Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 46 (1999-10-06)
Istvan Ertl en hungara magazino

La hungara semajna magazino Hetek aperigis la 25-an de septembro la artikolon "Homo kiu pensas en Esperanto", bazitan sur intervjuo kun Istvan Ertl, redaktoro de la revuo Esperanto. La verkinto, Andras Kanai, mem studas en la Esperanto-fako de Universitato ELTE.

Jen ĉerpaĵoj el la artikolo:

"Kontraŭe al la originaj intencoj kaj deziroj, Esperanto disvastiĝas ne kun eksploda rapideco, sed malrapide, iom-post-iome. Tion kaŭzas plejparte ke ĝiaj kulturaj institucioj kaj produktoj estas financataj preskaŭ ekskluzive de la esperantistoj mem, tiel ke manko de rimedoj sekvigas mankon de konateco. Aliflanke, lau la vortoj de Istvan Ertl, Esperanto pli kaj pli perdas sian movadecan, sporade eĉ mesiisman karakteron, kaj iĝas afero pli pragmatisma. -- Ĝi similas al varo kies plena utileco malkovriĝas nur post la aĉeto. (Unu avantaĝo tamen certas tuj ĉe eklerno: ĉi tiu lingvo, kies parolantoj troviĝas praktike sur ĉiuj kontinentoj, ebligas ampleksan kontaktaron kaj vastan akiron de informoj.) -- Istvan Ertl konatiĝis kun sia franca edzino pere de Esperanto, kaj iliaj du infanoj povas tial edukiĝi en plurlingva medio. 'Ni parolas inter ni Esperante, kaj dum mia laboro mi ofte rimarkas ke mi eĉ pensas en Esperanto' -- li aldonas kun rideto."

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/46a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020