Honora Membro de UEA, profesorino Liisi Oterma (Finnlando) forpasis 86-jara la 4-an de aprilo. Ŝi esperantistiĝis dum la dua mondmilito, instigite de prof. Yrjö Väisälä, ŝia instruisto kaj malkovrinto de la asteroidoj Esperanto kaj Zamenhof.
Oterma estis profesoro pri astronomio en la Universitato de Turku en 1962-78. Krom multaj asteroidoj, ŝi malkovris tri kometojn. Ŝi multe kontribuis al la prestiĝo de Esperanto en sia faka medio. Dum duona jarcento ŝi estis aktivulo de la Esperanto-Societo de Turku. Ŝi estis membro ankaŭ en Societo Zamenhof ekde ĝia fondo en 1975 kaj mecenato de pluraj fondaĵoj de UEA kaj de la Novjorka Oficejo de UEA.
Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)
Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)