Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 25 (1999-01-26)
Internaciaj Ekzamenoj en la Berlina UK

Dum la 84-a UK en Berlino okazos la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA je la elementa kaj meza niveloj. Ili konsistos el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur la sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtos partopreni la skriban parton kaj, atinginte en la skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, ankaŭ la parolan parton.

Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio anticipa sinanonco estas konsilenda. Oni anoncu sin, prefere antaŭ la 1-a de julio, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando; telefono +31 72 5717918; telefakso +31 72 5747670; retpoŝto ten.hagen.esperanto@.spamaĵo?wxs.nl. Samtempe oni pagu la speciale favoran ekzamenkotizon de 40 NLG al la UEA-konto "ilek-a" aŭ rekte al la kasisto de IEK: B. Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-242 94 Hörby, Svedio; poŝta ĝirkonto 682117-7 (Stockholm). Kaze de nereprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto oni rericevos 25 NLG.

Se la maksimuma nombro da ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke en la kongresejo ĉe la ILEI-budo je dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo por la loĝlando de la kandidato.

IEK aparte atentigas la delegitojn de UEA pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke "delegitoj atingu almenaŭ la nivelon de la Meza Ekzameno".

Hans ten Hagen, sekretario de IEK

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/25a1

El Gazetaraj Komunikoj

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020