Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 31 (1999-04-01)
Kontakto eĉ pli regula

Jam dum 1998 la revuo Kontakto, kiu aperas sesfoje jare sub la redaktado de d-rino Sabira Stählberg, aperadis regule ĉiun paran monaton. Dum 1999 la aper-ritmo eĉ pli regulas: la numeroj eliros jam en la fino de la malparaj monatoj kaj atingos la legantojn en plej multaj landoj en la komenco de la paraj monatoj.

Kontakto 1/99 enhavis artikolojn i.a. pri Oxfam, internacia helporganizo por suferantaj landoj, pri prognozoj por la tria jarmilo, kaj pri Esperarto, nova formo de artofarado, kiu ligiĝas kun Esperanto. Temoj de Kontakto 2/99 estas i.a. printempaj abiturientaj tradicioj, la falo de diktatoroj en diversaj mondopartoj, kaj la rok-stelo Nick Cave. Ĉiam en Kontakto aperas rubrikoj ankaŭ pri Interreto, kuirarto, kaj nove de 1999 ankaŭ pri sano kaj alternativa kuracado.

Kontakto estas legata en pli ol 90 landoj tra la mondo kaj kalkuliĝas inter la plej bele ilustritaj revuoj en Esperanto, kun plenkolora kovrilo kaj ekde 1999 ankaŭ kun plia koloro en la mezo. Ĝi estas plene internacia revuo, kun multaj kontribuaĵoj el Afriko, Azio kaj Latinameriko. Kontakto havas ankaŭ facilajn kaj tre facilajn tekstojn, kiuj helpas al komencantoj kaj progresantoj uzi sian lingvokonon praktike. Ĝi perfekte taŭgas por kursoj, kursgvidantoj, diskutgrupoj kaj ekspozicioj, kaj por informi al la ne-esperanta publiko. Eblas aboni ĝin tra la tuta jaro. Por pli grandaj mendoj de Kontakto al sama adreso eblas ricevi grandan rabaton.

La abonprezoj varias laŭlande. Por aboni oni turnu sin al la kotizperanto de UEA en sia lando aŭ rekte al la Centra Oficejo de UEA.

Vi povas ankaŭ vidi la hejmpaĝon de Kontakto ĉe http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/kontakto/e-kontakto.html

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/31a2

El Gazetaraj Komunikoj

Jubileanta Kontakto aboneblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 489 (2013-02-14)

Aperis la unua Kontakto kun radikale nova vizaĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 406 (2010-12-29)

Rogener Pavinski nova redaktoro de Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)

Paŭlo Moĵajev nova redaktoro de "Kontakto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 261 (2007-06-05)

Historia Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 143 (2001-12-13)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020