Kvardekpaĝa broŝuro kun la titolo Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo estis pubikigita de UEA en julio 2003. La aŭtoro de la verko estas d-ro Detlev Blanke (Germanio), kiu klopodis doni utilajn vojindikojn por interlingvistikaj esploristoj.
La dokumento priskribas kaj karakterizas atentindajn esperantologiajn materialfontojn kaj indikas, kie ili estas troveblaj.
Kiel kutime la nova Esperanto-Dokumento estas mendebla de UEA kaj abonebla ĉe la landaj kotizperantoj.
Inaŭgura saluto, interlingvistiko, kurso, debato kaj pli: Esperanto en la reta Poliglota Renkontiĝo (28 aprilo - 1 majo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1035 (2022-04-27)
La Bonna Deklaro nun dokumento de la Ĝenerala Asembleo de UN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 450 (2012-04-20)
Konferenco kunvenigos profesorojn pri Esperanto kaj interlingvistiko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 290 (2008-07-05)
Nova Esperanto-dokumento aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 150 (2002-06-14)