Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 33 (1999-07-21)
UEA esploras pri kongresurbo por 2002

La elekto de la urbo de la Universala Kongreso en la jaro 2002 progresis ĝis la finalo, al kiu la Estraro de UEA en sia marta kunsido akceptis du kandidatojn: Kortrijk en Belgio kaj Fortaleza en Brazilo. Laŭ la komisio de la Estraro, la ĝenerala direktoro Osmo Buller intertempe konatiĝis kun la kondiĉoj en ambaŭ lokoj.

La 21-an de junio Buller vizitis Kortrijk, kiu ĝis nun estas konata al la esperantistoj pro la grava Esperanto-kolekto de sia urba biblioteko. Samtage la ĝenerala direktoro de UEA estis akceptita ankaŭ de la guberniestro de Okcidenta Flandrio, kiu certigis plenan apogon de la oficialaj aŭtoritatoj al la UK-invito farita de Flandra Esperanto-Ligo kaj diversforman subtenon al la UK mem.

De la 6-a ĝis la 14-a de julio Buller restadis en Brazilo. Tie li unue vizitis la kandidatan urbon Fortaleza en la ŝtato Cearao. Same kiel Kortrijk, ankaŭ Fortaleza disponas pri moderna kongresejo, kiu perfekte taugas kiel ejo por UK. Ankaŭ tie la invito de UK, kaj entute la agado de nia movado en Cearao, ĝuas fortan moralan kaj materian apogon de la urbaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj -- tio bele kongruas kun la fakto, ke kaj la guberniestro de Cearao kaj la prezidanto de Cearaa Esperanto- Asocio naskiĝis en la Zamenhof-tago.

Post la vizito al Fortaleza Buller plu diskutis pri la kondiĉoj de UK kun la estraro de Brazila Esperanto-Ligo dum la Brazila Esperanto-Kongreso en Campo Grande, ĉefurbo de Mato Grosso do Sul. Ĉirkaŭ 250 esperantistoj partoprenis en la kongreso, kies arta kaj kleriga programo estis tre riĉa. Kun la urbestro la ĝenerala direktoro plantis Esperanto-arbon ĉe la urbodomo de Campo Grande.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/33a3

El Gazetaraj Komunikoj

Buller esploris pri UK en Kubo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 281 (2008-02-14)

Buller esploris pri UK 2004 en Ĉinio kaj Litovio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 135 (2001-10-09)

La Estraro de UEA elektis kongresurbojn por 2000 kaj 2001
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1 (1998-05-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020