Rim. Pro pluraj petoj ni ripetas kiel Gazetaran Komunikon la furorliston de la titoloj plej multe venditaj de la Libroservo de UEA dum la 12-jara periodo 1989-2000 kaj la komentarion pri ghi, aperintajn en la revuo "Esperanto", julio-aŭgusto 2001.
La Centra Oficejo ricevas ofte petojn pri permeso publikigi en Esperanta gazeto, retlisto aŭ aliloke materialojn el Gazetaraj Komunikoj de UEA. Ne necesas peti permeson! Ĉiuj tekstoj de Gazetaraj Komunikoj estas libere reprodukteblaj kun mencio pri la fonto.
Ĉiujare la revuo "Esperanto" publikigas la furorliston de la Libroservo de UEA pri la vendoj dum la antaŭa jaro. Tiu tradicio daŭras de jardekoj. Longe la jaraj listoj konsistis nur el titoloj en ordo de ilia populareco. Ekde 1992 aperas ankaŭ la venditaj nombroj, kio certe faris al listojn multe pli informdonaj. Espereble la nombroj ankaŭ orientas la eldonistojn, precipe komencantajn, pri la dimensioj de la merkato. UEA estas la plej granda librejo en Esperantujo, okupante almenaŭ trionon de la tuta merkato. Tial ĝi sentas ankaŭ apartan respondecon pri la merkato, ekde la momento, kiam eldonistoj faras siajn decidojn. UEA ne povas rekte influi la decidojn de aliaj, sed ĝi liveras i.a. statistikajn informojn, kiujn la aliaj devus zorge studi.
La farado de furorlistoj estis temporaba laboro, kiam oni ankoraŭ notis mane ĉiun vendon sur la karton de la koncerna titolo. Por statistiki necesis adicii la ciferojn de ĉiu karto. En 1989 la administrado ekokazis komputile. Kiam oni fakturas mendon, la komputilo registras ĉiun unuopan vendon en la "konto" de la varo. Post la jarfino la komputilo kompilas jaran vendostatistikon, sed ĉar ĉiuj indikoj restas en ĝia memoro, eblas statistiki ankaŭ pli longan periodon. Sekve ni uzis tiun eblecon kaj nun prezentas liston de 100 plej furoraj libroj kaj 12 plej furoraj diskoj kaj kasedoj dum la 12-jara periodo 1989-2000. Ni lasis ekster la kalkulo insignojn, glumarkojn k.a. etaĵojn, kaj libretojn kun prezo sub 1 eŭro.
La jaraj listoj ĉiam estis du: pri totalaj vendoj kaj pri unuekzempleraj vendoj. Tio celas doni iom pli bonan bildon pri la efektiva populareco de la titoloj. La listoj de totalaj vendoj estas iom misgvidaj, ĉar parto de la varoj plur-ekzemplere venditaj al aliaj libroservoj ne estas jam samjare pluvenditaj al inidividuaj klientoj. Unuekzempleraj aĉetoj de individuoj donas pli bonan ideon pri la verŝajna furor-ordo en la tuta merkato dum la jaro. Pri longa periodo tia "helpstatistiko" ne necesas, ĉar la proporcio de ekzempleroj, kiuj restis en la stoko de aliaj libroservoj post la fino de la periodo, estas neglektinda.
Lerniloj en ĉefa rolo
La ĉampiono de la lastaj 12 jaroj estas la lernolibro "Saluton! Esperanto aŭtodidakte" de Audrey Childs-Mee. La vendita nombro, 3233, konsistis el tri sinsekvaj eldonoj. Same ankaŭ ĉe aliaj libroj, de kiuj oni vendis el pli ol unu eldono, ni adiciis ĉion en unu nombron, ĉar nun interesas nin la populareco de titoloj kaj ne de unuopaj eldonoj. Problema tiurilate estas "Pasporta Servo" de TEJO. Ĝiaj jaraj eldonoj fakte estas malsamaj libroj enhave kaj paĝonombre, kaj ili ĉiuj devus esti aparte listigitaj. Anstataŭ montri aparte dekon da ĝiaj eldonoj en nia listo, ĉiu kun 300-400 ekz., ni preferis kunigi ankaŭ ilin en unu eron.
