Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 56 (1999-11-17)
Vojserĉa verko pri lingvopolitiko

Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a UK de Esperanto, Prago 1996. Red. D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller. Rotterdam: UEA 1999. 71p. ISBN 92 9017 062 X. 21cm. Prezo: EUR 7,10. (Triona rabato ekde 3 ekz.)

Ĉu ni bezonas lingvopolitikon? Kio fakte estas lingvopolitiko? Ĉu ĝi estas necesa nur por UEA, la ĉefa reprezentanto de la Esperanto-komunumo, aŭ ĉu ĝi devus koncerni la tutan komunumon? Ĉu por la konceptado kaj plenumado de nia lingvopolitiko eblas lerni el la spertoj de naciaj lingvoj?

Pri tiuj temoj diskutis la lingvopolitika seminario de UEA en la Praga UK en 1996. UEA ĵus eldonis libroforme ĝiajn materialojn, por ke ili povu esti bazo por plua lingvopolitika aktivado.

Krom la antaŭparolo de Detlev Blanke, Por aktiva lingvopolitiko enhavas ses kontribuaĵojn. Humphrey Tonkin faras ĝeneralan enkondukon al la koncepto de lingvoplanado. Yamasaki Seiko kaj Amri Wandel skribas pri la lingvoplanadaj spertoj en siaj propaj lingvoj, respektive la japana kaj la hebrea. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, Werner Bormann, inventaras la aktualajn defiojn al tiu lingva institucio. Kun multaj ekzemploj Renato Corsetti esploras la kreoliĝon de Esperanto, t.e. la streĉitecon inter personaj gustoj kaj oficialaj normoj. Fine, Detlev Blanke resumas la seminariajn diskutojn en analiza artikolo pri la taskoj, kiujn nia lingvopolitiko frontas aŭ devus fronti. Blanke klopodas ankau difini, kiuj estu la plenumantoj de tiuj taskoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/56a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020