D-ro Detlev Blanke reprezentis UEA en la konferenco de la Eŭropa Lingva Konsilio (ELK), kiu okazis en Berlino de la 28-a ĝis la 30-a de junio. Kun la kadra temo "Plurlingvismo kaj novtipaj lernmedioj" ĝi estis dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj. UEA estas unu el la fondaj membroj de ELK.
La konferencon partoprenis ĉ. 400 delegitoj de universitatoj, altlernejoj, ministerioj, ambasadoj, naciaj lingvo-institucioj, instancoj de Eŭropa Unio ktp. UEA estis unu el la tre malmultaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj, kiuj reprezentiĝis.
Kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon. Ĝenerale la multlingveco estis komprenata tiel, ke la pozicio de la angla kiel "lingua franca" estas nediskutebla kaj ke krome la eŭropanoj regu unu-du aliajn fremdlingvojn. Oni opiniis necesa instrui pli frue al pli da homoj pli efike pli da aliaj lingvoj, apud la angla.
Negativaj sekvoj de la hegemonia rolo de la angla apenaŭ estis tuŝitaj, kvazaŭ regus interkonsento, ke la angla definitive estas la mondlingvo. Pri iom da nuancado zorgis germanaj delegitoj, kiuj plendis, ke la germana lingvo ne ludas adekvatan rolon en EU. Konfuza kaj kontraŭdiran aliron al la problemaro montris i.a. la sinteno de d-ro Hans-Friedrich von Ploetz, germana ambasadoro en Londono, kiu unuflanke ne dubindigis la rolon de la angla sed aliflanke draste postulis samrajtecon de ĉiuj lingvoj de EU kiel oficialaj kaj laboraj lingvoj. D-ro Bode el la Germana Akademia Interŝanĝa Servo (DAAD) proponis "forpreni" de la anglalingvaj landoj la anglan kaj plisimpligi ĝin por la rolo de "lingua franca", ĉar la pontolingvo devus ne esti ligita al specifa kulturo.
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)
Reprezentanto de UEA inter la ĉefaj parolantoj en la pintkonferenco de CoNGO (UN), la 25-an de oktobro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 993 (2021-10-24)
Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 927 (2021-01-30)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)