Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 62 (1999-12-07)
Internacia Infana Kongreseto - unika fenomeno
Kio estas IIK?

La Internacia Infana Kongreseto (IIK) estas ĉiujara aranĝo de UEA okazigita paralele kun la Universala Kongreso de Esperanto kaj en ĝia proksimeco. Ĝi celas krei allogan internacian etoson por infanoj inter la aĝoj de 6 kaj 12, kapablaj kaj pretaj flue paroli Esperanton. La sperto montras, ke tiuj infanoj formas transnaciajn amikecojn, kaj ĝuas unikan sperton, trempiĝante en la internacia lingvo dum tuta semajno.

Kiaj infanoj partoprenas?

La infanoj venas el familiaj, lernejaj aŭ klubaj rondoj. Kelkaj lernis la lingvon denaske. Infanoj lernantaj la lingvon eksterfamilie estas egale bonvenaj; kreskos ligoj inter IIK kaj la nova lerneja projekto "Interkulturo" de ILEI. La akcepto de infano ne dependas de kiom longe (aŭ eĉ kiel sperte) ŝi/li parolas la lingvon; ĉar infano kiu entuziasme lernis dum nur ses monatoj povas esti pli valora kongresano ol denaska esperantisto kiu tamen emas babili nacilingve. La aĝo gravas, sed ne tro rigide laŭ la limoj "6- ĝis 12-jara". Ekzemple, 13-jarulo kiu volonte ludas kun pli etaj infanoj estas taŭga, dum 12-jarulo kun interesoj adoleskaj maltaŭgas.

Ni deziras informojn pri la individuaj interesoj de ĉiu infano: ĉu ludas muzikilon, ŝatas sportojn, bone manlaboras, teatrumas, ktp. Ni starigas tiucele demandojn en la aliĝilo. Ĉio kion oni skribos estos legata kun intereso. Ni volas scii ankau pri ĉies karaktero: ĉu restas kontenta for de la gepatroj, bone rilatas kun aliaj, kiom memstara estas, ĉu volonte obeas al pli aĝaj homoj, ktp.

La Gvidantaro

Prizorgas la Kongreseton aro da profesiuloj: "gvidantoj" (nek pagataj nek pagantaj), kaj "helpantoj": geknaboj 15- ĝis 18-jaraj, kiuj volonte okupiĝas pri infanoj. (Tiuj pagas la saman kotizon kiel la infanoj mem). Celate estas po unu gvidanto/helpanto por kvin infanoj. Tiun teamon elektas la organizantoj, kiuj volonte konsideras proponojn (kaj sinproponojn) por kunlaboro. Ne akcepteblaj estas fumantoj kaj tiuj sen alta lingvokapablo.

Reta konatiĝo

Ni kreas komputilan paĝaron por la IIK, viziteblan tra la hejmpaĝo de UEA (www.uea.org) sub la rubriko "Kongresoj". Tie aperas informoj pri estontaj IIK kaj pri la aliĝintoj. Ĝi servas kiel kontaktejo inter ili en la monatoj antaŭ kaj post la kongreseto. Bonvenaj por aperigo estas raportoj (kun desegnaĵoj aŭ fotoj) de partoprenintoj de antaŭaj IIK.

Estontaj IIK
  • 2000 Israelo, Hadassim
  • 2001 Kroatio, apud Zagrebo
  • 2002 Brazilo, Fortaleza
Aliĝilo trispeca

Petu de la CO aŭ la komisiito aliĝilon al la Kongreseto. Vi povas plenumi ĝin tri-maniere:

* Ĝenerala aliĝo devigas nenion. Vi signalas interesiĝon pri IIK ĝenerale, sed verŝajne ne sendos infanojn al Hadassim. Ni informados vin pri ĝi kaj estontaj kongresetoj;
* Provizora aliĝo devigas nenion. Vi signalas interesiĝon pri ĉi tiu kaj postaj IIK, por ricevadi informojn. Ĝi indikas konfirmotan deziron sendi infano(j)n al Hadassim;
* Definitiva aliĝo por Hadassim ekvalidas ekde ricevo de la (antaŭ)pago ĉe la CO de UEA. Informojn pri la nuna kaj estontaj IIK vi ricevos.

