Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 57 (1999-11-18)
Packultura aktivado de UEA vekas atenton de Unesko

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, faris laborviziton al la Pariza sidejo de Unesko la 11-an kaj 12-an de novembro. La vizito okazis en la kulmina momento de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiam estis elektita la nova ĝenerala direktoro de tiu UN-organizaĵo. Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto de UEA, Vincent Charlot, ĉeestis la elekton de la japana diplomato Koichiro Matsuura al tiu posteno por la 6-jara periodo 1999-2005.

La plej grava temo dum la diskutoj en Parizo estis la kontribuo de la Esperanto-komunumo al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000. Lige kun tiu Jaro estis lanĉita Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto. Ĝin iniciatis grupo de laŭreatoj de la Nobel-pacpremio, i.a. Miĥail Gorbaĉev, Nelson Mandela, Shimon Peres kaj Jose Ramos Horta.

La delegacio de UEA prezentis la planon de UEA pri kolektado de subskriboj por Manifesto 2000 al Enzo Fazzino, respondeculo en Unesko pri tiu dokumento. S-ro Fazzino tuj aliris sian komputilon por serĉi la TTT-paĝojn de UEA, kie jam nun eblas subskribi la Manifeston. UEA baldaŭ eldonos ĝin ankaŭ kiel faldfolion, por ke ankaŭ tiuj sen retaliro povu ĝin subskribi. La granda celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj, kiujn oni transdonos al la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2000. Por akceli la kolektadon de subskriboj, Unesko planas eldoni diplomon por "Heroldoj de Manifesto 2000", t.e. aktivaj kolektantoj. Vidinte la aktivecon de UEA, s-ro Fazzino promesis presi la diplomon ankaŭ en Esperanto.

La agado de UEA por la kulturo de paco estis diskutata ankaŭ en la kunsido kun s-ino Monique Fouilhoux, prezidanto de la Kontaktkomitato de NRO-j. Ŝi dankis al UEA pro ĝia subskribo de Kontrakto pri Partnereco por la Kulturo de Paco. La ĉefa evento, per kiu UEA kontribuos al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco (IJKP), estos la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo, kies temo estos "Lingvo kaj la kulturo de paco". Dank' al la Kontrakto pri Partnereco UEA ricevis la rajton titoli la 85-an UK Flagŝipa Evento de IJKP. Estis interkonsentite, ke s-ro Patrick Duong, respondeculo pri IJKP ĉe la Kontaktkomitato de NRO-j, partoprenos kaj prelegos en la Tel-Aviva UK.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/57a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020