La dua numero de KONTAKTO en 2001 temas pri alternativoj, interalie alternativaj rigardoj al la mondo kaj alternativaj kuracmetodoj.
Prezentiĝas la vidpunkto de vegetarano pri tio kial li ĉesis manĝi viandon; la kosmologio de Martinus kaj la filozofio de Krishnamurti. Mensomapoj montras kiel ni povas pensi pli efike, dum Reiki, akvoterapio k.a. metodoj prezentataj helpas trovi ekvilibron inter menso kaj korpo.
Al la numero kontribuis multaj azianoj: Lai Thi Hai Ly, vjetnama aktivulino, priskribas en ekskluziva intervjuo siajn unuajn paŝojn en Esperantujo kaj siajn pensojn pri la estonteco. Jila Sedighi el Irano rakontas pri sufismo kaj mistikuloj en la persa tradicio. Alia iranano, Nazi Solat, priskribas iranajn festotagojn kaj Zhang Xuesong, Ĉinio, instruas fari ĉinan novjaran pladon.
Kiel kutime, la numero enhavas ankaŭ facillingvajn kaj distrajn erojn, kiel ekzemple enigmon, recenzojn pri muziko kaj literaturo, fabelon kaj multon alian.
KONTAKTO estas abonebla ĉe la Centra Oficejo de UEA aŭ ĉe landaj perantoj. Por pli grandaj kvantoj sendataj al unuopa adreso ekzistas grandaj rabatoj.
Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Jubileanta Kontakto aboneblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 489 (2013-02-14)
Aperis la unua Kontakto kun radikale nova vizaĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 406 (2010-12-29)
Rogener Pavinski nova redaktoro de Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)