Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 83 (2000-06-23)
Strategia forumo por la tria fojo en Tel-Avivo

Estrarano de UEA, d-ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dissendis al cento da plej diversaj organizaĵoj kaj instancoj inviton al ĝia tria kunsido. Ĝi okazos en la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo, lunde, la 31-an de julio, de 14h00 ĝis 18h00.

La Strategia Forumo estas malferma al ĉiuj organizaĵoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, sendepende de la celo. En ĝi ĉiuj kunvenantaj organizaĵoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, eĉ malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas, vole-nevole, la Esperanto-komunumon.

La Strategia Forumo, iniciatita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998, kie la prelegoj havis ĝeneralan karakteron. En la dua kunsido en Berlino la prelegantoj traktis la Esperanto-komunumon el diversaj fakdirektoj, nome scienca-kultura, industria-profesia kaj jura. En Tel-Avivo kompletiĝos tiu dua etapo per prelegoj el vidpunktoj spirita kaj tiu de profesia uzanto de Esperanto. Grandan parton de la tempo oni kompreneble dediĉos al diskutado.

La materialojn de la Berlina kaj Tel-Aviva kunsidoj oni planas eldoni en unu kajero. Tiuj de Montpeliero jam aperis sub la nomo "Ĉiuj kune" en la serio Esperanto-dokumentoj.

Kiel la trian etapon de la Strategia Forumo d-ro Chrdle antaŭvidas serĉadon de komunaj projektoj aŭ agoj, tiel ke ekde la Zagreba UK ĉiu kunsido havu konkretan temon, ekz. turismo, interreto aŭ la rolo kaj perspektivoj de Esperanto-centroj. Tamen, la forumanoj kompreneble estos liberaj elekti en Tel-Avivo ankaŭ alian formon por sia posta kunlaboro.

D-ro Chrdle emfazas, ke la partopreno en la Strategia Forumo estas tute libera al ĉiaj organizaĵoj kaj ne postulas akcepton de iaj tezoj aŭ kondiĉoj. Ankaŭ tiuj, kiuj eventuale ne ricevis skriban inviton, estas bonvenaj sendi sian reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estas helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaŭ la 20-a de julio al d-ro Petro Chrdle: poŝte (Anglicka' 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Ĉeĥio), fakse (+ 420 2 991 2126) aŭ rete (chrdle@.spamaĵo?kava-pech.cz). La antaŭanonco tamen ne estas deviga.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/83a2

El Gazetaraj Komunikoj

Instigo kaj UEA: subteno al Eventa Servo, Komputeko, Telegram, WordPress kaj aliaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 877 (2020-05-26)

La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)

UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 596 (2015-11-24)

Statistiko 2013: por la lasta fojo malpli da membroj?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 539 (2014-04-04)

Forpasis Telesforas Lukoševičius
Gazetaraj Komunikoj n-ro 490 (2013-02-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020