boros, 50 km for, trovighas granda bestoghardeno kun elefantoj (elefantido ĵus naskighis) ĝirafoj, delfenoj, nordaj bestoj k.t.p. Eblas uzi la buson por ekskurso tien. Oni kunportu manĝon kaj sidu en la parko.
Petu aliĝilojn kaj anoncu aliĝojn al: Stefan MacGill, Pannonia u. 30,
I, 6, HU-1136 Budapest, Hungario
Stefan MacGill
Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 834 (2019-11-18)
105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)
La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 793 (2019-04-08)
45-a Internacia Infana Kongreseto invitas!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 598 (2015-12-04)
44-a Internacia Infana Kongreseto invitas geknabojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 569 (2015-02-19)