La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo invitas al sia 14-a Malferma Tago sabaton, la 21-an de aprilo. Ankaŭ ĉi-foje la vizitantoj povos aŭskulti kaj diskuti kun eminenta movadano, d-ro Werner Bormann, prezidinto de la Akademio de Esperanto kaj longtempa estrarano de UEA. El inter multaj kampoj, pri kiuj li jam longe okupiĝas, d-ro Bormann elektis kiel temon de sia kontribuo en la Malferma Tago la evoluon kaj defiojn de la faka lingvo de Esperanto.
Specialaĵo de la tago estos, ke al unu el la oficistoj de la CO, Rob Moerbeek, ĝi estos la lasta Malferma Tago antaŭ lia emeritiĝo. Tial li havos propran programeron por rememori sian 32-jaran servadon en la sidejo de la Asocio.
Kiel kutime, krom specialaj ofertoj, la libroservo rabatos la prezojn de ĉiuj siaj varoj je 10%. Funkcios bazaro de esperantaĵoj kaj la tutan tagon oni povos spekti Esperanto-filmojn. Ĉiu vizitanto povos partopreni en senpaga loterio kaj babili kun aliaj ĉe la senpagaj kafo kaj teo. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
Por la 14-a fojo okazis la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 21-an de aprilo. Malgraŭ tempa kolizio kun du aliaj Esperanto-aranĝoj samtage en Nederlando, ĝi allogis 55 vizitantojn el sep landoj. Ili povis aŭdi prelegojn, spekti Esperanto-filmojn, butikumi en la libroservo kaj en bazaro de esperantaĵoj, aŭ babili ĉe la oficeja kaftablo.
D-ro Werner Bormann faris trifoje prelegon pri la temo "La faka lingvo kaj Esperanto". La problemoj de la daŭra neceso adapti Esperanton al la postuloj de la evoluo de ĉiaj fakoj estigis viglan diskuton post ĉiu prelego. Tute alispecan prelegon faris Rob Moerbeek, kiu spertis sian lastan Malferman Tagon kiel oficisto de UEA. En sprita maniero li rakontis pri sia 32-jara servado en la koro de la Asocio, kun multaj anekdotoj pri siaj spertoj kaj laborkolegoj.
La libroservo, kiu laŭtradicie rabatis ĉiujn prezojn je 10%, enkasigis dum la tago sume 1768,11 eŭrojn. La plej popularaj titoloj estis "Esperantaj sinonimoj" kaj la freŝaj novaĵoj "La kosmo kaj ni" kaj "La afero Jesuo kaj la Judoj". Krome ĉiu vizitanto ricevis la ĵus aperintan novan katalogon de la UEA-libroservo.
La venonta Malferma Tago estos la 24-an de novembro.
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)