Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 41 (1999-09-23)
Kongresa libroservo: Berlino venkis Montpelieron

Kvankam la vendosumo de la libroservo en la Montpeliera UK, iom pli ol 120 000 gld., ŝajnis malfacile superebla rekordo, ĝi perdis la unuan lokon jam en la sekva UK. La libroservo de la Berlina UK registris novan rekordon: 130 000 gld. (59 000 eŭroj). Tio estas des pli rimarkinda, ĉar la Berlina UK nombris malpli da partoprenantoj ol la Montpeliera. En Montpeliero la kongresanoj butikumis en la libroservo averaĝe por 40 gld.; en Berlino ili elspezis 52 gld.

Pli abunda sortimento influis la kreskon. En Berlino eblis elekti inter 1800 titoloj de libroj, inkluzive kelkdekon da kasedoj, diskoj, vidbendoj, insignoj k.a. esperantaĵoj. En Montpeliero la nombro estis 1500.

Ĉi-sube aperas listo de la 25 plej furoraj titoloj. Eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko.

  1. Internacia Kongresa Universitato 1999 (prelegaro) * 142
  2. Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj, Leah Levin * 100
  3. Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch, E.-D. Krause 84
  4. Ĉiuj kune (aktoj de la Strategia Forumo en Montpeliero) * 64
  5. Lingva arto (omaĝe al Auld kaj Boulton), red. V. Benczik * 60
  6. Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA (gvidilo) * 56
  7. Pasporta Servo 1999 (listo de gastigantoj) * 54
  8. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj, G. Mattos 48
  9. Kio ni estas kaj kion ni celas? (Pri la Praga Manifesto) * 44
  10. Esperanto: Das neue Latein der Kirche, U. Matthias 44
  11. Okulo, S. MacGill (lernolibro, proveldono) 42
  12. Spirito de E-o kaj la samideanaj malamikaĵoj, I. Bociort * 40
  13. Die gefährliche Sprache, U. Lins 39
  14. La Jaro 2000 (poŝkalendaro de MONATO) 39
  15. William Auld - 75 jaroj, red. A. Korĵenkov 34
  16. Liberigo / Eine Befreiung, Karl May 32
  17. Ni tostu la verdan fortunon, G. Handzlik (KD) 32
  18. Al lingva demokratio, red. M. Fettes & S. Bolduc * 31
  19. Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto 30
  20. Esperanto-Wörterbuch, U. Matthias 30
  21. Esperanto als Ratespass, U. Matthias 29
  22. Saluton! Esperanto aŭtodidakte, A. Childs-Mee * 29
  23. Faŭsto, J.W. von Goethe, trad. K. Schulze 28
  24. La ŝtona urbo, A. Löwenstein (orig. romano) 27
  25. Berlino por turistoj, U. Becker 27
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/41a1

El Gazetaraj Komunikoj

Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)

Pekino gastigos la plej grandan UK post Berlino
Gazetaraj Komunikoj n-ro 184 (2004-07-14)

Saluton! kaj Hejma Vortaro venkis en la furora vendojaro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 72 (2000-03-06)

Jam 2000 aliĝis al Berlino
Gazetaraj Komunikoj n-ro 30 (1999-03-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020