En Novjorko, la 3-an de majo 2001, kunsidis deko da reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizoj (NRO-oj) por priparoli la agadprogramon de la Koalicio por Internacia Helplingvo (angla mallongigo CIAL), premgrupo iniciatita de UEA antaŭ kelkaj jaroj. CIAL nun grupigas dudek tre diversajn NRO-ojn homrajtajn, religiajn, junularajn kaj aliajn. Ĝiaj celoj estas duflankaj: unue, entagordigi la demandon pri internacia lingvo ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj aliaj interŝtataj organizoj; due, konsciigi NRO-ojn pri lingvaj problemoj kaj diversaj rimedoj por solvi ilin, inkluzive de Esperanto.
La kunsidon enkondukis referaĵoj de Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes. En la unua, Tonkin evidentigis la akrajn kontraŭdirojn inter la lingva reĝimo de UN kaj la principoj fiksitaj en ĝia Ĉarto kaj aliaj gravaj dokumentoj de la internacia juro, kiel egaleco, inkluziveco, diverseco, kaj sendiskriminacieco. En la dua, Fettes turnis sin al la lingvopolitiko de NRO-oj, montrante kiel manko de planado sur la kampo de komunikado submetas ilin al "libera merkato" de lingvoj, kontraŭe al la principoj de "justa merkato" kiujn ili subtenas sur aliaj kampoj.
En la posta diskuto, gvidita de Mark Fettes, la ĉeestantoj rekomendis la aperigon de la du prelegoj en presita formo; pli vastan distribuon de la CIAL-novaĵletero, papere kaj elektronike; kaj kreon de CIAL-retpaĝo kiu konstante informu pri la lingva situacio ĉe UN kaj la agado de CIAL, kaj instigu al kundiskutado. Ĉio ĉi kontribuu al la plikonsciigo kaj pli profunda informado de la NRO-komunumo, ĉar simpla manko de konscio estas la plej granda malhelpo en tiu medio.
Ĉe UN, la kunsido decidis ke CIAL provu krei laborgrupon kadre de KONGO (la Kunordiga Komitato de NROj ĉe UN) kaj esploru la eblecon okazigi pli regulajn CIAL-kunvenojn en Novjorko, inkluzive de intensa instruado de Esperanto por interesitaj NRO-aktivuloj kaj UN-dungitoj. Iniciatoj ĉe diversaj organoj kaj branĉoj de UN estu preparitaj surbaze de tia plua interkontaktado. La laboron surloke en Novjorko plu kunordigos la Novjorka Oficejo de UEA, sub la gvido de Rochelle Grossman kaj Ulrich Becker.
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1022 (2022-02-20)
Komenciĝis simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton: pli ol 700 homoj jam aliĝis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 945 (2021-04-20)
Internacia Tago de Tradukado: pledoj de UEA ĉe UN pri valorigo de lingva diverseco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 759 (2018-09-30)