Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 36 (1999-08-13)
Mesaĝo de d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof al la 84-a UK

Bonvolu akcepti miajn tradiciajn, sincerajn salutojn al vi ĉiuj, kunvenintaj por kongresi en Berlino, urbo kies ĉiu ŝtono ŝajnas grave ŝarĝita de historio; urbo kie oni iam ordonis ke Esperanto malaperu, sed urbo, kiu fariĝis por la semajno venonta la ĉefurbo de Esperantujo; urbo, de kie oni iam estris la holokaŭston de hebreoj, sed urbo, kiu post kelkaj tagoj simbole transdonos la verdan standardon al la amikoj en Tel-Avivo.

Vi kunvenis por debati pri signifoplena temo, elektita por via Kongreso: pri la Tutmondiĝo kaj pri Ŝancoj por Paco. Temo perfekte adekvata al la loko de la venontaj debatoj kaj al la komunumo debatonta:

- komunumo de Pacaj Batalantoj, kiuj kolektiĝas esperante detrui murojn de miljaroj, starantaj inter la popoloj;

- urbo, kie falis la muro popolon dividinta, eĥo de tiu evento soninta tra la mondo kaj inaŭgurinta falon de muro virtuala, dividinta la homaron en kampoj malamikaj.

Ĉi tie do, fare de dissalto de la Berlina muro, startis la efektivigado de la ideo de Tutmondiĝo, ideo konkretiganta la sonĝon pri Granda Rondo Familia de Popoloj, kantatan en nia himno La Espero.

Okazis hazarde, ke antaŭ dek jaroj, ĝuste kiam la unuaj truoj aperadis en la muro de la honto, mi troviĝis en Berlino, ankaŭ por aferoj de Esperanto, invitite de Helmar Frank al AIS-kunveno ĉi tie. Mi tiam travivis vere solenan momenton. En la etoso ĝenerala, ene de la aro de entuziasmuloj, mi frapadis per marteleto, ie trovita, kontraŭ la muro, konvinkita kontribui tiamaniere al la 'dissalto de obstinaj baroj...' Observante la falon de la muro mi havis la impreson esti vida atestanto de la fino de epoko kaj de la naskiĝo de nova, pli feliĉa jarcento alproksimiĝanta, kvankam la vorto 'tutmondiĝo' ne loĝis ankoraŭ en mia cerbo.

Tamen mi baldaŭ komprenis, ke la gravaj problemoj kiuj ekaperas, aŭ reaperas, en tiu feliĉa estonto, fariĝinta seniluziiga nuntempo, postulas tutmondskalajn solvojn. Ĉu tiaj solvoj, ĉu la 'tutmondiĝo' estas 'ŝanco por paco'? Mia respondo estus: NE -- ĝi ne estas ŝanco por paco, ĝi prezentas al paco KONDIĈON NECESAN!

Ĉar se hodiaŭ ne plu ekzistas muro inter iama Oriento komunista kaj Okcidento kapitalista, tamen limo ekzistas inter Nordo riĉa kaj Sudo malsatanta. Do la dissalto de tiu baro ene de mondskale organizota ekonomia ekvilibro estas kondiĉo de paco, ĉar daŭra paco ne estas antaŭvidebla inter satulo kaj malsatulo. Tiel etnaj konfliktoj, kiel religiaj, bezonas solvon pere de mondskala organizo. Kaj la senlaboreco en nia kontintento, samtempa al grava manko de laborenergio por protekti landojn kontraŭ naturaj katastrofoj aliloke; ĉu tio ne bezonas mondskalajn solvojn? Same kiel protektado de la kulturaj diversecoj, protektado de lingvoj, eĉ tiuj parolataj de etaj grupoj, vehikloj de tia diverseco, lingvoj al kies konservado la neŭtrala lingvo internacia devas kontribui. Kaj fine, sed eble plej grave, la protekto de nia medio, kondiĉo necesa al la daŭrigo de ekzisto de nia mondo, certe ja bezonas tutmondskalan disciplinon!

En la nomo de la Familio Zamenhof kaj ankaŭ en la nomo de la Fondumo Zamenhof, kreita dum la lasta jardeko en la naskiĝurbo de mia Avo, Bjalistoko, mi deziras plenan sukceson al la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Esperanto, vehiklo de la universala TOLEREMO, fundamenta valoro de interhomaj rilatoj, TOLEREMO signifanta respekton de la diverseco, de la alieco, tial do necesa faktoro de sukcesa funkciado de la TUTMONDIĜO.

L.C. Zaleski-Zamenhof

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/36a4

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020