Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 47 (1999-10-08)
Modela 5-lingva informilo el Norvegio

Norvega Esperantista Ligo (NEL), konata pro moderne konceptitaj elpaŝoj sur la informa kampo, eldonis 5-lingvan informilon pri Esperanto. Ĝi estas celita por internaciaj kunvenoj kaj konferencoj. Ĉar la delegitoj de tiaj aranĝoj estas superŝutataj per dokumentoj kaj do malemas legi longajn tekstojn, la informilo estas ege konciza. Ĝi nur atentigas pri la ekzisto de Esperanto, kiu ebligas samnivelan komunikadon inter diverslingvanoj kaj estas la sola laborlingvo de amaso da internaciaj kunvenoj.

La teksto estas en la lingvoj Esperanto, norvega, angla, franca kaj rusa. La adreso de UEA kaj kontaktadresoj en multaj landoj estas aldonitaj por direkti tiujn, kiuj deziras pliajn informojn. Eblas reprodukti la folion anstataŭigante iun aŭ iujn el la lingvoj per aliaj, kaj faldi ĝin diversmaniere, tiel ke sur la frontpaĝo aperas la lingvo, kiu laŭokaze estas la plej utila.

UEA, kiu ofte reprezentiĝas en internaciaj konferencoj, daŭre bezonas informilojn en diversaj lingvoj. Tial ĝi tuj petis de NEL stokon de la faldfolio por siaj reprezentantoj ĉe Unesko kaj por la Seŭla konferenco de NRO-j havantaj oficialajn rilatojn kun UN. Kvanto estis sendita ankaŭ por disdono en internacia spiritista kunveno en Brazilo.

Interesitoj povas peti de UEA specimenon. Pri la kondiĉoj por ricevi pli grandan kvanton oni kontaktu Norvegan Esperantistan Ligon (Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio; retadr. esperanto@.spamaĵo?online.no).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/47a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020