Post 13-jara periodo kun ĉiujare pli ol 7000 individuaj membroj de UEA, en 2000 ilia nombro restis klare sub tiu limo. La nombro de 6580 individuaj membroj estas je 495 (7%) sub tiu en 1999, kiam ĝi ankoraŭ estis 7075.
Kreskis siavice, unuafoje de post 1987, la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj anoj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA. En 1999 ili estis 12096; en 2000 je 426 pli multaj, nome 12522. Tio preskaŭ kompensis la perdon de individuaj membroj, tiel ke la tuta membraro de UEA malkreskis nur per 69, t.e. de 19171 en 1999 al 19102 en 2000.
Pro la konsiderinde malpli granda UK en 2000 ol en 1999, malkreskis ĉefe la kategorio Membro kun Jarlibro, kiun forte influas la nombro de la aliĝoj al UK. La perdo en tiu kategorio estis 335 (16,9%). Iom falis (130, t.e. 3,6%) la kategorio Membro-Abonanto, cetere parte pro la plimultiĝo de dumvivaj membroj. En 2000 aliĝis la rekorda nombro de 34 novaj dumvivaj membroj, sed forpasoj limigis la netan kreskon en tiu kategorio al 5.
Plej multe da individuaj membroj perdis Brazilo (-58) kaj Usono (-37), dum ili pleje plimultiĝis en la kongreslando Israelo (+16) kaj Hungario (+14). El ĉiuj individuaj membroj 489 aliĝis unuafoje en 2000. El ili 182 estis junaj, t.e. 30% de la tuta individua membraro de TEJO.
En 17 landoj (20 en 1999) estis almenaŭ 100 individuaj membroj: Francio 651 (falo de 35), Germanio 572 (-15), Brazilo 493 (-60), Japanio 389 (-20), Usono 352 (-37), Nederlando 337 (-12), Svedio 238 (-17), Italio 223 (-30), Finnlando 222 (-12), Britio 207 (-23), Ĉinio 186 (-1), Belgio 164 (-21), Hispanio 157 (-33), Pollando 138 (-12), Hungario 136 (+14), Ruslando 135 (-35) kaj Svislando 128 (-6). Sub la limon de 100 falis Danio 89 (-19), Ĉeĥio 88 (-14) kaj Kroatio 88 (-21).
La individuaj membroj malmultiĝis malgraŭ tio, ke jam de tri jaroj ne okazis ĝenerala kotiz-plialtigo. Kaze de Japanio kaj Usono la kotizoj eĉ malaltiĝis sekve de la plivaloriĝo de iliaj valutoj kontraŭ eŭro, sed ankaŭ tie la membraro malkreskis. (En 2001 la kotizoj por tiuj landoj estis ree malaltigitaj kaj estas nun respektive 24,7% kaj 16,7% sub tiuj en 1999, sed malgraŭ tio ili ŝajne ne sukcesas reatingi en 2001 la membronombron de 1999.)
Inter la aligitaj membroj plej rimarkinde kreskis Brazilo (+642) kaj Francio (+230). La plej grandan falon registris Germanio (-411) kaj Svedio (-245).
La revuo "Esperanto" havis en diversaj kategorioj 4729 pagintajn ricevantojn, t.e. je 161 (3,3%) malpli ol en 1999 (4890). Pli forte perdis "Kontakto", kies paginta ricevantaro falis de 1558 en 1999 al 1246 en 2000 (-312, t.e. 20%).
Resuma statistiko 1998-2000 | |||
1998 | 1999 | 2000 | |
Membro kun Gvidlibro | 435 | 510 | 474 |
Membro kun Jarlibro | 1859 | 1528 | 1294 |
Membro-Abonanto | 3405 | 3404 | 3253 |
Juna Membro kun Jarlibro | 452 | 451 | 350 |
Juna Membro-Abonanto | 260 | 220 | 241 |
Dumviva Membro | 859 | 876 | 879 |
Juna Dumviva Membro | 17 | 17 | 19 |
Honora Membro | 61 | 57 | 59 |
Honora Patrono | 12 | 12 | 11 |
INDIVIDUAJ MEMBROJ | 7360 | 7075 | 6580 |
Aligitaj membroj | 10853 | 10447 | 10744 |
Junaj aligitaj membroj | 1959 | 1649 | 1778 |
MEMBROJ ENTUTE | 20172 | 19171 | 19102 |
Societo Zamenhof | 224 | 224 | 207 |
Abonoj "Esperanto" | 195 | 185 | 165 |
Kolektivaj ab. "Esperanto" | 121 | 119 | 102 |
Abonoj "Kontakto" | 405 | 408 | 338 |
Kolektivaj ab. "Kontakto" | 465 | 352 | 187 |
Patronoj de TEJO | 100 | 96 | 94 |
Dumvivaj Patronoj de TEJO | 13 | 14 | 17 |
KOTIZOJ ENTUTE | 21825 | 20569 | 20212 |
(RIM. La statistiko montras la staton je 20 aprilo 2001. Definitivaj ciferoj aperos en la Estrara Raporto pri 2000 en la junia numero de "Esperanto".)
Membrostatistiko de UEA en 2008: perdoj kaj kreskoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 318 (2009-03-22)
Japanio suverena en la membrostatistiko 2007
Gazetaraj Komunikoj n-ro 284 (2008-03-21)
Korektoj pri la membrostatistiko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 159 (2002-10-11)
Membrostatistiko de UEA 1999
Gazetaraj Komunikoj n-ro 75 (2000-04-12)