Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1 (1998-05-15)
UEA festis 90-jariĝon en Roterdamo

La oka Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, sabate la 25-an de aprilo, estis dediĉita al la 90-a datreveno de la fondo de la Asocio. Tio precipe montriĝis per prelegoj pri tri elstaraj figuroj en la historio de UEA. Pri Hector Hodler, la fondinto de UEA, prelegis Mark Fettes. Aliaj prelegoj temis pri Edmond Privat kaj Ivo Lapenna, kies vivon kaj pensadon prilumis respektive Ed Borsboom kaj Ulrich Lins. Ĉiuj prelegoj okazis dufoje.

Komence de la tago okazis inaŭguro de la portretoj de la 15 ĝisnunaj prezidintoj de UEA en la kunvenejo Salono Zamenhof. La inaŭguron ĉeestis tri el ili: Gregoire Maertens, John Wells kaj Lee Chong-Yeong. Samokaze s-ino Birthe Lapenna donacis al UEA grandan portreton de prof. Ivo Lapenna, kiu trovis lokon en la ĉambro de la Ĝenerala Direktoro.

En la cetera programo, Miko Sloper el Usono montris la pretajn lecionojn de la videokurso Pasporto al la Nova Mondo, pretigata de ELNA sub aŭspicioj de UEA. Alejandro Cossavella el Argentino prezentis Esperantajn kantojn.

La Tago allogis 120 vizitantojn, kiuj povis gustumi vienan kafon, donacitan de Radio Aŭstria Internacia. En senpaga loterio oni gajnis libropremiojn kaj aliajn esperantaĵojn. Ĉiuj kompreneble uzis la okazon por butikumi en la Libroservo, kiu faris novan rekordon de vendoj dum Malferma Tago: 7041 guldenoj.

Dum la tago okazis ankaŭ akcepto por nunaj kaj iamaj estraranoj de UEA. Entute 19 el ili kolektiĝis laŭ la invito de ĝenerala sekretario Michela Lipari en la hotelo Van Walsum, kiu jam de jardekoj gastigas la estraranojn dum iliaj kunsidoj en Roterdamo.

La festan tagon finis bankedo en la Eŭromast-turo. En la alteco de 100 metroj 41 bankedanoj admiris la ĉefurbon de UEA kaj aŭskultis spritan paroladon de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof kaj plurajn aliajn tostparolojn.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1a1

N-ro 2 (1998-05-25)
Nova eldono de la gvidilo de Internaciaj Ekzamenoj

En majo aperis dua eldono de la gvidlibreto por la elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. La unua eldono de la gvidilo aperis en 1989, kaj post elĉerpiĝo ĝi estis senŝanĝe represita en 1996.

La unua parto de la 34-paĝa gvidilo enhavas la celaron, postularon kaj regularon de la ekzamenoj. En la dua parto estas specimenaj tekstoj de la ekzamenoj de ambaŭ niveloj. Interesitoj povas do ricevi bonan bildon pri la ekzamenoj kaj sekve pli bone prepari sin. La gvidilo taŭgas kiel ekzercilo por memstudantoj, sed ankaŭ por kursoj.

La nova eldono estas reviziita de Atilio Orellana Rojas, la nuna prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA, kiu povis konsideri la spertojn el la ekzamensesioj okazintaj jam en multaj landoj en ĉiuj kontinentoj.

La libreto kostas 6,60 guldenojn. La Libroservo de UEA donas trionan rabaton ekde tri ekzempleroj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/2a1

N-ro 3 (1998-06-05)
Roterdamo kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2001

Roterdamo estas elektita kiel kultura ĉefurbo de Eŭropo en la jaro 2001. Ĝi dividos tiun honoron kun la portugala urbo Porto. Krome, la latva urbo Rigo estos tria centro de eŭropa kulturo en la sama jaro, sed nur dum unu monato.

La decidon faris la eŭropaj kulturministroj fine de majo. Kvankam UEA ankoraŭ ne havis tempon por fari konkretajn planojn, ĝi certe konsideros en sia agadplano la specialan statuson kiun la hejmurbo de UEA havos en la unua jaro de de la tria jarmilo. La fakto ke samjare ankaŭ Porto kaj Rigo estos kulturaj fokusoj de Eŭropo nature sugestas ĉenon de aranĝoj en ĉiuj tri havenurboj.

La elekto de Roterdamo kronas la dinamikan strebadon de la urbaj aŭtoritatoj por pli elstara loko de kulturo en la bildo pri la urbo, kiu ĝis nun estis konata unuavice pro la plej granda haveno de la mondo. Tradicioj ne mankas al ĝi tiurilate; ja la plej konata roterdamano, Erasmo, estas unu el la grandaj figuroj de la eŭropa kulturhistorio. Esperanta traduko de lia ĉefverko, Laŭdo de stulteco, estis eldonita de UEA okaze de la Roterdama UK en 1988 en la Serio Oriento-Okcidento.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/3a1

N-ro 4 (1998-06-15)
Propono de Transnacia Radikala Partio ne sukcesis

Komence de 1997 Transnacia Radikala Partio (TRP) proponis al la Komitato de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j) havantaj oficialajn rilatojn kun UN, ke la Komitato siavice proponu al la Ĝenerala Sekretario de UN enmeton de la demando de internacia helplingvo en la tagordon de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN.

TRP celis, ke ĝia propono estu traktita de la Komitato de NRO-j en ties kunsido en majo 1997. Prepare por tio la prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong, kaj aliaj reprezentantoj de UEA kiuj tiam estis en Novjorko lige kun la fondo de Koalicio por Internacia Helplingvo, asistis per lobiado la strebojn de TRP por gajni subtenon por la propono. Pro manko de tempo la Komitato tamen ne povis trakti la proponon kaj prokrastis ĝin je unu jaro.

La propono de TRP estis fine traktita komence de junio ĉi-jare. Post 20-minuta debato ĝi estis malakceptita.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/4a1

N-ro 5 (1998-06-25)
Estrarano de UEA renkontis esperantistojn en Sud-Ameriko

Prof. Amri Wandel, estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, vizitis Esperanto-grupojn en Argentino, Ĉilio kaj Brazilo okaze de sia profesia vojaĝo al Sud-Ameriko en majo.

