Vendredon, la 27-an de aprilo okazis festeto en la Centra Oficejo de UEA por omaĝi la emeritiĝon de Rob Moerbeek post 32-jara laborado kiel oficisto de la Asocio. S-ro Moerbeek eklaboris en la CO fine de julio 1969. Ekde tiam li fidele kaj kun granda kompetenteco zorgis pri la ekspedofako de la CO kaj pri la provlegado de la revuo "Esperanto" kaj de aliaj periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Al liaj taskoj apartenis ankaŭ prizorgi la Bibliotekon Hector Hodler kaj la arkivon de la CO.
En la festeto ĉeestis la oficistaj kolegoj de Moerbeek kaj kelkaj estraranoj de UEA, kiuj en la sama semajnfino kunvenis en Roterdamo. Kiel donacon de UEA Rob Moerbeek ricevis horloĝon, kiun kun dankvortoj transdonis Renato Corsetti, la vicprezidanto. Donace de la kolegoj Pasquale Zapelli, direktoro de la CO, transdonis kompleton de skribiloj. Apartan donacon Moerbeek -- latinisto laŭ la eduko -- ricevis de la ĝenerala sekretario Michela Lipari: mezepokan gramatikon de latino en versoj. La novemerito siavice regalis la ĉeestantojn per mem verkitaj versoj. En longa poemo li faris trafan kaj amuzan priskribon pri ĉiu el siaj oficejaj kolegoj.
Malgraŭ sia pensiiĝo s-ro Moerbeek tamen ne forlasas la Centran Oficejon. Unu tagon semajne li revenos kiel volontulo por helpi plenumi la taskojn, pri kiuj li antaŭe okupiĝis kiel oficisto.
La pensiiĝo de Rob Moerbeek estis la unua tia evento en la CO de post julio 1985, kiam s-ino Sija van Wijngaarden finis 28-jaran deĵoradon.
Reĝa ordeno por Rob Moerbeek
Gazetaraj Komunikoj n-ro 733 (2018-05-02)
Probal Dasgupta: "Lerni de Islando"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 508 (2013-07-21)
Mesaĝo de Probal Dasgupta je la Zamenhof-tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 439 (2011-12-15)
Linguapax-premio al Robert Phillipson
Gazetaraj Komunikoj n-ro 366 (2010-02-26)
Mesaĝo de Probal Dasgupta al la Kunfluo de Lingvoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 365 (2010-02-16)