Eblus longe komentarii la liston kaj filozofumi pri apartaj trajtoj kaj problemoj de la Esperantaj eldonado kaj merkato. Tio restu por alia okazo. Mi rezistas ankaŭ la tenton dispartigi la liston laŭ kategorioj kaj lasas tion la interesitoj mem. Tamen, eĉ ne necesas nombri por konstati, ke lerniloj, legolibroj, vortaroj k.a. prilingvaj libroj abunde reprezentiĝas. Tiel ankaŭ devas esti, ĉar tiu parto de nia libromerkato bazas la estontecon de nia lingvo. Cetere, en naciaj lingvoj aperis vortaroj kaj lerniloj, kiuj en siaj landoj vendiĝis en iom grandaj kvantoj, sed de kiuj en nia listo aperas nur kelkaj, nome tiuj kiuj trovis aĉetantojn internacie.
UEA estas la eldonisto kun plej multe da titoloj en la listo de libroj: 38 el 100. Inter la diskoj kaj kasedoj estas nur unu de UEA, kasedo por "Saluton!", kiu certigis duoblan ĉampionecon por tiu brila lernilo. La proporcio de UEA ĉe libroj estus iom malpli granda, se eblus statistiki la vendojn de ĉiuj libroservoj kune. La ciferoj de la UEA-libroj montras komplete, kiom da ili vendiĝis dum la tuta periodo, sed tiuj de la aliaj nur la parton, kiun vendis UEA. Komuna statistiko de ĉiuj vendistoj bedaŭrinde ne estas farebla, sed eĉ se ĝi estus, la unua duono de la nuna statistiko apenaŭ ŝanĝiĝus. Granda plimulto de la nuna listo troviĝus ankaŭ en la komuna listo.
Malrapida merkato
Malrapideco estas apartaĵo de nia merkato. Komercaj vendejoj ne tenus sur siaj bretoj samajn varojn same longe kiel ni. En nia 12-jara listo la plej aĝa estas "La vivo de la plantoj", eldonita de Stafeto en 1957. (Kaj 98 ekz. de ĝi plu atendis aĉetonton komence de oktobro!) Ses estis eldonitaj en la 60-aj jaroj: la Zamenhofa "Hamleto" (1964), "Karlo" (1968), kaj la Stafeto- libroj "Zamenhof, aŭtoro de Esperanto" (1962), "33 rakontoj" (1964), "Norda naturo" (1967) kaj "Libro de amo" (1969). Kelkaj titoloj de Stafeto cetere troviĝas en la listo pro tio, ke en la 80-aj jaroj ili longe restis ekster la merkato, ĝis UEA en 1989 aĉetis de J. Regulo lian tutan stokon kaj povis resurmerkatigi ilin. Longan foreston sekvis vigla vendo-ondo.
UEA daŭre vendas ankaŭ librojn de antaŭ la dua mondmilito. Finnlando havas la duban honoron de devenlando de la plej malnovaj: la teatraĵo "La botistoj" (A. Kivi) kaj la romano "La batalo pri la domo Heikkila" (J. Linnankoski) el 1919. Kun resp. 19 kaj 24 ekzempleroj ili ne povis revi pri loko en la plej furora cento, sed ili ankaŭ ne bezonas honti: ĉirkaŭ 300 titoloj trovis eĉ ne unu aĉetemulon dum la tuta 12-jara periodo.
Fine: la mona sumo de la vendoj en 1989-2000 estis 1 479 895 eŭroj, t.e. 3 261 260 guldenoj.
