Entute 76 originalajn beletraĵojn kaj 4 infanlibrojn ricevis ĉi-jare la Belartaj Konkursoj de UEA. Pasintjare temis pri respektive 62 kaj 5. Kiel oni jam spertis antaŭe, la partoprenemo malstrikte rilatas al la grandeco de la Universala Kongreso en la koncerna jaro. Tial eblis antaŭvidi pli grandan rikolton en 2001 ol en 2000 sed ne same abundan kiel en la du antaŭaj jaroj, kiam la UK-oj estis pli ol averaĝe grandaj.
La juĝantoj, po tri en ĉiu branĉo, estas nun pesantaj la meritojn de 47 poemoj (pasintjare 40), 16 prozaĵoj (11), 3 teatraĵoj (1), 6 eseoj (4) kaj 4 kantoj (6). Pri la premio Infanlibro de la Jaro konkursas 4 libroj (5) aperintaj pasintjare. Tiu lasta estas la sola branĉo, en kiu konkursas jam eldonitaj verkoj. Ili ankaŭ rajtas esti tradukoj, dum la konkursaĵoj de la aliaj branĉoj devas esti originale verkitaj en Esperanto kaj ne publikigitaj.
En la vidbenda branĉo la limdato ankoraŭ ne pasis. Eblas sendi filmojn por la konkurso ĝis la 1-a de julio. Ilia daŭro devas esti 15 ĝis 60 minutoj.
Nombro de konkursaĵoj 1991-2001 | |||||||||||
1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | |
____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | |
Poezio | 43 | 68 | 57 | 22 | 25 | 50 | 38 | 51 | 52 | 40 | 47 |
Prozo | 28 | 34 | 25 | 17 | 29 | 26 | 21 | 34 | 20 | 11 | 16 |
Teatro | 4 | 8 | 4 | 7 | 6 | 11 | 3 | 6 | 5 | 1 | 3 |
Eseo | 6 | 4 | 4 | 4 | 11 | 8 | 5 | 6 | 7 | 4 | 6 |
Kanto | 8 | 3 | 9 | - | 8 | 8 | 6 | 11 | 10 | 6 | 4 |
____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | |
89 | 117 | 99 | 50 | 79 | 103 | 73 | 108 | 94 | 62 | 76 | |
Infanlibro | 3 | - | 2 | 5 | 9 | 4 | 2 | 7 | 3 | 5 | 4 |
____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | ____ | |
92 | 117 | 101 | 55 | 88 | 107 | 75 | 115 | 97 | 67 | 80 |
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)