Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 28 (1999-03-02)
Libroservo de UEA abunde vendis en 1998

Dank' al la granda UK kaj vigla eldona aktiveco de UEA, la Libroservo de UEA saldis siajn vendojn en 1998 per la impona sumo de 297 165 gld. Tio estas 14% pli ol en 1997 (260 378 gld.) kaj 10% pli ol antaŭvidis la buĝeto (270 000 gld.).

Antaŭe nur unufoje la vendorezulto estis pli granda. Tio okazis en 1988, kiam ekestis la apenaŭ rompebla rekordo de 365 935 gld., dank' al la escepta koincido de tri favoraj faktoroj. La ĉefa vendo-ondo de la eldona rikolto de la Jubilea Jaro realiĝis en tiu posta jaro. Tiam aperis ankaŭ nova librokatalogo, kaj krome la UK okazis en Roterdamo. Normale UEA povas porti al UK maksimume kvaronon de la tuta sortimento de sia Libroservo, sed en Roterdamo ĉio estis aĉetebla. Ju pli riĉas la oferto, des pli multas la vendoj. Tion montras la Malfermaj Tagoj de la CO, dum kiuj cento da klientoj aĉetas tiom kiom oni vendas dum unu tago en UK.

La lastaj jaroj estis ĝenerale bonaj por la ĉefa libroservo de nia movado. Tio rezultis unuavice el ĝia pli efika organizo i.a. per la Malfermaj Tagoj kaj per regulaj ofertoj al membroj en nepagipovaj landoj, al delegitoj k.a. celgrupoj. La vendoj estus eĉ pli grandciferaj, se la ĉiama manko de laborforto ne prokrastus la aperigon de aktuala librokatalogo.

La du akompanaj statistikoj listigas la plej furorajn titolojn. Unu montras la totalajn vendojn (t.e. ĉefe al aliaj libroservoj) kaj la alia la nombron de unuekzempleraj aĉetoj ĉe la butiko en la CO (t.e. ĉefe fare de individuaj klientoj). La nombroj da unuopaj vendoj estas inkluzivitaj en tiuj de la totalaj vendoj. Entute la Libroservo de UEA vendis 15 878 ekzemplerojn de 1853 diversaj libroj, diskoj aŭ kasedoj, apud amaso da "diversaĵoj", t.e. insignoj, skribiloj ktp.

Ambaŭ statistikoj reflektas la viglecon de la propra eldonado de UEA. El la 20 titoloj de la totalaj vendoj, 14 estas eldonaĵoj de UEA aŭ (ĉe la kazo de Pasporta Servo) de TEJO. El la 21 plej furoraj unuope venditaj titoloj 12 estas eldonaĵoj de UEA/TEJO. La plej populara aŭtoro estis denove William Auld, ĉi-foje kun tri titoloj (Pajleroj kaj stoploj kaj la tradukoj de J.R.R. Tolkien kaj A.C. Doyle).

A. Vendoj entute:
n-ro da ekz. titolo autoro prezo (eŭroj)
360
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (gvidilo)
 
3,00
347
Pasporta Servo (listo de gastigantoj)
 
10,90
247
Al lingva demokratio
red. M.Fettes
kaj S. Bolduc
10,20
242
Saluton! (lernolibro)
A. Childs-Mee
10,90
199
Internacia Kongresa Universitato 1998 (prelegaro)
 
8,15
162
Terminologia gvidilo
H. Suonuuti
5,45
160
Monumente pri Esperanto
H. Rüllinger
8,15
137
Pajleroj kaj stoploj
W. Auld
19,05
131
Faktoj kaj fantazioj
M. Boulton
16,35
130
Esperanto post la jaro 2000
A. Korĵenkov
2,15
121
Kio ni estas kaj kion ni celas (provizora eldono)
 
114
Ili vivis sur la tero
M. kaj B. Robineau
20,40
106
Ŝlosilo sveda
 
0,25
95
Tendaraj tagoj I
S. MacGill
5,45
92
Diccionario de bolsillo Esp-espanol
Paluzie-Borrell
6,10
87
Klara vortaro Esperanta-araba
G. Abraham
13,60
86
Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj
L. Levin
10,90
83
Dictionnaire de poche/Poŝvortaro (franca-E-franca)
 
5,45
81
Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj
Goscinny/Uderzo
9,00
81
Plena analiza gramatiko de E-o
Kalocsay kaj Waringhien
21,80

B. Unuopaj vendoj:
n-ro da ekz. titolo autoro
prezo (e.mroj)
61
Al lingva demokratio
red. M. Fettes
kaj S. Bolduc
10,20
51
Pasporta Servo (listo de gastigantoj)
 
10,90
50
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (gvidilo)
 
3,00
45
Tien
J. Valano
10,20
42
Esperanto post la jaro 2000
A. Korĵenkov
2,15
40
Terminologia gvidilo
H. Suonuuti
5,45
35
Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj
L. Levin
10,90
34
Pajleroj kaj stoploj
W. Auld
19,05
33
La manto
P. Mährti
14,95
32
Zamenhof kaj judismo
A. Cherpillod
8,15
31
Faktoj kaj fantazioj
M. Boulton
16,35
31
Saluton! (lernolibro de A. Childs-Mee)
 
10,90
30
Monumente pri Esperanto
H. Röllinger
8,15
27
Antologio latina I-II
G. Berveling
33,00
26
La bona lingvo
C. Piron
12,00
26
Kulturo kaj teknologio
A. Urevbu
6,80
26
La reveno de la reĝo
J.R.R. Tolkien
19,05
25
Vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands
A.J. Middelkoop
11,55
24
Saluton! (kasedo al la lernolibro)
 
5,45
23
La Ĉashundo de la Baskerviloj
A.C. Doyle
8,15
23
Amparolo
I. Nemere
5,70

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/28a1

El Gazetaraj Komunikoj

La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)

Libroservo de UEA en 2014: "Poŝamiko" venkis, vendoj malkreskis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 574 (2015-03-25)

Libroservo de UEA en 2013: "Poŝamiko" venkis, evoluo zorgigas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 535 (2014-02-21)

Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)

La Libroservo de UEA pli alloga por kreditkartaj klientoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 456 (2012-06-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020