Komisiito de UEA pri IIK:

Stefan MacGill, Bethlen G. u 2, HU-2030 Erd, Hungario <stefan.macgill@.spamaĵo?galamb.net>

IIK EN 2000

Unua komunIIKo pri la 33a Internacia Infana Kongreseto
Hadassim, Israelo, 25 julio - 1 aŭgusto, 2000

La IIK en Hadassim

La kongreseto okazos en kvardek-hektara junulara vilaĝo "Hadassim", 30 km nord-oriente de Tel-Avivo, apud Netanjo, kaj 12 km de la maro. KKS de UEA kaj LKK-anoj vizitis ĝin kaj raportis ĝin ideala. La tereno enhavas 13 viv-domojn, lernejon kun 65 klasĉambroj, kaj servo-domojn: grandan manĝejon, lavejon, bibliotekon, aŭditorion, amfiteatron; gimnastikejon, ludejon, naĝbasenon, komputan centron kaj san-servejojn. IIK bezonos nur etan angulon de la vilaĝo, sed ĝiaj faciligoj estos je ĝia dispono. IIK okazos dum feria periodo, kiam la dumjaraj studentoj forestos. La vilaĝo funkcias kiel regiona lernejo por 1800 gelernantoj, devenantaj el trideko da landoj. La plimulto estas tagaj studentoj, ĉ. 550 vivas en la vilaĝo mem. Komunumo de ĉ. 60 stabanoj kaj iliaj familianoj vivas surloke.

Nia programo

La programo estos varia, sed detale formita kiam ni scios la aĝojn kaj interesojn de la partoprenontoj. Ni ofertos konatigajn programerojn dum la unuaj tagoj; poste, kiam ili jam amikiĝis unu kun la alia, ni lasos pli da libertempo. Inter la agadoj en lastaj IIK-oj estas muzikado, desegnado, kukbakado, paperfaldado, aktorado, diskut-rondetoj, popoldancado, sporto kaj ludoj. Planate estas skeĉumado, rol-ludado, verkado kaj rakontado kaj kvizoj taŭgaj por miks-aĝaj teamoj. Ni organizos tut-tagan ekskurson al Tel-Avivo, kiu inkluzivos viziton al la Universala Kongreso, por ebligi revidiĝon kun la gepatroj kaj partoprenon en la Tago de la Lernejo de ILEI. Alia tut-taga ekskurso celos la akvo-parkon "Shfajim".

Kotizoj kaj kondiĉoj

La kotizo kovras kostojn de transporto, restado, manĝoj (tri ĉefaj, du interaj) kaj programo de la posttagmezo de la 25-a de julio ĝis la mateno de la 1-a de augusto. Ĝi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aliĝo ekestas definitiva post ricevo de minimuma antaŭpago de cent eŭroj (100 EUR) al la CO de UEA. Ties alven-dato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plejlaste komence de la UK:

  • ĝis 31 jan. 2000 195 EUR
  • ĝis 31 mar. 2000 215 EUR
  • ĝis 15 majo 2000 235 EUR
  • poste 250 EUR

Infanoj post la unua en familio ĝuos rabaton de 15%. Infanoj kaj gvidantoj de IIK estas aŭtomate aligitaj al la samtempa UK.

Limigita pagi-povo:

En kazoj de limigita pagipovo, la organizanto proponos kelkajn subvenci-fontojn, kaj provos helpi en ties akirado.

Malaliĝoj:

Kaze de skriba malaliĝo al la komisiito aŭ la CO antaŭ 15 majo 2000, la pagita sumo estos redonita minus 40 EUR por ĉiu infano. Aliĝo estas, sub certaj kondiĉoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.

Deklaroj:

Se la infano estas nekonata al la organizantoj, ili rajtas postuli deklaron de triaj partioj, pri la lingva kapablo kaj ĝenerala taŭgeco de la infano partopreni en IIK. Ni postulos de ĉiuj gepatroj plen- kaj sub-skribon de deklaro pri la sanstato de la infano, provizo de asekuro, rimedoj uzeblaj kaze de malsaniĝo, (ne)permesataj agadoj k.s.

Nuligo:

Se la IIK estos nuligita pro nesufiĉaj aliĝoj, aŭ infano estas ial ne akceptita, ĉiuj pagitaj sumoj estos re-kredititaj al la UEA-kontoj de la pagintoj aŭ, laŭpete, repagitaj minus nur la bankaj aŭ transigaj kostoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/62a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 819 (2019-08-24)

45-a Internacia Infana Kongreseto invitas!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 598 (2015-12-04)

44-a Internacia Infana Kongreseto invitas geknabojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 569 (2015-02-19)

La Rejkjavika UK diskutos pri justa komunikado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 482 (2012-11-28)

Salto al balto: 36-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), apud Vilno, 23--30 julio 2005
Gazetaraj Komunikoj n-ro 194 (2004-12-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020