La ĉi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, nombras 1161 gastigantojn 80 landoj. En 2000 la reto de gastigantoj konsistis el 1075 adresoj en 76 landoj. En du jaroj la reto kreskis preskaŭ je unu kvarono, ĉar en 1999 ĝi ampleksis 945 adresojn.
Francio okupis la unuan lokon kun 103 gastigantoj kaj Germanio la duan kun 94. Rusio, kie en 2000 estis plej multe da adresoj, havas 87 gastigantojn. Aliaj landoj kun multaj adresoj por vojaĝantaj esperantistoj estas Pollando (63), Britio (52), Usono (49), Ukrainio (48), Brazilo (46), Japanio (41), Nederlando (36), Hungario (35), kaj Bulgario kaj Irano (po 34).
En la bele presita 198-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri ĉiuj lokoj kun gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojaĝon. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj aliaj utilaj adresoj.
Esperantistoj, kiuj membras en la Pasporta Servo, rajtas senpage tranokti ĉe la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas ĉiu kiu posedas la adresaron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas aĉeti ĝin.
La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis la argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj troviĝas inter la gastigantoj ankaŭ en la plej nova eldono. La nuna administranto de la servo estas Derk Ederveen el Nederlando.
La adresaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La prezo estas 10,80 eŭroj plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.
Nova retpoŝtadreso kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 937 (2021-03-15)
Retpoŝtadreso de revuo Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 675 (2017-03-07)
Roy McCoy nova Komisiito pri Pasporta Servo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 542 (2014-05-02)
Nova adresaro de Pasporta Servo aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 425 (2011-08-04)
1450 adresoj en Pasporta Servo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 363 (2010-02-11)