La Eŭopa Jaro de Lingvoj estas la temo de la unua Kontakto en la jaro 2001.
Anna Ritamäki, Finnlando, priskribas en informplena artikolo kiel naskiĝis la Lingvojaro, kion ĝi celas kaj kion ĉiu el ni povas fari por ĝi. La Eŭropa Jaro de Lingvoj, laŭ Ritamäki kiu estas komisiito de EEU pri ĝi, estas grava por esperantistoj, ĉar ĝi emfazas la temon lingvopolitiko, kaj atentigas pri temoj, kiuj interesas esperantistojn jam de pli ol jarcento. La numero havas ankaŭ kalendaron de la Lingvojaro kaj informojn pri retpaĝoj kaj adresoj por pli da informoj pri ĝi kaj kiel partopreni en ĝi.
La Lingvojaro videblas ankaŭ en aliaj artikoloj: Sonja Petrovic, Jugoslavio, organizanto de la TEJO-seminario "Lingva Ĉielarko", intervjuiĝas de Aleksandr Blinov, Rusio. Osho-Davies Oluwabunmi, Niĝerio, kaj Alberto Garcia Fumero, Kubo, kontribuas al la ekstereŭropa dimensio kaj diskutas proverbojn en siaj respektivaj landoj. Sergej Kalegin, Rusio, kaj Piotr Szymeczko, Pollando, argumentas por la vivanta latino.
Ĉeestas ankaŭ la socia dimensio: la Mondan Socian Forumon en Brazilo partoprenis Miguel Boeira Vianna. Simon Laszlo, Rumanio, klarigas kial li fariĝos anarkiisto post vivado en tiel nomata demokratio. En Bumerango, Ulrich Matthias kaj David Ferguson diskutas pri la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj, kaj Saeed Farani, Pakistano, pensigas pri la rolo de Esperanto en la triamondaj landoj.
Ĉe la distra flanko Nasredin, fama heroo de popolaj rakontoj de Balkanio ĝis Proksimoriento, aventuras. Ne mankas enigmo, recenzoj k.a. tradiciaj rubrikoj, nek facillingvaj artikoloj. Kontakto celas larĝan publikon, de gejunuloj ĝis komencantoj, kaj tial ĝia enhavo estas tre varia ĉiu trovas ion por si. Konatiĝu ankaŭ vi kun Kontakto!
Kontakto aperas 6-foje jare. Jara abono kostas EUR 18 (por landoj en la B-tarifo EUR 9). Oni povas aboni ĝin pere de la kotizperanto de UEA en sia lando aŭ pagante rekte al UEA.
Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Jubileanta Kontakto aboneblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 489 (2013-02-14)
Aperis la unua Kontakto kun radikale nova vizaĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 406 (2010-12-29)
Rogener Pavinski nova redaktoro de Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)