La 26-an de junio forpasis s-ro Georgo Abraham, Honora Membro de UEA. Abraham naskiĝis en Usono en 1916, sed ekde 1929 li vivis en Argentino. Esperanton li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan Esperanto-Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li gvidis la unuan Esperanto-kurson en sia loĝurbo Venado Tuerto, kie li ankaŭ fondis klubon kaj akiris por ĝi juran personecon kaj propran domon. En 1966 Abraham starigis Amerikan Esperanto-Lernejon por koresponda instruado.
Abraham el-arabigis plurajn verkojn de la libana aŭtoro Ĥalil' Ĝibran: Rakontoj kaj poemoj (1972), La rompitaj flugiloj (1981), Plukitaĵoj (1986) kaj Preter la horizonto (1992). Li verkis ankaŭ plurajn lernilojn de Esperanto, kiuj aperis en Argentino kaj Brazilo. Tamen, lia ĉefverko estas la ampleksa araba Esperanto-vortaro, kies unuan volumon, Klara vortaro Esperanta-araba, UEA eldonis en 1998. La alidirekta, pli ampleksa parto estas preparata por eldono. En 2000 UEA eldonis ankaŭ lian Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia, lernolibro por arablingvanoj. Tiuj verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastiĝo de Esperanto en arabaj landoj.
En 1995 la Komitato de UEA distingis s-ron Abraham per Honora Membreco de la Asocio. En 2000 li ricevis ankaŭ premion de Fondaĵo Antoni Grabowski.
Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)
Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)