Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 33 (1999-07-21)
Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo por la dua fojo

Kadre de la Berlina UK kunsidos por la dua fojo la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. Al la unua kunsido en la Montpeliera UK aliĝis 65 asocioj, centroj kaj alispecaj establoj kiuj estis pretaj interŝanĝi spertojn por trovi komunajn bazojn por estonta agado. Ili ĉiuj trovis utila tian komunan forumon, kiu ne postulas de la aliĝintoj kiel antaukondiĉon la akcepton de ia ajn movada strategio aŭ de tezoj truditaj de aliaj sed baziĝas sur plena respekto de ĉies identeco.

En la unua kunsido oni interkonsentis ke UEA zorgos pri la preparoj de la dua kunsido en Berlino. Tiucele Petro Chrdle, estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, dissendis invitilon al cento da establoj por partopreni la duan kunsidon, kiu okazos ĵaŭdon, la 5-an de aŭgusto en Salono Dietterle en la kongresejo de la Berlina UK.

Estrarano Chrdle emfazas, ke ĉiu ajn establo rajtos partopreni en la Berlina kunsido, sendepende de tio ĉu ĝi ricevis aŭ ne skriban inviton. Pro tiurilataj spekulacioj d-ro Chrdle atentigas, ke skriban inviton ricevis i.a. Esperanto Radikala Asocio. Ĉar la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo ne estas aranĝo de UEA, sed UEA estas en ĝi unu el la egalrajtaj partoprenantoj, la partopreno de unuopa establo ne dependas de ĝia rilato kun UEA aŭ kun iu ajn alia forumano.

La aktoj de la Montpeliera kunsido de la Forumo aperis intertempe en kajera formo sub la titolo "Ĉiuj kune". Ĝi kostas EUR 2,15 kaj estas mendebla ĉe UEA kaj aliaj bonaj libroservoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/33a2

El Gazetaraj Komunikoj

La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)

Statistiko 2013: por la lasta fojo malpli da membroj?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 539 (2014-04-04)

ARKONES invitas por la 26-a fojo al Poznano
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)

Kolker ĉampionis por la kvara fojo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 228 (2006-03-11)

Malferma tago por la 20-a fojo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 178 (2004-05-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020