En la sud-argentina urbo San Carlos de Bariloche la vigla Esperanto-grupo organizis prelegon de prof. Wandel en la loka universitato. Sciigoj pri ĝi aperis en la lokaj televido, radio kaj gazetaro. En diskutoj kun la lokaj aktivuloj evidentiĝis la granda problemo kiu bremsas la Esperantan vivon en Argentino kaj aliaj sudamerikaj landoj, nome la grandaj distancoj. Partopreni tutlandan kongreson povas kosti mezan monatan salajron. La Bariloĉa Esperanto-Rondo (BERo) tamen esperas allogi vizitantojn interalie per la beleco de la regiono, simila al Svislando. Unu membro eĉ posedas hotelon, kiu povus fariĝi pilgrimejo por argentinaj kaj alilandaj esperantistoj.

En Ĉilio prof. Wandel renkontis izolitajn movadanojn en la havenurbo Puerto Montt kaj en Temuco. En la ĉefurbo Santiago li kunsidis kun kvar aktivuloj, kiuj konsistigas la kernon de la movado en Ĉilio, kies landa asocio praktike dormis dum la pasintaj jaroj. La lasta tutlanda kunveno okazis antaŭ dek jaroj. Nova entuziasmo tamen senteblas: en la kunsido kun prof. Wandel oni konkrete parolis pri informado kaj instruado. Granda defio kaj ŝanco tiurilate estos la Monda Skolta Ĵamboreo apud Santiago jarfine.

Kontraste ol en la du aliaj landoj, la brazila movado estas forta kaj vigla, sed ankaŭ ĝin koncernas la problemoj de la malfacileco vojaĝi kaj nesufiĉaj kontaktoj kun la monda movado. Wandel konatiĝis kun la agado en Rio-de-Ĵanejro, kie esperantistoj havas konstantan oficejon centre de la urbo. Tie li prelegis antaŭ dudeko da esperantistoj. Kelkajn tagojn pli frue okazis en tiu urbego regiona renkontiĝo kun cento da partoprenantoj, sed pro aliaj devoj prof. Wandel ne havis okazon partopreni ĝin.

Detala raporto pri la vizito aperos en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/5a1

N-ro 7 (1998-07-15)
Nova titolo en la serio Oriento-Okcidento

N-ro 7 (1998-07-15)

Nova titolo en la serio Oriento-Okcidento

La eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, pliriĉiĝis per nova titolo, Antologio latina, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo Fonto en Brazilo. Ĝi konsistas el du volumoj, kiuj kune havas 576 paĝojn. La unua, Maturiĝo, ampleksas la periodon de ĉ. 250 ĝis 30 a.Kr., kaj la dua, Epoko de Aŭgusto, ĝis 14 p.Kr. Ĉiuj verkoj estas elektitaj kaj tradukitaj de Gerrit Berveling, kiu planas iam kompletigi la antologion per tria volumo. La du volumoj kostas kune 75 NLG.

La serio Oriento-Okcidento estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj du ne- numeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la Estraro de UEA, sed en la eldonado povas partopreni kiu ajn serioza eldonisto kiu povas plenumi la kvalitajn kaj teknikaj postulojn de la serio. Plejmulto (29) el la ĝisnunaj titoloj estis eldonitaj de iu alia ol UEA.

La nova verko estas la kvara antologio en la serio. En 1981 aperis la du-voluma Tutmonda sonoro, antologio de monda poezio en traduko kaj redakto de K. Kalocsay, kaj en 1983 Elpafu la sagon, kolekto el buŝa poezio de diversaj popoloj kompilita kaj tradukita de Tibor Sekelj. En 1988 aperis la poezia kaj proza Aŭstralia antologio, redaktita de Alan Towsey.

Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. Ĝian popularecon montras la fakto ke pluraj el la libroj aperis en pli ol unu eldono.

SERIO ORIENTO-OKCIDENTO
  1. Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad. L. Sinha. 1961.
  2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami Teruo, Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro. 1962. Represo 1969.
  3. Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad. R. Bernard. 1963.
  4. Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppäkoski. 1964. Dua eldono 1985.
  5. Jose HERNANDEZ: Martín Fierro. El la hispana trad. E. Sonnenfeld. 1965.
  6. William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo Lear. El la angla trad. K. Kalocsay. 1966.
  7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana tr. Miyamoto Masao. 1966. Dua eldono 1989.
  8. Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad. P. Lobut. 1967.
  9. TANIZAKI Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana trad. Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruiko. 1968.
  10. La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Chiussi. 1969. Dua eldono, 1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
  11. KAWABATA Yasunari: Neĝa lando. El la japana trad. Konisi Gaku. 1971. Dua reviziita eldono 1992.
  12. Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. Originale verkita en Esperanto. 1978.
  13. Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
  14. Luiz VAZ DE CAMÕES: La luzidoj. El la portugala trad. L.H. Knoedt. 1980.
  15. Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
  16. William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla tradukis W. Auld. 1981.
  17. Tutmonda sonoro. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
  18. Elpafu la sagon. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
  19. J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana trad. R. Haupenthal. 1984.
  20. INOUE Yasuŝi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana tr. M. Masao. 1984.
  21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la angla trad. W. Auld. 1984.
  22. Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski. 1986.
  23. Federico GARCIA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba. El la hispana trad. M. Fernandez. 1987.
  24. ERASMO de Roterdamo: Laŭdo de l'stulteco. El la latina tradukis Gerit Berveling. 1988.
  25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div. tradukintoj. 1988.
  26. Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis S.B. Pokrovskij. 1991.
  27. Gabriel Garcia MARQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de Diego. 1992.
  28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev. 1993.
  29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad. Probal Dasgupto. 1994.
  30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling. 1998.
  31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi. 1996.

Sen numero:

  • Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G. Peterlongo. 1963. Dua eldono, 1979.
  • Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B. Nilsson. 1979.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/7a1

N-ro 9 (1998-07-28)
Deviga por fakvortaristoj kaj termino-kreantoj
UEA eldonis gvidilon por krei fakvortojn

Altkvalita faka apliko de Esperanto estas esenca kondiĉo por pli forta rekono de la valoroj de la internacia lingvo. Sekve necesas faktekstoj kun taŭgaj fakvortoj, fakvortaroj kun bonaj terminoj. Sed, kie oni komencu? Kie oni trovu fidindajn informfontojn? Kiujn informojn oni kolektu? Kiel oni ordigu kaj registru la informojn? Kiam komputilo nemalhaveblas? Kiel oni tenu la diversajn lingvojn apartaj, skribu difinojn, kaj organizu la tutan termino-krean procedon?

