Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 30 (1999-03-22)
UEA kandidatigita por la Hilton-premio

Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la ĉi-jara Humaneca Premio Hilton, starigita de la Fonduso Conrad N. Hilton por "honori volontulan, karitatan aŭ ne-registaran organizaĵon kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero". La Fonduso portas la nomon de sia fondinto, la fama hotelentreprenisto.

La Hilton-premio, unu miliono da usonaj dolaroj, estas la plej granda humaneca premio en la mondo. Lastatempe ĝi estis aljuĝita interalie al Kuracistoj Sen Limoj kaj al Operacio Rideto. La ĉi-jaran laŭreaton oni anoncos jarfine.

La kandidatigon de UEA iniciatis s-ro Kent Jones el Usono. Li atentigis Fonduson Hilton, ke diference de la antaŭaj premiitoj, kies agado celis mildigi aktualan suferon, UEA per sia agado por internacia lingvo kontribuas al anticipaj mildigo kaj forigo de kaŭzoj, kiuj povas rezultigi aŭ pligrandigi homan suferon. En la unua ekzameno pri la proponitoj la Fonduso trovis ankaŭ tian agadon kongrua kun la celoj de la premio, kaj sekve UEA estis akceptita kiel valida kandidato. Tion anoncis la kandidatiga manaĝero Carolyn Gaspar. Fine de sia letero al UEA ŝi skribis: "Fonduso Hilton laŭdas vin pro via valora filantropia agado kaj gratulas vin pro via kandidatigo."

Laŭ la peto de la Fonduso la Centra Oficejo pretigis por la ĵurio ampleksan dokumentaron pri la 90-jara agado de UEA por la celoj de la premio. La CO devis fari tion en ekstreme laborplena periodo. Ege valora estis tial la helpo de s-ro William Harris el Usono, kiu tradukis anglen la agadraporton de UEA pri la jaro 1997.

Kadre de Kampanjo 2000 komenciĝis la preparoj por denove kandidatigi UEA ankaŭ por la pacpremio Nobel. Ekde la 50-aj jaroj UEA estis kandidato jam multfoje. Plej proksime al la premio UEA estis en 1988. La kampanjo por la premio de tiu jaro disvolviĝis kiel unu el la agadoj de la Jubilea Jaro 1987. Laŭ gazetaraj informoj UEA estis unu el la kvin kandidatoj, el inter kiuj la fina premiito estis elektita.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/30a1

El Gazetaraj Komunikoj

La 14-a FAME-premio al Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer
Gazetaraj Komunikoj n-ro 527 (2013-12-19)

Tri premioj de Fondaĵo Grabowski en 2010
Gazetaraj Komunikoj n-ro 392 (2010-07-29)

Linguapax-premio al Robert Phillipson
Gazetaraj Komunikoj n-ro 366 (2010-02-26)

Agado por la Nobel-pacpremio relanĉata
Gazetaraj Komunikoj n-ro 207 (2005-06-01)

Fondaĵo Saliko restariĝas virtuale, sed la premio Saliko - reale
Gazetaraj Komunikoj n-ro 149 (2002-06-02)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020