Mi salutas Vin tutkore, venintajn el tre diversaj landoj de la terglobo al tiu ĉi bela urbo Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio, sed ankaŭ, dum la semajno komenciĝanta, la ĉefurbo de Esperantujo. Ni observu, ke nia kongreso okazas unuafoje en la tria jarmilo de la kalendaro, sed ankaŭ unuafoje, laŭ la sama kalendaro, en la tria jarcento de Esperanto.
Vi venis diskuti pri dialogo inter kulturoj, kies bezono iam ja inspiris la iniciaton de la Lingvo Internacia. Fakte, preskaŭ ĉiuj biografoj de Zamenhof mencias la legendon, laŭ kiu la juna Ludoviĉjo, vivanta en la tiam multkultura urbo Bialistok, observis malamon regantan inter la diversnacianoj, ne trovantaj lingvon komune kompreneblan, ilon laŭ Li necesan al la dialogo inter iliaj kulturoj respektivaj.
La multnombro de kulturoj, ilia granda diverseco, prezentas unu el la plej valoraj riĉaĵoj de la Homaro. La dialogo inter ili permesas kompreni, permesas estimi, respekti kulturojn malsamajn. Sen tia dialogo, sen tia kompreno, kulturo fremda aperas stranga, aperas malamika, inspiras malestimon, disdegnon, malamon. Ja en multaj lingvoj naciaj la vortoj "fremda" kaj "stranga" posedas la saman radikon: "strange" en la angla kaj "e'trange" en la franca signifas "strangan", dum "stranger" kaj "e'tranger" signifas "fremdulon"; tiel do homon venantan de stranga lando, personon elvokantan ian strangan kulturon...
Tamen la dialogo inter kulturoj devas sekvi sian kulturon propran: la kulturon de dialogo. Kulturon, kiu implicas egalecon de la dialogantoj, zorgantaj eviti altrudadon de siaj respektivaj pensmanieroj, de siaj respektivaj kulturoj, zorgantaj respekti kulturon de la Alia, eĉ tiun de plej eta komunumo. La menciitaj kondiĉoj de kulturo de dialogo povas esti strikte observataj dank' al la Lingvo Neŭtrala. Belan ekzemplon de la kulturo de dialogo prezentas ja la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Pardonu al mi, Geamikoj, la ripetadon de veraĵoj konataj de Vi ĉiuj. Pardonu tiun restaĵon devenantan de mia profesora kariero, dum kiu mi kutimis observi ke la plej ŝatataj de ĉiuj miaj prelegoj estis tiuj, kiuj rilatis ĝuste al la temoj plej bone konataj de la aŭskultantoj. Krome mi kaptas la okazon al mi donitan, por ripeti antaŭ Vi la ideojn de mia Antaŭulo, kiuj, prononcataj dum pli ol cent jaroj, daŭre aperas aktualaj.
Hodiaŭ al Vi, Granda Zamenhofa Familio, alfalas la tasko debati pri la plej trafa adapto de tiuj ideoj al la kondiĉoj de la tria jarmilo. Mi ne dubas, ke viaj debatoj, dokte kaj sperte de Humphrey Tonkin gvidotaj, estiĝos interesaj kaj fruktodonaj.
Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)