Respondojn al tiuj kaj aliaj demandoj en klara kaj facile komprenebla formo, surbaze de la aktualaj normoj de ISO (Internacia Organizo por Normigado), donas la finnino Heidi Suonuuti, multjara manaĝero de Finna Centro por Terminologio kaj prezidantino de Teknika Komitato ISO/TC 37. La 42-paĝa broŝuro, "Terminologia gvidilo", entenas jenajn ĉefajn ĉapitrojn:

  1. Nocio-analizo,
  2. Difinoj,
  3. Terminoj (tipoj, postuloj kaj prefero-indikoj de terminoj),
  4. Harmoniigo de nocioj kaj terminoj,
  5. Etapoj de terminologia projekto (laborgrupo, limigo de la fako, fontoj, nombro de la nocioj, plano, kolektado kaj elektado de terminologiaj datumoj, nocio-sistemoj kaj difinoj),
  6. Terminografio (formo de difino, formo de registraĵoj, vicordo de registraĵoj, perkomputilaj metodoj).

Aldonitaj estas vortareto de terminologio kaj elprenebla faldfolio kun la plej gravaj 38 paŝoj en la terminologia laboro.

La gvidilo estis origine verkita laŭ komisio de Nordterm, komuna asocio de terminologiaj organizoj en Nordio. La Esperanto-version preparis Terminologia Esperanto-Centro de UEA kunlabore kun la aŭtorino.

Terminologia gvidilo. Heidi Suonuuti. El la angla tradukis Sabine Fiedler. Redaktis Wera Blanke. Rotterdam: UEA, 1998. ISBN 92-9017-057-3. 38+4p. Prezo: 12,00 gld. (triona rabato ekde 3 ekzempleroj).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/9a1

N-ro 6 (1998-07-05)
UEA en pli forta pozicio ĉe Unuiĝintaj Nacioj

La aktivado de UEA pri eksteraj rilatoj ricevis gravan rekonon fine de junio, kiam la Komisiono pri Neregistaraj Organizaĵoj (NRO-j) de la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj asignis al UEA la statuson de specialaj konsultaj rilatoj kun tiu plej grava monda organizo.

Same kiel Unesko, ankaŭ UN rekonsideris siajn rilatojn kun NRO-j por pliefikigi ilin. Oficiala statuso ĉe UN donas al NRO-j prestiĝon, sed por UN tio ne estas la motivo. Laŭ sia regularo UN postulas de la NRO-j, ke ili "apogu la agadon de UN kaj disvastigu la konon de ĝiaj principoj kaj aktivaĵoj".

UEA havis konsultajn rilatojn kun UN ekde 1985, sed en 1997 tiu statuso estis ŝanĝita al t.n. listigita NRO. En tiu kategorio estas NRO-j kiuj povas fari al UN nur "okazajn utilajn kontribuojn". Kvankam en ĝi estis metitaj ankaŭ aliaj gravaj organizaĵoj, ekz. Internacia PEN, ĝi ne reflektas adekvate la fakton ke UN-temoj estas por UEA ne nur okaza okupo, sed UEA engaĝiĝas pri ili konstante. Freŝa ekzemplo estas la aprila homrajta simpozio en Ĝenevo. Sekve UEA pretigis ampleksan dokumentaron pri sia agado por la Komisiono pri NRO-j, por pravigi promocion al pli taŭga rango. Ĉeestante ĝian kunsidon la 26-an de junio, estrarano Mark Fettes kaj UN-reprezentantino Roĉelle Grossman ĝojis atesti senprobleman akcepton de tiu celo.

Estas du specoj de konsultaj rilatoj. Por NRO-j, kiuj okupiĝas pri plej multaj el la aktivaĵoj de UN, estas ĝeneralaj konsultaj rilatoj. Specialan konsultan statuson povas atingi NRO — kiel UEA — kies agadtereno rilatas al parto de UN-aktivaĵoj.

Dank' al sia statuso, UEA rajtas ĉeesti kunsidojn de diversaj UN-organoj kaj en multaj kazoj interveni en diskutoj kaj fari proponojn. Kiel antaŭe, ĝi plu membras en CONGO, t.e. Konferenco de NRO-j — oficiala komuna organo de NRO-j havantaj konsultan statuson — kaj rajtas elektiĝi en ĝiajn gvidorganojn. Samtage kiam Fettes kaj Grossman sekvis en Novjorko la traktadon de la promocipeto de UEA, en Ĝenevo Andy Kuenzli, tiea UN-reprezentanto de UEA, ĉeestis kunsidon de la CONGO-estraro.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/6a1

N-ro 8 (1998-07-22)
Rekorda partopreno en la elektoj de UEA

2328 individuaj membroj de UEA partoprenis la elektadon de la komitatanoj B, kiuj en la supera organo de UEA reprezentas la individuan membraron. Tio estas 33,64% el la dissenditaj 6920 balotiloj. Temas pri nova rekordo de partopren-aktiveco ekde 1980, kiam ĉiuj individuaj membroj unuafoje rajtis partopreni en la balotado. Antaŭe voĉdonis nur la delegitoj.

Al la grandega kresko de aktiveco parte kontribuis la granda nombro da kandidatoj: 15 por 8 lokoj. Tio faris la elektadon pli interesa ol antaŭ tri jaroj, kiam pri 8 lokoj konkursis 11 kandidatoj kaj voĉdonis 1388 membroj. Tamen, en 1989 estis eĉ 16 kandidatoj, same por 8 lokoj, sed voĉdonis 1709 membroj. Estas evidente ke la vigla partopreno montras ĝeneralan aktiviĝon de la membraro kaj interesiĝon pri la aferoj de sia asocio. Unu el la celoj de Kampanjo 2000, levi la organizan nivelon de la asocio, plenumiĝis do neatendite laŭvorte rilate la balot-aktivecon, kiu neniam antaŭe proksimiĝis al la ĉi-foja nivelo. Temas pri forta apogo de la membraro al la vojo, kiun UEA iris en la lastaj tri jaroj kaj kiun ĝi sekve plu iru. Ne hazarde la ĉampiono de la elektoj estis la ĝisnuna prezidanto de UEA, prof. Lee, kies verko tiu agadlinio estas.

