Fine de decembro 2002 al entute 871 rete atingeblaj delegitoj de 75 landoj, kies nomoj estis publikigitaj en Jarlibro 2001, estis dissendita enketilo kun la peto respondi, ĉu iu petis ilin pri la servoj en la periodo inter publikigoj de Jarlibro 2001 kaj 2002 (mezo de somero 2001 kaj septembro 2002).
Malgraŭ jarŝanĝaj festoj la delegitoj aktive reeĥis kaj sume ĝis la 21-a de januaro 2003 al la enketo respondis 455 delegitoj de 65 landoj.
Montriĝis, ke jes estis petitaj servoj de 244 (54%) delegitoj, dum 179 (39%) delegitoj neniam ricevis petojn por iliaj delegitaj servoj. 32 (7%) delegitoj ne certas, ĉu la ricevitaj petoj rilatas al ilia delegiteco aŭ venis per aliaj kanaloj.
La delegitoj, menciintaj ciferojn, ricevis kaj plenumis 418 informpetojn pri siaj lando aŭ urbo, 653-foje peris informojn pri lokaj e-istoj kaj E-grupoj, 488-foje estis kontaktitaj fakcele, kio sume signifas 1559 servojn.
Krom tio, kutime ekster siaj delegitaj devoj, ili ricevis 256-foje petojn pri gastigado, 495-foje - korespondpetojn, minimume 342-foje alispecajn petojn (de simple neordinaraj ĝis monpetadoj).
Pli detale pri la rezultoj vi povas legi en la retejo UEA.ORG - en la parto Agadkampoj aŭ iam baldaŭ - en la revuo Esperanto.
Dojeno de la Delegita Reto festos 100-jariĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 230 (2006-03-22)
Delegita Reto de UEA sub lupeo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 22 (1998-12-15)