Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 31 (1999-04-01)
Gratulmesaĝo de la prezidanto de UEA al Pola Radio

La 4-an de aprilo 1999 Pola Radio festas la 40-jariĝon de siaj elsendoj en Esperanto. Lige kun tio la prezidanto de UEA sendis al Pola Radio jenan gratulmesaĝon:

Okaze de la 40-a datreveno de la unua Esperanto-elsendo de Pola Radio mi kun plezuro transdonas al vi kaj al la Direkcio de Pola Radio korajn gratulojn de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj varmajn bondezirojn por la estonteco.

Pola Radio akiris unikan lokon en la ĉiutaga vivo de la lingvo Esperanto -- efektive, la vorto "ĉiutaga" ĉi-kaze havas tute laŭvortan signifon. Viaj elsendoj estas senkompara ekzemplo pri praktika utiligo de la Internacia Lingvo por disvastigi informojn pri ĉiaj aspektoj de la vivo en Pollando, pri ĝiaj historio kaj kulturo, ekonomio kaj politiko. Tio ja estas la ĉefa celo de viaj elsendoj kaj tiurilate ili plenumas veran bezonon, ĉar la parolantoj de Esperanto nature interesiĝas pri la lando, en kiu naskiĝis d-ro L. L. Zamenhof kaj kie ekestis la internacia lingvo.

UEA estas ege danka al Pola Radio, ke aldone al sia ĉefa celo ĝi donas atenton ankaŭ al la informado pri la Esperanto-movado. Vere unika estas la informado pri Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiun Pola Radio prenis kvazaŭ kiel honoran taskon, ĉar estis ĝuste la UK de la Zamenhofa Jaro 1959, kiu grave influis al la naskiĝo de la elsendoj.

Nemezurebla estas la signifo de viaj elsendoj por la parola kulturo de nia lingvo kaj nemalhaveblaj ili estas por tiuj, kiuj nur malofte aŭ neniam povas partopreni Esperanto-aranĝojn. Tamen, ĝis nun la aŭskultantaro estis geografie limigita, kaj ekzemple mi, aŭstraliano, devis kun envio konstati, ke la fama Pola Radio estas privilegio de eŭropanoj. Tial mi apenaŭ povus imagi pli bonan donacon okaze de via 40-a datreveno ol tiu kiun vi ricevis: plenampleksa programo en Interreto!

Per la utiligo de Interreto la Esperanta servo de Pola Radio fariĝis tutmonda servo. UEA kore gratulas vin pro tiu eniro en tute novan epokon en via historio. Mi esperas, ke la kunlaboro inter Pola Radio kaj UEA, kiu ĉiam estis bona, fariĝos ankoraŭ pli intensa kaj ricevos novajn formojn, de kiuj profitos ĉiuj parolantoj de la lingvo Esperanto.

Feliĉan naskiĝtagon!

Kep Enderby, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/31a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 775 (2018-12-31)

TEJO kun nova prezidanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 506 (2013-07-20)

TEJO ricevis novan Estraron kun nova prezidanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 418 (2011-07-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020