El la 2328 balotiloj 2314 estis validaj. Nevalidaj estis 14 balotiloj, ĉu pro tio ke ili enhavis voĉojn por pli ol 8 kandidatoj, ĉu pro tio ke ili estis subskribitaj de la balotinto kaj sekve ne anonimaj kiel postulite.

La kandidatoj ricevis voĉojn jene:

LEE Chong-Yeong1436
Atilio ORELLANA ROJAS 1384
Amri WANDEL 1384
Michela LIPARI 1357
Andrzej PETTYN 1357
YAMASAKI Seiko 1181
Katinjo FETES-TOSEGI 1133
Aleksander KORĴENKOV 1129
Augusto CASQUERO DE LA CRUZ 1074
Petro CHRDLE 1041
WU Guojiang 1039
Antonio LEONI DE LEON 867
Christian DARBELLAY 850
Alicja LEWANDERSKA-QUEDNAU 783
Potturu V. RANGANAYAKULU 757

Elektitaj kiel Komitatanoj B por la periodo 1998-2001 estas: LEE Chong-Yeong (Korea Respubliko), Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino), Amri WANDEL (Israelo), Michela LIPARI (Italio), Andrzej PETTYN (Pollando), YAMASAKI Seiko (Japanio), Katinjo FETES-TOSEGI (Aŭstrio), kaj Aleksander KORJHENKOV (Ruslando).

Krom B-komitatanoj, la parlamento de UEA konsistas ankaŭ el la reprezentantoj de aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj (komitatanoj A). Krome, la komitatanoj A kaj B rajtas alelekti al la Komitato aparte spertajn kaj kompetentajn movadanojn kiel C-komitatanojn. Ilia nombro povas esti maksimume unu kvarono de la sumo de komitatanoj A kaj B. Aliĝintaj asocioj kun malpli ol 100 membroj rajtas nomumi ne komitatanon A sed observanton sen voĉdonrajto.

La nova Komitato de UEA kunsidos unuafoje la 1-an de aŭgusto en Montpeliero.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/8a1

N-ro 10 (1998-08-21)
Afrikano unuafoje en la Estraro de UEA

En la Montpeliera UK ekfunkciis nova Komitato de UEA, kies mandato daŭros ĝis julio 2001. En la unua kunsido ĝi konsistis el 53 komitatanoj A, reprezentantaj la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn kaj TEJOn, kaj el 8 komitatanoj B, kiujn la individuaj membroj estis elektintaj kiel siajn reprezentantojn. Krome, 7 observantoj reprezentis landajn asociojn kun malpli ol 100 membroj.

En tri diversaj okazoj la A- kaj B-membroj kompletigis la Komitaton per komitatanoj C. Entute estis elektitaj 13 komitatanoj C. La nova Komitato sekve konsistis fine el 74 plenrajtaj membroj, el kiuj 58 ĉeestis mem aŭ, en kazo de kelkaj A-komitatanoj, estis reprezentataj de anstataŭanto.

La Komitato akceptis aliĝpeton de Slovakia Esperanta Federacio, kiu fariĝis la 60-a landa asocio aliĝinta al UEA. Du asocioj, Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo, kaj Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, estis akceptitaj en la kategorio de kunlaborantaj fakaj asocioj, kies nombro nun estas 38.

Ses elstaraj Esperanto-agantoj estis distingitaj per honora membreco de UEA. Ili estas André Albault kaj Pierre Babin (Francio), Ignat Bociort (Rumanio), William R. Harmon (Usono), Claude Piron (Svislando), kaj Saburo Yamazoe (Japanio).

La plej atendata decido kompreneble estis la elekto de la nova Estraro. Pluraj antaŭaj estraranoj, i.a. prezidanto Lee Ĉong-Yeong, anoncis jam pli frue, ke ili ne plu estos disponeblaj por nova tri-jara periodo. Estis do evidente, ke la Estraro grandparte renoviĝos. Malgraŭ zorga preparlaboro de la Elekta Komisiono, la elektado montriĝis pene malfacila kaj postulis multe pli da tempo ol antaŭvidite. La fina konsisto de la Estraro plene certiĝis nur en la lasta komitatkunsido. El la originala propono de la Elekta Komisiono pri ok-kapa Estraro fine restis nur ses estraranoj.

Kiel nova Prezidanto de la Asocio estis elektita Kep Enderby, aŭstralia juristo kaj eksministro. Li respondecos i.a. pri la eksteraj rilatoj de UEA. Vicprezidanto estas Renato Corsetti el Italio, taskita pri Kampanjo 2000, landa agado kaj financoj. Ĝenerala Sekretario Miĉela Lipari, same el Italio, estas la sola kiu membris ankaŭ en la antaŭa Estraro. Aliaj estraranoj estas Petro Chrdle el Ĉeĥio (faka kaj scienca agado, edukado), Kalle Kniivilä el Svedio (informado) kaj Gbeglo Koffi el Togolando (afrika agado). La elekto de Gbeglo Koffi estas historia, ĉar unuafoje afrika esperantisto okupas lokon en la "registaro" de UEA.

La komenca propono de la Elekta Komisiono inkluzivis ankaŭ la malnovajn estraranojn Amri Wandel kaj Fred de Geus. En la Komitato tamen venkis la opinio, ke la Estraro prefere estu malpli granda, nome sep-membra, kion oni trovis pli efika kaj ankaŭ pli tolerebla rilate kostojn. Post tiu decido oni elektis Estraron sen Wandel. La diskutoj ĉirkaŭ la elektoj estis tre emociaj. Evidentiĝis ankaŭ, ke la nova Elekta Regularo, kiun oni akceptis pasintjare kun la celo klarigi kaj glatigi la elektan proceduron, fakte efikis male, ĉar ĝi montriĝis tro nefleksebla. Pro malkontento pri la proceduro kaj pri iuj personaj kontraŭecoj Fred de Geus anoncis tuj sian cedon pri estraraneco kaj C-komitataneco.

