La estraro de UEA nomumis Agantan Ĝeneralan Direktoron por la jaro 2002-a. Temas pri Trevor Steele.
William Trevor Steele naskiĝis la 14-05-1940 en Mareeba, Aŭstralio, kaj havas aŭstralian naciecon. Li estas vaste konata kiel instruisto en pluraj landoj kaj sukcesa verkisto. Li decidis akcepti la defion restarigi kunlaboran etoson en UEA kaj pli ĝenerale en la movado. Lia personeco kaj entuziasmo por la nova tasko estas sufiĉaj garantioj pri lia sukceso, pro kio la estraro formulas multajn bondezirojn kaj petas la esperantistojn, membrojn kaj nemembrojn, kunlabori kun li.
Li estos en Roterdamo kaj ekoficos la 1-an de januaro 2002-a.
La estraro nomumis redaktoro de la revuo "Esperanto" de UEA por la jarkolekto 2002-a Stano Marĉek el Slovakujo. Stano, 48-jara, havas longan historion de redaktado de pluraj revuon landaj kaj internaciaj. Li estas konata ankaŭ kiel aktivulo en pluraj kampoj de la movado (fondo de la junulara sekcio, instruado ktp.). Li ekredaktos la numeron 1-an de la jarkolekto 2002-a.
Ambaŭ nomumoj estas por la transira jaro 2002-a, dum kiu la Oficeja Komisiono de UEA pluserĉos kandidatojn por pli long-tempaj kontraktoj por ambaŭ postenoj. Kompreneble kaj Trevor kaj Stano estos inter la kandidatoj por tiuj kontraktoj.
Fermiĝas per tio la unua fazo de la laboro de la Oficeja Komisiono, kiu jam komencis okupiĝi pri aliaj bazaj problemoj: reorganizado de la komputila sistemo de UEA kaj helpo al malfermo de la "komunikad-centro" de EEU en Bruselo, dum daŭras konstanta provo reharmoniigi la funkciadon de la Asocio.
La estraro de UEA
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 923 (2021-01-17)
La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)