Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 47 (1999-10-08)
53-a sesio de IKU vokas prelegontojn

En la 85-a UK en Tel-Avivo okazos la 53-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Preleg-proponojn oni prezentu al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio; retadr. maitzen@.spamaĵo?astro.uniwie.ac.at). Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de januaro 2000.

La propono enhavu koncizajn prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Lingvo kaj la kulturo de paco". La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU-prelegontoj.

Regularon de IKU oni povas peti de UEA. Ĉe la libroservo de UEA haveblas la presita prelegaro de la Berlina IKU-sesio. La kajero, redaktita de Michela Lipari kaj kun 81 grandformataj paĝoj, kostas EUR 7,80.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/47a3

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020