Krom elektoj, la Komitato ankaŭ akceptis la raporton de la malnova Estraro pri la agado en 1997, aperintan en la junia numero de la revuo Esperanto. En diskuto pri ĉiu ĉapitro de la raporto oni laŭdis la ĝeneralan kreskon de aktiveco en la Asocio. La laŭdoj kulminis en forta aplaŭdo al prof. Lee kaj lia teamo, kiuj estis la motoro de tiu revigliĝo. Kun granda kontento oni traktis ankaŭ la financajn raportojn pri 1997 kaj la buĝeton por 1998. Dank' al konsekvenca agado en la pasintaj jaroj, la financa bazo de UEA nun estas pli forta ol iam antaŭe. Sekve, kun la beno de la Komitato, oni baldaŭ povos realigi la longe sopiratan plifortigon de la stabo en la CO per dungo de plia oficisto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/10a1

N-ro 11 (1998-08-31)
Rezolucio de la 83-a Universala Kongreso de Esperanto

La 83-a Universala Kongreso de Esperanto, kunvenanta en Montpeliero, Francio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1998, kun 3133 partoprenantoj el 66 landoj,

salutante la 50-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kies respekto estis kaj restas esenca kondiĉo de la laboro por Esperanto,
debatinte pri la nuntempaj ideoj kaj laboroj de interregistaraj kaj neregistaraj organizaĵoj rilate edukadon al paco kaj al reciproka toleremo, kun aparta atento al mediteraneaj landoj,
analizinte la kontribuon de la Esperanto-komunumo, realan kaj potencialan, al tolerema, multkultura mondo,

ALVOKAS

— al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, kaj al neregistaraj organizaĵoj, ke ili donu pli grandan atenton kaj serĉu eblan solvon al la problemo de la lingva dimensio de homaj rajtoj. Tiu dimensio estas tro ofte preteratentata, kaj tiel la homa rajto plene kaj sendiskriminacie kompreni kaj esti komprenata je internacia nivelo ne povas realiĝi,
— al Unesko, ke kadre de ĝia LINGUAPAX-programo, ĝi konsideru instruadon de Esperanto por eksperimenti ĝian valoron en la antaŭenigo de interkultura edukado,
— al la landaj kaj fakaj organizaĵoj de la Esperanto-komunumo, ke ili intensigu en ĉi tiu spirito kaj en la kadro de Kampanjo 2000 siajn klopodojn por meti la internacian lingvon Esperanto kaj ĝiajn valorojn je la servo de la evoluo de la nuna mondo en paco kaj toleremo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/11a1

N-ro 12 (1998-09-08)
Viglaj diskutoj en varmega Rijeka

Nova kasisto, nova sistemo por elekti estraranojn kaj Komitatanojn B kaj nova landa sekcio estas la ĉefaj rezultoj de la kunvenoj de la komitato de TEJO de la 27a ĝis la 30a de julio, kadre de ĝia 54a Internacia Junulara Kongreso en Rijeka, Kroatio.

Dum kvar tagduonoj kunsidis la komitato de TEJO, post neformala renkontiĝo en la unua tago de la kongreso. Krom la kutimaj formalaĵoj kiel aprobo de jarraporto, la komitato en sia unua kunsidotago akceptis la aliĝon de Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL), tiel altigante la nombron de landaj sekcioj de TEJO al 40.

Pro la demisio je la unua de aŭgusto de la ĝistiama kasisto, la komitato nomumis novan kasiston, Anna-Lena Eriksson el Svedio. Ŝi tamen ne sola alfrontos la financojn de TEJO. La komitato fondis financan komisionon, kun la celo subteni la kasiston. La komisiono ne nur provizos praktikajn kaj teoriajn konsilojn, sed ankaŭ tre konkrete helpos, ekzemple en la revizorado de la librotenado de la IJK-oj. Verkota manlibro kaj librotena kontosistemo por IJK-oj plie kontribuos al pliprofesiigo de la financa administrado de TEJO.

Por certigi kunordigadon kaj interŝanĝon de laborbrigadoj, la komitato nomumis komisiiton pri tiu fako. Ankoraŭ estas serĉataj homoj kiuj ŝatus organizi laborbrigadon en Portugalio, por kiu konkreta propono jam ekzistas. Laborbrigadoj estas ne nur parto de la socia agado de TEJO, sed krome kontribuas al la disvastigado de Esperanto inter junuloj.

Du laborgrupoj pritraktis la ontan strategion de la organizaĵo. Unu faris la unuan paŝon en strategia planado por TEJO, dum alia grupo poste specife ellaboris strategion pri seminarioj. Surbaze de bonaj spertoj el seminario pri informado en Budapeŝto, la laborgrupo proponis estonte multe pli ol ĝis nun organizi trejnajn seminariojn. Krome estas planoj organizi seminarion kadre de pli granda renkontiĝo.

Grava ŝanĝo okazis en la maniero laŭ kiu estonte prezentiĝu kaj trejniĝu kandidatoj por la estraro. Por pli efektivigi la laboron precipe de novaj estaranoj, nove kreita elekta komisiono konstante serĉos taŭgajn kandidatojn, prizorgos trejnkursojn, kaj fine prezentos kandidatojn al la komitato. Celo estas evito de spontanea elekto de homoj malbone preparitaj aŭ netaŭgaj. Samtempe oni forte malrekomendas ke estraranoj de TEJO aliajn havu tro temporabajn postenojn.

Ankaŭ la elektoproceduro de komitatanoj B ŝanĝiĝis, parte laŭ la modelo de UEA. Por kandidatiĝi, interesitoj de nun devos kolekti subskribojn aŭ rekomendojn de minimume 5 individuaj membroj el du landoj, konforme al la ideo ke komitatano B reprezentas ĝuste la individuajn membrojn.

Ĝenerale la kunvenoj estis karakterizitaj de viglaj diskutoj kaj intensa laboro ankaŭ ekster la kunvenoj. Je la fino, la estraro esprimis la deziron ke same viglos la kontribuoj al cirkuleroj kaj diskutoj dum la jaro.

