Nikolaj Gogol (1809-1852) estas konata en Esperantujo dank' al La Zamenhofa traduko de La revizoro, eldonita en 1907. Tamen la ĉefa verko de Gogol estas ne La revizoro sed Malvivaj animoj. Finfine ankau Malvivaj animoj aperis en Esperanto per la traduko de Vladimir Vyĉegĵanin kiel plia frukto de la konsekvenca kaj altnivela eldonprogramo de "Sezonoj" (Jekaterinburg, Ruslando). Tiu ĉi fama verko ricevis merititan lokon en la serio "Oriento- Okcidento", kiu realiĝas sub aŭspicioj de UEA kontribue al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj.
Gogol laboris pri Malvivaj animoj dum pli ol dek jaroj, sed li ne sukcesis fini ĝin. Sed jam la unua volumo fariĝis klasikaĵo, unu el la plej fierindaj verkoj de la rusa literaturo. Jam dum la vivo de la aŭtoro la kritika literaturo pri Malvivaj animoj multoble superis la amplekson de la libro mem. La nomoj de Ĉiĉikov kaj de aliaj protagonistoj delonge metaforiĝis, kaj citaĵoj el Malvivaj animoj iĝis parto de ĉiutaga vivo en Ruslando -- kaj dank' al la nuna eldono eble spertos la samon ankaŭ en Esperantujo, kuraĝas esperi Aleksander Korĵenkov en sia antaŭparolo.
De la eldonejo "Sezonoj" aperis en la Serio jam pli frue du aliaj klasikaĵoj de la rusa literaturo: La Majstro kaj Margarita de N. Bulgakov (n-ro 26) kaj Krimo kaj puno de F. Dostojevskij (n-ro 28). Malvivaj animoj estas n-ro 32 en la Serio. Krom tiuj tri verkoj, la riĉan rusan literaturon reprezentas en la Serio "Elektitaj fabloj" de I.A. Krilov (n-ro 15).
La 224-paĝa libro estas fortike bindita kaj provizita de bela kromkovrilo.
Ĝi kostas EUR 18,00 kaj haveblas ĉe UEA, FEL k.a. gravaj libroservoj, kaj
ankaŭ rekte ĉe la eldonejo poŝte (RU-620014 Jekaterinburg-14, p.k. 162,
Ruslando) aŭ rete:
Nova titolo en la Serio Oriento-Okcidento: Antologia skizo de la persa literaturo (n-ro 58)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 928 (2021-02-03)
La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)
Szymborska en Oriento-Okcidento
Gazetaraj Komunikoj n-ro 578 (2015-06-19)
Verko de Couperus en la Serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)