Osmo Buller
100 PLEJ VENDITAJ LIBROJ EN 1989-2000
# indikas titolojn eldonitajn de UEA Nuna vendoprezo
% indikas titolojn kies chefdistribuanto estas UEA EUR
3233 # Saluton! lernolibro de A. Childs-Mee 10,80
3138 # Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO 10,80
2075 Gerda malaperis! Claude Piron 3,90
1532 # Plena Analiza Gramatiko de E-o, Waringhien/Kalocsay elĉerpita
1490 # Faktoj kaj fantazioj, legolibro, M. Boulton 13,80
1448 # Nova Esperanta krestomatio, red. William Auld 12,30
1398 # Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, gvidilo 3,00
1142 % Proverbaro esperanta, L.L. Zamenhof 7,50
1069 # Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo 7,20
1049 # Winnie-la-Pu, A.A. Milne 12,30
1011 # Monumente pri Esperanto, Hugo Rollinger 7,50
988 % La danĝera lingvo, Ulrich Lins 24,00
937 # La fenomeno Esperanto, William Auld 7,20
922 Esperanto for beginners, Montagu C. Butler 1,80
902 Diccionario de bolsillo, J. Paluzie-Borrell 6,00
842 La Sankta Biblio elĉerpita
833 # Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt 7,50
785 % Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, Goscinny/Uderzo 9,00
780 # Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, John Wells 5,70
752 % Asteriks kaj Kleopatra, Goscinny/Uderzo 9,00
742 # Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, Tibor Sekelj 4,80
722 # Esperanto: lingvo, literaturo, movado, P. Janton 7,20
714 Vivo de Zamenhof, Edmond Privat 9,60
705 # Lingvo kaj vivo, eseoj de Gaston Waringhien 12,30
684 # Fundamenta krestomatio, L.L. Zamenhof 12,30
671 La bona lingvo, Claude Piron 12,00
653 Originala Esperanta bildvortaro, Sylla Chaves 9,90
652 Tendaraj tagoj I, lernolibro, Stefan MacGill 5,70
600 Dictionnaire de poche, poŝvortaro franca 5,40
595 % La nigra insulo, bildrakonto de Herge 10,20
595 # Esperanta antologio, red. William Auld 12,30
584 # Metodiko de la Esperanto-instruado, R. Rakusa 6,00
558 % Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, M. Boulton elĉerpita
555 Esperanta Bildvortaro, R. Eichholz elĉerpita
552 Lasu min paroli plu! Claude Piron 9,00
519 # Kiel diskonigi vian asocion, red. Mark Fettes 2,15
515 % El la vivo de bervala sentaŭgulo, Louis Beaucaire 6,90
512 Paŝoj al plena posedo, legolibro, William Auld 12,00
508 # Jubileo, memorlibro pri la Jubilea Jaro, red. M. Fettes 3,00
500 Concise Esperanto and English Dictionary, J. Wells 25,80
492 # La aboco de tempoplanado, Lothar J. Seiwert 2,10
473 # Kio ni estas kaj kion ni celas? pri Praga Manifesto 5,40
470 % Asteriks kaj la normanoj, Goscinny/Uderzo 9,00
461 La eta princo, A. de Saint-Exupery elĉerpita
458 # Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj, Leah Levin 9,90
458 Vere aŭ fantazie, Claude Piron 12,90
444 # De vilaĝo al ĉefurbo, Gbeglo Koffi 3,60
441 Tendaraj tagoj II, lernolibro, Stefan MacGill 6,90
435 Plena vortaro de Esperanto kun suplemento 24,00
430 % Fundamento de Esperanto, L.L. Zamenhof 12,00
433 Nova testamento de ... Jesuo 3,90
412 % ...kun siaspeca spico! Raymond Schwartz 9,00
401 Plena Ilustrita Vortaro de E-o, G. Waringhien 75,00
