Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 63 (1999-12-08)
TEJO inauŭguros la trian jarmilon en Azia metropolo
IJK 2000 en Honkongo, 5-12 aŭgusto 2000

La venonta 56-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos denove, unuan fojon post Chonan en 1994, en Azio! Kaj eĉ en unu el la plej interesaj kaj vidindaj urboj de tiu ĉi kontinento: Honkongo!

TEJO speciale ĝojas ke tiu ĉi IJK okazos ĝuste en tiu ĉi vigla urbego en Suda Ĉinio - ĝi permesos al la partoprenantoj sperti la sintezon de la etoso de unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en la mondo kun tiu de la ĉina kulturo. Tion garantias LKK kiu konsistas el lokaj junaj esperantistoj same kiel anoj de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio.

En Honkongo eblos sperti la signifon de la temo de tiu ĉi IJK per propraj okuloj: La transiro al tutmondiĝo-tutglobismo en la 21-a jarcento. Tio ĉi certe validas jam longe en la ekonomia senco kaj ĝuste tion eblas rigardi en Honkongo kie ĉiu mondskale laboranta firmao reprezentiĝas - sed kiuj evoluoj okazas ekz. en la socia vivo, rigardante la plifaciliĝon kaj malplikostiĝon de vojaĝoj ien ajn. Kiel spertas la nune juna generacio tiujn ŝanĝiĝojn apenaŭ imageblajn por la antaŭaj generacioj? Kia estas vivo antaŭ ni sub tiuj novaj cirkonstancoj?

Jen pri kio okupiĝos la kongresanoj. Kompreneble ankaŭ riĉa kultura programo estas antaŭvidita kaj partoprenantoj povas certi ke ankaŭ la tipa IJK-etoso ne mankos. Trovu ĝeneralajn kaj freŝajn informojn sub http://www.esperanto.org/ijk2000

Cetere, se vi volas ligi tiun ĉi certe unikan IJK-n kun neforgesebla alvojaĝo, partoprenu ankaŭ la trajnan karavanon de Moskvo tra Siberio, Mongolio kaj Pekino. Detaloj sekvos!

Aktualigitan aliĝilon por la IJK 2000 (per kies publikiĝo senvalidiĝas ĉiuj aliaj publikigitaj aliĝiloj por tiu ĉi aranĝo) haveblas en la CO de TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, rete tejo-oficejo@.spamaĵo?esperanto.org, aŭ ĉe LKK de IJK 2000, p/a Ĉina Junulara Esperanto-Asocio, P.O. Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio, rete epc@.spamaĵo?china-report.com.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/63a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)

TEJO ekgvidas kunordigstrukturon pri tutmonda junularo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 646 (2016-11-16)

UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 596 (2015-11-24)

TEJO kun nova prezidanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

TEJO premieris en la 41-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020