Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 57 (1999-11-18)
Thorsen-apogo al naŭ Esperanto-bibliotekoj

UEA disdonis por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Entute 14 Esperanto-bibliotekoj sendis peton. La komisiono aparte ĝojis, ke unuafoje venis petoj ankaŭ el Sud-Ameriko.

La UEA-estrarano pri kulturo Tacuo Huĝimoto, ĝenerala sekretario Michela Lipari kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller dividis la ĉi-jare disponeblan sumon de 1825 eŭroj inter 9 petintoj. Ili ĉiuj ricevas librojn surbaze de siaj dezirlistoj.

La subvenciitoj estas: Bariloĉa Esperanto-Rondo, Argentino (EUR 275); Bona Espero, Brazilo (EUR 250); Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo (EUR 275); Ĉina Esperanto-Biblioteko (EUR 225); Hejmoj, Francio (EUR 275); Biblioteko Ramon Molera, Hispanio (EUR 150); Vicenza Esperanto-Centro, Italio (EUR 125); Esperanto-Klubo "Orstelo" de Tsaratanana, Madagaskaro (EUR 125); kaj Esperanto-Klubo "Ora Pordego" de Kievo, Ukrainio (EUR 125).

Petoj por la aljuĝo en 2000 devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2000. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaŭ priskribo pri la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia ekstermovada instanco.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/57a2

El Gazetaraj Komunikoj

Biblioteka apogo Bachrich subvencias 9 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 641 (2016-10-25)

La lasta aljuĝo de Thorsen-apogo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 436 (2011-12-01)

Sep bibliotekoj profitis el la Apogo Thorsen
Gazetaraj Komunikoj n-ro 350 (2009-12-02)

Prelegaro pri bibliotekoj kaj arĥivoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 329 (2009-06-10)

Thorsen-apogo al ses bibliotekoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 311 (2008-12-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020