Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 65 (1999-12-20)
Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

La simbole kaj emocie grava jaro 2000, ĉesojla al nova miljaro, donas al multaj homoj - signife pli ol aliaj jarkomencoj - emon kontempli la pasintecon, same kiel la estontecon. Cedante al la sama emo je tiu ĉi historia fojo, mi kaptu la okazon paroli - mi esperas, ne tro filozofie - pri kelkaj aspektoj de nia movado, de nia komunumo kaj de UEA mem, lau miaj observoj kaj spertoj dum mia ĝisnuna tempo kiel prezidanto de UEA.

Je la fino de la 20-a jarcento, eĉ se la revoj de niaj pioniroj pri Rapida Fina Venko ankorau ne realiĝas, oni rajtas honeste kaj memfide diri ke la fenomeno Esperanto sendube sukcesis vivteni sin kaj progresi dum tiu ĉi tumultega jarcento, kies konjunkturoj certe ne helpis prosperi ideojn similajn al la nia.

Ni ofte audas akuzajn demandojn: kial ni ne atingis pli? kial la entuziasmo kaj optimismo de niaj pioniroj plejparte velkis? Sed mi respondas per demando: ĉu ni vere rajtis atendi pli ol tio kion ni jam atingis? Se ni rerigardas al nia historio, la honesta respondo devas esti: ne; atendi pli estis utopie kaj tro optimisme.

Tamen, mi forte kredas ke ni rajtas eniri la novan jarmilon optimisme kaj kuraĝe, eble ne kun la espero atingi la samajn celojn, almenau ne sammaniere kiel volis la pioniroj, ĉar iliaj celoj probable ne plu aktualas en la nuna mondo, tiom malsama al la ilia. Frontas nin, nuntempajn esperantistojn, tute alia mondsituacio. Konforme al ĝi, ankau ni mem, niaj organizoj, niaj sintenoj kaj strukturoj devos ŝanĝiĝi. Fakte, en nia rapide ŝanĝiĝanta mondo ĉiuj organizoj kiuj volas ĝin iel servi, devas konstante sin reformi.

Ne konvenas en novjara mesaĝo profunde trakti pri tio kiaj politikaj, taktikaj au strategiaj ŝanĝoj estas dezirindaj, ekzemple, por UEA. Laulonge de la jaro, mi klopodos stimuleme fari kelkajn publikajn sugestojn. Konsekvencajn kritikojn kaj ideojn de ĉiuj interesatoj mi bonvenigas.

Tamen, mallonge kaj esence: kiajn problemojn de tiu speco mi vidas? Fundamente gravas la fakto ke dum la lastaj jaroj la ĝenerala publiko, precipe gejunuloj, ne multe interesiĝas pri Esperanto. Tio rezultas de la ĉiuhora inundo de tiel nomataj novaĵoj kaj komercocelaj allogaj distraĵoj kiujn la nuntempa publiko tutmonde konstante spertas, kun sinteno ofte priskribita kiel apatio. Esperanto de longe ne kvalifikiĝas kiel inda novaĵo, kaj certe ne kiel komerca logaĵo. Nia idealismo en la moderna mondo klare ne plu sufiĉas sola.

Ni ankau devas kalkuli kun tio ke la antaujuĝoj kaj skeptiko de multaj elituloj kontrau ni daure restos.

Malgrau ĉio tio, nia unika Esperanta kultura vivo daure pliriĉiĝas kaj kvalite plialtiĝas. Nur unu ekzemplo: konstante eldoniĝas literaturaj verkoj altkvalitaj, tradukitaj kaj originale verkitaj.

Por progresigi nian aferon, ĉiu sin demandas: kion ni faru? Mia unua kaj plej ĝenerala sugesto estas ke ni strebu plifortigi nian internacian senton de kohereco, sed ne en spirito sekteca, maltolerema au ofenda al aliaj, ĉu esperantistoj au ne.

Due, por socia asocio kiu volas agi efike, ege gravas, evidente, la propra strukturo. Strukture UEA, same kiel ĉiuj internaciaj organizoj, havas multajn problemojn jam pro la fakto mem ke ĝi laboras internacie. La komitatanoj kaj estraranoj de UEA, kvankam statute ili havas la superan gvidrolon en la aferoj de UEA, necese impresas pli malfortaj kaj iom pli amatoraj ol la profesiuloj en la Centra Oficejo, ĉar la unuaj laboras en sia libertempo, dise tra la mondo. Tia kontraudira situacio kreas seriozajn problemojn - kiel en ajna asocio celanta agi kaj efike kaj demokratie - pri la kombino de efika gvidado kun efektivaj, ĝustaj, demokratiaj principoj de respondeco. Bedaurinde, akcepteblajn solvojn ne facilas trovi.

Trie, ni devas akcepti ke, kvankam la interpopola lingva problemo mondskale ege gravas, ĝi plejparte ne interesas la ordinarajn homojn.

Do, ree: kion fari?

Mi sugestas ke, daure disvastigante la uzon de Esperanto per niaj tradiciaj metodoj, ni pliaktiviĝu en aliaj statute permesitaj aferoj, ekzemple, batalante por homaj rajtoj ĝenerale.

Kvankam pri certaj temoj ligas nin statute deviga neutraleco, la statuto permesas al ni, fakte eĉ kuraĝigas nin, tion fari. En niaj tiukampaj klopodoj, ni strebu malpligrandigi la distancon inter la "skoloj" por- kaj peresperantaj de nia tuta movado kaj komunumo, kaj pli alproksimiĝi al la peresperanta flanko.

Sendepende de la demando de neutraleco, decidi pri la plej bonaj, saĝaj kaj prudentaj reagoj al multaj dornaj demandoj ĉiam restos problemo. Mi kredas ke, post pli ol cent jaroj, ni jam estas sufiĉe maturaj fari taugajn decidojn.

Ni ĉiuj ankau iĝu pli toleremaj al la multaj diferencaj opinioj kaj tendencoj en ĉiuj vicoj de nia komunumo, kaj ni atente auskultu niajn kritikistojn.

UEA ne estas, kaj ne volas esti, la fonto de ĉiuj saĝoj pri la plej bonaj manieroj progresigi Esperanton kaj, pere de Esperanto, helpi la bonstaton de la mondo. Inkluzivemo, akceptemo, toleremo al ĉiuj fluoj de opinioj estu nia devizo.

Geamikoj, mi ne intencas prediki al vi. Fiere, memfide kaj ĉiatendence, ni marŝu antauen.

Mi deziras ke ĉiuj havu feliĉan novan jaron.

Kep Enderby

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/65a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 775 (2018-12-31)

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 601 (2016-01-01)

TEJO kun nova prezidanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 564 (2015-01-01)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020