Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 61 (1999-12-02)
Vicprezidanto de UEA gastis ĉe Jordania ministro

Prepare al la jordania antaŭkongreso de la 85-a UK, la vicprezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, vizitis Amanon, la ĉefurbon de Jordanio, inter la 15-a kaj 17-a de novembro, kiel persona gasto de la ministro pri edukado, Faisal Al-Refou'h.

Corsetti renkontis plurfoje la ministron kaj kelkajn el liaj ĉefaj oficistoj. Al-Refou'h donis sian aŭspicion al la antaŭkongreso kaj certigis senpagan uzon de 100-persona salono en la urbomeza Reĝa Centro pri Kulturo la 22-an kaj 23-an de julio. La ministro - cetere profesoro pri internaciaj rilatoj en la Universitato de Amano - mem ĉeestos la inaŭguron kaj parolos pri "Tutmondiĝo kaj la araba mondo".

La unuan renkontiĝon ĉeestis ankaŭ Natasha Twal, ĵurnalistino de la reta novaĵagentejo Arabia.On.Line. Ŝi ekinteresiĝis pri Esperanto pro la anoncoj kiujn UEA lokis, kadre de Kampanjo 2000, en decembro 1998 en du jordaniaj tagĵurnaloj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/61a1

El Gazetaraj Komunikoj

Vicprezidanto de UEA ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 122 (2001-05-09)

La prezidanto de UEA kiel gasto de svisaj esperantistoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 2 (1998-05-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020