Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 55 (1999-11-04)
Kongresaj temoj: ĉiujara eduka projekto

La ĉefa Esperanto-evento, la Universala Kongreso, estas ankaŭ la plej grava eduka aranĝo en Esperanto. Jam antaŭ longe oni konkludis, ke tiurilate la kongresoj estas pli efikaj, se ili havas centran temon.

La kongresan temon difinas la Estraro de UEA. Ĝi elektas kompetentan fakulon kiel reĝisoron, kiu planas ĝian traktadon dum la UK kaj serĉas prelegontojn kaj aliajn kontribuontojn. La traktado de la temo tamen ne limiĝas al la specialaj kongrestemaj programeroj. UEA instigas ankaŭ fakajn asociojn dediĉi parton de siaj kunvenoj al la kongresa temo, ekz. per prelego pri ĝi el la specifa vidpunkto de sia fako. Internacia Kongresa Universitato kaj Esperantologia Konferenco ofte inkluzivas prelegojn pri la temo kaj ĝi povas respeguliĝi ankaŭ en la arta programo de la UK.

Kutime la kongresa temo ligiĝas al la lingva problemo en internaciaj kunlaboro kaj komunikado, al lingvaj rajtoj, al paco kaj internaciismo, aŭ al la tutmonde interesaj aspektoj de la regiono kie okazas la kongreso. Multfoje la temo rilatas al speciala Jaro aŭ Jardeko de UN kaj Unesko, kaj la salutmesaĝoj de altaj funkciuloj de tiuj mondorganizaĵoj ofte prezentas inspiran enkondukon por la kongresaj diskutoj.

La ĉefajn rezultojn de la kongrestema traktado oni resumas en rezolucio, kiun oni publikigas en la ferma solenajho de la UK. Gravaj prelegoj kaj aliaj kontribuaĵoj ofte aperas ankaŭ en la revuo Esperanto kaj aliaj gazetoj. Kelkfoje aperas ankaŭ plena materialo en aparta volumo.

Kongresaj temoj ekde 1970

1970 Vieno Esperanto kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo
1971 Londono La problemo de lingva komunikado en nuntempa mondo
1972 Portlando Monda turismo kaj lingva diverseco
1973 Beogrado Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko
1974 Hamburgo Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo
1975 Kopenhago La socia pozicio de la virino
1976 Ateno Internacia kunlaboro de ŝtatoj je regiona nivelo
1977 Rejkjaviko La rajto je komunikado
1978 Varno Internacia lingvo - internacia edukado
1979 Lucerno La lingva aspekto de internacia organiziĝo
1980 Stokholmo Diskriminacio
1981 Braziljo Kulturoj kaj lingvoj: pontoj kaj baroj
1982 Antverpeno Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado
1983 Budapeŝto Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado
1984 Vankuvero Lingvaj minoritatoj -- ĉu nur nacia fenomeno?
1985 Aŭgsburgo Antikvo kaj moderno: kion ŝanĝi, kion konservi?
1986 Pekino Interkompreniĝo, paco, evoluo
1987 Varsovio Esperanto - 100 jaroj de internacia kulturo
1988 Roterdamo Scienco kaj tekniko por internacia kompreniĝo
1989 Brajtono Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado
1990 Havano Esperanto, evoluo kaj kultura diverseco
1991 Bergeno Nordio - ĉu modelo?
1992 Vieno Kiam falas muroj de miljaroj: komuna eŭropa domo
1993 Valencio Klerigo por la 21-a jarcento
1994 Seulo Azio en la mondo
1995 Tampereo "Ni la popoloj" -- unu mondo aŭ disaj eroj?
1996 Prago Kulturo: valoro aŭ varo?
1997 Adelajdo Toleremo kaj justeco en multkultura socio
1998 Montpeliero Mediteraneo - ponto inter kulturoj
1999 Berlino Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?
2000 Tel-Avivo Lingvo kaj kulturo de paco


En la libroservo de UEA haveblas la kongrestemaj aktoj de la UK-oj

  • 1980: "Diskriminacio" € 9,50
  • 1982: "Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado" € 2,15
  • 1983: "Monda Komunika Jaro: Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado" € 2,15 (haveblas ankaŭ en la angla kaj franca lingvoj, sampreze)
  • 1996: "Kulturo: valoro aŭ varo?" € 4,20

Tiu de 1975 haveblas resume en la anglalingva ĝenerala raporto pri la UK - "The 60th Universal Congress of Esperanto" € 2,15.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/55a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020