Pocket Esperanto Dictionary. English-Esperanto, Esperanto-English. Andrew McLinen. Rotterdam: UEA 2001. Dua eldono. ISBN 92 9017 072 7. 8+406p. 16cm. Prezo: EUR 15,00. Triona rabato ekde 3 ekz.
En 1992 aperis ĉe la pola lingvoeldonejo Lingua Publications la unua eldono de Pocket Esperanto Dictionary, dudirekta poŝvortaro de la angla kaj Esperanto de d-ro Andrew McLinen. Kun pli ol 50 000 vortoj kaj esprimoj kaj praktika formato ĝi tuj populariĝis kaj rapide elĉerpiĝis. Nova eldono tamen estis prokrastita kaj la libro ne estis aĉetebla dum pluraj jaroj, ĉar anstataŭ represi d-ro McLinen preferis plivastigi ĝin.
La dua eldono, kun 70 000 vortoj kaj esprimoj, ĵus aperis ĉe UEA. La originala eldonejo Lingua Publications plejparte zorgis pri la enkomputiligo sed pri la eldonado kaj distribuado ĝi proponis kontrakton al UEA. Laŭ la ideo de Lingua Publications la dua eldono ricevis ankaŭ novan formaton, tiun de la Jarlibro de UEA, kiu estas eĉ pli praktika kaj "poŝa" ol tiu de la unua eldono.
La danĝera lingvo en nova eldono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 621 (2016-07-15)
Nova eldono de la gvidilo de Internaciaj Ekzamenoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 2 (1998-05-25)