399 Mil unuaj vortoj en Esperanto, Heather Amery 12,00
398 % Vivo de d-ro L.L. Zamenhof en bildoj, H. Thien 12,00
388 Kalevala 12,30
379 % Ĉu li venis trakosme? Joha{'n Valano 7,80
371 # Laŭdo de l' stulteco, Erasmo de Roterdamo 9,00
371 # Vortaro Esperanto-suahila, Jan Knappert 7,50
366 % Norda naturo, poemaro, Hilda Dresen 3,90
355 # Pajleroj kaj stoploj, William Auld 16,50
353 Ili kaptis Elzan! Joha{'n Valano 9,30
349 La tuta Esperanto, Henrik Seppik 7,50
349 # Al lingva demokratio, Nitobe-aktoj, red. Fettes/Bolduc 10,20
329 % Libro de amo, P. Peneter k G.P. Peneter 6,00
317 # Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun 6,30
311 % Hamleto, reĝido de Danujo, Shakespeare 9,00
310 # Ĉu vi parolas tendare? lernolibro, Corsetti/La Torre 4,80
309 # Vetero kaj klimato de la mondo, D. Riley/L. Spolton 7,80
306 Praktika bildvortaro de Esperanto elĉerpita
300 Pocket Esperanto Dictionary, Andrew McLinen 15,00
299 % Aventuroj de pioniro, Edmond Privat 13,50
299 The Nixon Esperanto vocabulary 5,40
297 Aktoj de la Akademio III: 1975-1991 6,00
297 % La vivo de la plantoj, Paul Neergaard 6,90
292 % Viktimoj, romano, Julio Baghy 9,00
288 % 33 rakontoj, E-a novelarto, red. Rossetti/Szilagyi 21,00
287 % Cigana romancaro, F. Garcia Lorca 3,00
281 Esperanto; Textbook of the International Language 4,50
281 % Patrina koro, rakontaro, Nevena Nedelĉeva 1,80
277 Muminvalo, Tove Jansson 12,00
275 % La granda Meaulnes, Alain Fournier 4,80
273 # Lingva arto, festlibro Auld/Boulton, red. V. Benczik 16,50
273 Nederlands-Esperanto-Nederlands, A.J. Middelkoop 12,00
271 # Kulturo kaj teknologio, Andrew O. Urevbu 6,90
271 Liza kaj Paŭlo, Reto Rossetti 7,50
269 Divenu do, kion mi faras! bildlibro de Unesko 11,70
265 # Infoduktoj, Luc De Brabandere 2,70
262 # Al nova internacia lingvopolitiko, Edward Symoens 3,30
261 % Esperanto: language, literature, community, P. Janton 13,50
257 % Marta, Eliza Orzeszko, trad. L.L. Zamenhof 12,00
253 # Lito apud la fenestro, rakontoj de Betty Salt 4,80
253 Oportuna vortaro de ordinara E-o, V. Setala 6,00
252 Ĉu ŝi mortu tra-fike? seksa krimromano, J. Balano 9,90
247 Nepivaj vortoj, Andre{' Cherpillod 15,30
245 % Asteriks, la gladiatoro, Goscinny/Uderzo elĉerpita
245 Knedu min sinjorino! komp. R. Corsstti k.a. 3,60
244 Karlo, Edmond Privat 1,20
235 # Terminologia gvidilo, Heidi Suonuuti 5,40
234 # Bibliografio de disertacioj pri Eo k interlingvistiko 9,60
12 PLEJ VENDITAJ KASEDOJ KAJ KOMPAKTAJ DISKOJ
823 # Saluton! kasedo de la lernolibro 6,00
636 Kajto, kasedo/KD 10,20 / 9,90
393 Procesio multkolora, Kajto, kasedo/KD 9,85 / 9,90
388 Tohuvabohuo, Kajto, kasedo/KD 8,85 / 9,90
166 Muzik-pluvo, Akordo, KD 13,60
151 Esperanto: Tutmonda muziko, kasedo/KD 9,60 / 15,00
150 Vinilkosmo-kompil' 1, kasedo/KD 10,50 / 19,50
148 Liza kaj Paŭlo, kasedo de la samnoma libro 1,50
128 Team' en Esperanto, kasedo 9,90
121 Kantoj de l' popolo, Ĥoro Cantica, kasedo/KD 6,00 / 9,00
105 Israelo ne ĉesas kanti, Tova Ben-Cvi, kasedo 9,00
93 Jacques Yvart kantas Georges Brassens, KD 15,00