Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la ĉi-jara Pacpremio de Nobel. Laŭ provizoraj informoj, UEA estis kandidatigita de membroj de registaroj aŭ parlamentoj almenaŭ el Francio, Korea Respubliko, Kroatio kaj Litovio, kaj de proponrajtaj universitataj profesoroj almenaŭ el Ĉeĥio, Hispanio, Korea Respubliko, Kroatio kaj Usono.
Pliaj informoj sekvos.
Agado por la Nobel-pacpremio relanĉata
Gazetaraj Komunikoj n-ro 207 (2005-06-01)
UEA kandidatigita por la Hilton-premio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 30 (1999-03-22)