Sjoerd Bosga
Estrarano pri informado

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/12a1

N-ro 14 (1998-09-23)
Esperanto en internacia terminologiscienca konferenco
Omaĝe al Eugen Wüster

La aŭstro Eugen Wüster (1898-1977) estis ne nur unu el la fondintoj de esperantologio kaj brila interlingvisto, kies verkoj (i.a. Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana) daŭre estas tre gravaj por esperantologoj kaj vortaristoj. Li estas ankaŭ la fondinto de la terminologia scienco kaj li impulsis diversajn aliajn sciencobranĉojn. Omaĝe al la 100-a datreveno de lia naskiĝo okazis en Vieno, de la 24-a ĝis la 26-a de aŭgusto, la duobla konferenco "Faka komunikado kaj scio-transdono — ProCom '98".

Unu parto de la konferenco traktis la kadran temon "Faka komunikado, terminologio kaj planlingvoj". La alia estis la 4-a simpozio de Infoterm (Internacia Informcentro pri Terminologio, ligita al Unesko kaj kun sidejo en Vieno). Kun ĝi UEA havas tre bonajn kontaktojn ekde la 80-aj jaroj, dank' al la agado de Terminologia Esperanto-Centro (TEC). Inter la organizantoj de la konferenco estis la Internacia Esperanto-Muzeo Wien (IEMW); inter la oficialaj subtenantoj estis UEA kaj la germana Societo pri Interlingvistiko, kiun prezidas Detlev Blanke.

Esperanto ludis gravan rolon en la konferenco, kiun partoprenis ĉ. 120 terminologoj el 26 landoj, inter ili tre renomaj fakuloj. La direktoro de IEMW, Herbert Mayer, apartenis al la organiza komitato, Detlev Blanke al la programkomisiono. La oficialaj lingvoj estis la angla (kiu dominis), germana, franca kaj Esperanto. Unu el la ses plenkunsidaj enkondukaj prelegoj pri la vivo kaj verko de Wüster estis tiu de Blanke, "Terminologio kaj planlingvoj". Li prezentis i.a. la aktualan situacion de Esperanto kiel faklingvo, la priplanlingvan verkon de Wüster, kaj ties impulsojn al la terminologia scienco. La enkondukaj prelegoj, i.a. la 35-paĝa de Blanke, jam aperis en 300-paĝa libro dediĉita al la vivo kaj verko de Wüster.

Blanke ankaŭ organizis unu el la 4 sekcioj kun la kadra temo "Terminologia scienco kaj planlingvoj". En ĝi Wera Blanke resumis la historion kaj situacion de terminologiaj aktivecoj en Esperanto. Pri la Enciklopedia Vortaro (EV) traktis Otto Back (latinaj kaj grekaj nomoj en EV), Sabine Fiedler (frazeologio en EV) kaj Wim De Smet (konceptoj pri nomoj de plantoj kaj bestoj en EV kompare kun tiuj ĉe aliaj terminologoj). Staton kaj sperton de du grandaj multlingvaj leksikografiaj entreprenoj, kun grava pozicio de Esperanto, prezentis Heinz Hoffmann (interlingvaj nocio-problemoj ĉe fervoj-rilataj terminoj) kaj Karl-Hermann Simon (principoj de la forstoscienca vortaro Lexicon silvestre). Herbert Mayer traktis pri la planlingva postlasaĵo de Wüster en IEMW. La prelegoj okazis en la germana, nur tiu de De Smet en Esperanto. Iliaj ampleksaj tekstoj aperos en la aktoj de la konferenco.

Ankaŭ en ekspozicio pri Wüster, prezentita en la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj preparita de Infoterm kaj IEMW, la planlingva verko de Eugen Wüster estis bone atentita.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/14a1

N-ro 15 (1998-10-05)
Berlina IKU-sesio atendas kandidatojn

Kadre de la 84-a UK en Berlino okazos la 52-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. Ĝia rektoro estos prof. Reinhard Selten, laŭreato de la Nobel-premio por ekonomiko.

En IKU rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ aliaj simile kvalifikitaj fakuloj. Prelegproponojn oni sendu al la la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen, Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio (retadreso: maitzen@.spamaĵo?avia1.una.ac.at). La propono enhavu koncizan prelegresumon (maks. 200 vortoj) kaj biografieton kun persona bibliografio. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?" Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de januaro 1999.

La elektitaj prelegantoj ricevos honorarion sed ne repagon de siaj kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj scienculoj, kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/15a1

N-ro 16 (1998-10-15)
Ankaŭ la libroservo rekordis en Montpeliero

La Montpeliera libroservo havis same imponajn dimensiojn kiel la UK mem. Ĝiaj vendoj superis 120 mil guldenojn. Almenaŭ en la 80-aj kaj 90-aj jaroj neniu alia kongresa libroservo enspezis same multe. En la 90-aj jaroj la plej grandan debiton, "nur" 80 mil gld., oni atingis en la Praga UK. En Montpeliero la kongresanoj uzis averaĝe 40 gld. por aĉetoj en la libroservo.

La ciferoj de la kongresa libroservo montras konkrete, ke la Universala Kongreso estas la plej grava forumo de la kultura kaj intelekta vivo de la Esperanto-komunumo. La efiko de la UK-oj al la Esperanta merkato ne limiĝas nur al la vendado dum la kongresa semajno. La kongresa libroservo estas samtempe la plej ampleksa ĉiujara foiro de Esperanto-libroj. Klientoj povas konatiĝi dum ĝi kun libroj kaj aliaj varoj, kiujn ili ofte aĉetas nur reveninte hejmen.

La Montpeliera libroservo proponis sortimenton de preskaŭ 1500 titoloj. Ĉi-sube ni aperigas liston de la plej furoraj el ili, kun la respektivaj vendonombroj kaj aktualaj guldenaj prezoj. Eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas signitaj per asterisko.

ekz.
titolo
autoro
prezo (nlg)
176
Internacia Kongresa Universitato '98
 
128,00
100
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA
 
6,60
93
Ili vivis sur la tero; ok jaroj da migrado sur nia planedo (M. kaj B. Robineau)
 
45,00
73
Monumente pri Esperanto
Hugo Röllinger
18,00
64
Kio ni estas kaj kion ni celas; komentoj pri la Manifesto de Prago
 
4,80
57
Parlons Espéranto (J. Joguin)
 
55,50
56
Kelkaj paĝoj en la okcitana
P. Averos kaj I. Bachimont
10,50
50
Dictionnaire de poche (franca-Esp.-franca)
 
92,00
50
Mini-guide Esperanto (enkonduko por francoj)
 
6,00
49
Jack Yvart kantas Georges Brassens (K-disko)
 
33,00
47
Terminologia gvidilo
Heidi Suonuuti
12,00
39
Esperanto post la jaro 2000
A. Korĵenkov
4,80
38
Al lingva demokratio
M. Fettes, S. Bolduc
22,50
36
Pajleroj kaj stoploj
William Auld
42,00
35
Pasporta Servo 1998; listo de gastigantoj
 
24,00
32
Saluton! Esperanto aŭtodidakte
A. Childs-Mee
24,00
32
Zamenhof kaj judismo
A. Cherpillod
18,00
30
Ne tiel sed tiel ĉi!
F. Faulhaber
6,00
29
Faktoj kaj fantazioj
M. Boulton
36,00
27
Ŝtupo post ŝtupo; praktika konsilaro
J. Baksa
10,50
27
Vastas la mondo, multas laboro
Kim Woo-Choong
18,00

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/16a1

N-ro 17 (1998-10-28)
IJK de TEJO en 2000 verŝajne en Honkongo

La 24an kaj 25an de oktobro la estraro de TEJO kunvenis en Roterdamo por sia aŭtuna kunsido. Estis la unua kunsido por la nova kasisto, Anna-Lena Eriksson, kiu havas la firman intencon igi la TEJO-financojn pli klaraj kaj ordigitaj ol iam antaŭe. En tiu laboro ŝi estos helpata de financa komisiono, kies reprezentanto Ilja De Coster samtempe vizitis la CO-n por partopreni en parto de la estrarkunsido kaj por firmigi la rilatojn kun la CO.

Grava tasko de la financa komisiono estos la kreado de modela budĝeto por IJK, kiu strukturigos la financan administradon de la TEJO-kongresoj kaj plifaciligos al la estraro la prijuĝon de budĝetoj. Tio des pli gravas ĉar la estraro nun finpreparas la kontrakton kun Hungara Esperanto-Junularo (HEJ) pri la venontjara kongreso, kaj ektraktas kun la Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA).

Kvankam la estraro ankoraŭ ne povis preni definitivan decidon, ĝi esprimis sian deziron labori kune kun HKJEA por la realigo de IJK en Honkongo. Samtempe la estraro traktis ĝian peton pri aliĝo kiel landa sekcio, kiu supozeble estos prezentata al la komitato en 1999.

Multan tempon la estraro dediĉis al diskutoj pri la rolo de TEJO en la IJK. Sekve al tio ĝi prezentos al estontaj LKK-oj kelkajn gvidliniojn, kaj jam nun ekpreparas TEJO-rilatajn programerojn por la venonta kongreso.

Kontenta pri la alta nivelo de la revuo Kontakto kaj ĝia daŭra pliboniĝo kompare al la unua numero de tiu ĉi jaro, la estraro plilongigis la kontrakton kun la redaktoro, Sabira Stahlberg. La estraro esperas ke la revuo baldaŭ spertos rekreskon de la abonantaro, kaj ke la financaj rimedoj permesos ontan aldonon de pliaj koloraj paĝoj.

Kun suprizo la estraro rimarkis ripetajn malpravajn menciojn en Heroldo kaj en Literatura Foiro pri aliĝo al la Forumo por la Esperanta Civito fare de la redakcio de Kontakto. Ĝi substrekas ke Kontakto havas neniun rilaton kun tiu forumo.

Nur unu semajnon post la fino de la TEJO-seminario pri lingvopolitiko, la estraro ankaŭ pridiskutis la rezultojn de tiu seminario. Surbaze de la seminariaj rezultoj kreiĝos priskribo de la lingvopolitiko de TEJO. Temojn por ontajn seminarioj kaj IJK-oj TEJO elektos en rilato kun tiu politiko.

Ŝarĝita kun novaj taskoj sed certe ankaŭ kun nova energio kaj entuziasmo la sep estraranoj dimanĉvespere forlasis la CO-on, kun la intenco reveni fine de marto.

Vizitu la retpaĝojn de TEJO ĉe: http://www.esperanto.org/tejo/.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/17a1

N-ro 19 (1998-11-22)
Esperantista kontribuo al Unesko plivastiĝos

UEA kaj ILEI ĉeestis plurkape en la Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj (NRO-j) kun oficiala statuso ĉe Unesko. En la Pariza Unesko-domo konferencis (16-19 nov.) Ĝenerala Direktoro Osmo Buller, Vincent Charlot, d-rino Natalia Dankova kaj Roch Jullien kiel reprezentantoj de UEA, kaj d-ro François Lo Jacomo kaj Petro Levy nome de ILEI.

Inter la rutinaj eroj plej gravis la elekto de novaj reprezentaj organoj de la NRO-komunumo, t.e. de 9-membra Kontaktkomitato kaj de 40-membra Konsilio. Kiel nova prezidanto estis elektita s-ino Monique Fouilhoŭ el Edukado Internacia. Kvankam UEA, kiu membris en la malnova Konsilio, ne povis renovigi sian mandaton, ankaŭ en la nova Konsilio troviĝas esperantisto. Nome, Rotario Internacia eniris la Konsilion, kie ĝin reprezentos Marc Levin, sekretario de Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE).

Scienca etiko (ekz. ĉe gen-teknologio), batalo kontraŭ malriĉeco kaj aliaj temoj pri kiuj la konferencanoj aŭdis amason da prelegoj, apenaŭ tuŝis kampojn pri kiuj UEA rekte okupiĝas. Pri malriĉeco oni ricevis konkretan memorigon, ĉar en unu tago la halo de Unesko pleniĝis de demonstraciantaj infanoj de enmigrintoj, kiuj kun la gepatroj postulis pli bonan traktadon. Ili ankaŭ blokis la lifton, tiel ke la delegitoj devis grimpi al la sepa etaĝo por oficiala akcepto.

Malgraŭ la tre specialaj temoj de la konferenco, ĝia ĉefa rezolucio postulas aktivan engaĝiĝon ankaŭ de esperantistoj. Ĝi temas pri la homaj rajtoj kaj la kulturo de paco. UEA kaj ILEI povis varme subteni ĝin, ĉar jam ĝis nun ili faris multon por kontribui al ĝiaj celoj. Tiu agado eĉ pli intensiĝos kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000 kaj lok-trafe kulminos en la Tel-Aviva UK.

Al la ĝenerala direktoro de UEA la konferenco donis okazon al utilaj renkontiĝoj kun oficialuloj de Unesko. Li povis danki al Colin Power, Asista Ĝenerala Direktoro pri edukado, pro lia enhavoriĉa mesaĝo al la Montpeliera UK. Bonan orientiĝon de Power pri UK-oj montris, ke aŭdinte la nombron de la kongresanoj li tuj konjektis ke temis pri la plej granda UK de la jardeko. Li interesiĝis ankaŭ pri la progreso de la kontribuo de UEA kaj ILEI al Linguapax kaj konsilis pri necesaj paŝoj por ricevi pluan apogon de Unesko.

Kun Kaisa Savolainen, direktorino de la sekcio pri humanisma, kultura kaj internacia edukado, Buller diskutis pri Esperanta eldonado de tiukampaj materialoj de Unesko. Savolainen ĝojis pri la apero de Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj en Esperanto, kaj prezentis baldaŭ aperontan manlibron pri homrajta edukado, kies esperantigon ŝi rekomendis.

Por vere tutmondigi la kunlaboron kun NRO-j, Unesko nun starigas regionajn NRO-retojn. Ilin kunordigas prof. Raoul Chelikani, kun kiu Buller parolis pri la enplekto de la koncernaj landaj asocioj de UEA en la NRO-reton por Azio kaj Pacifiko. Poste sekvos samo en Afriko kaj Latina Ameriko.

Menciindas ankaŭ la interesa konversacio kiun Vincent Charlot kaj Natalia Dankova havis kun s-ino Claire Jordan el Internacia Federacio de Virinoj en Juraj Profesioj, la ĝisnuna prezidantino de la NRO-komunumo. S-ino Jordan esprimis sian simpation al la esperantistoj pro ilia defendo de la rajtoj de malgrandaj lingvoj. Ŝi diris ke "Esperanto estas ne-moda afero de pasinteco, al kiu verŝajne tamen apartenas la estonteco", eĉ se ŝi kiel franclingvano iom bedaŭras tion...

La esperantista Unesko-agado spertas revigliĝon kun novspecaj defioj. Tial estas esperige, ke la Pariza teamo de UEA kaj ILEI plifortiĝis per novaj entuziasmaj membroj. Espereble oni povos baldaŭ raporti similan kreskon de entuziasmo ankaŭ en la Unesko-rilatoj de landaj asocioj kaj lokaj kluboj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/19a1

N-ro 18 (1998-11-11)
La Berlina UK rapide kreskas

Naŭ monatojn antaŭ sia komenco, la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino (31 julio - 7 aŭgusto 1999) jam superis la definitivan nombron da aliĝintoj de multaj antaŭaj UK-oj. Ĝis la 10-a de novembro estis registritaj 1268 aliĝintoj el 51 landoj. Plej multe da aliĝintoj estis el la kongreslando Germanio (326). Sekvas Francio (128), Pollando (106), Japanio (81), Nederlando (61), Italio (50), Britio (42), Svedio (38), Belgio (37) kaj Finnlando (34).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/18a1

N-ro 20 (1998-11-24)
UEA eldonis gvidlibron de Unesko pri homaj rajtoj

Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah Levin. El la angla trad. Edmund Grimley Evans. Ilus. Plantu. Rotterdam: UEA, 1998. ISBN 92 9017 058 1. 140p. 21cm. Prezo: 24,00 gld. (triona rabato ekde tri ekz.).

Ĝustatempe por omaĝi la 50-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiun oni festos la 10-an de decembro, aperis ĉe UEA la Esperanta eldono de Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. La angla originalo de tiu ĉi libro, verkita de Leah Levin, estis unuafoje eldonita de Unesko en 1981. Antaŭ ol aperi en Esperanto, tiu populara libro estis eldonita en 16 aliaj lingvoj.

Leah Levin estas elstara brita specialisto pri homaj rajtoj. Ŝia verko estas bonega lernolibro pri la vasta problemaro de homaj rajtoj. La unua parto de la 140-paĝa libro priskribas la internacian juron pri homaj rajtoj. Specialan atenton ricevas la evoluo de la diversaj proceduroj por protekti homajn rajtojn kaj la edukado pri homaj rajtoj. La dua parto klarigas, unu post la alia, la enhavon kaj signifon de ĉiu el la tridek artikoloj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Per la eldono de Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj Unesko, kaj nun UEA, kontribuas al la realigo de la celoj de la Jardeko de UN por Edukado pri Homaj Rajtoj. Krom esti verkita de eminenta edukisto, la allogon de la libro kreskigas ankaŭ abundaj ilustraĵoj fare de la fama franca desegnisto Plantu. La modelan Esperanto-tradukon faris Edmund Grimley Evans.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/20a1

N-ro 21 (1998-12-04)
Malferma Tago rompis ĉiujn rekordojn

La naŭa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA, la 28-an de novembro, allogis 150 vizitantojn. Tio estas nova rekordo, kiu multe superas la antaŭan (120). Pro la fizikaj limoj de la domo de UEA la nova rekordo apenaŭ plu estos superebla.

La ĉefa gasto estis Claude Piron, kiu fascinis la aŭskultantojn per du prelegoj pri siaj spertoj i.a. kiel interpretisto, kiuj donis al li, kaj sekve al liaj aŭskultantoj, abunde da argumentoj pri kial Esperanto estas "la bona lingvo". Lusi Harmon, la "patrino" de la vidbenda kurso "Esperanto: pasporto al la tuta mondo", prezentis tiun novan 15-lecionan kurson, de kiu la unuaj kvar lecionoj jam estas aĉeteblaj. La nederlanda kantgrupo Akordo koncertis dufoje dum la tago. Oni povis ankaŭ spekti la nederlandan televidan filmon "La postlasaĵo de D-ro Zamenhof".

Inter la programeroj la gastoj estis regalitaj per viena kafo, kiun donacis Radio Aŭstria Internacia. Ili havis ankaŭ okazon konatiĝi kun William Harmon — kiu, same kiel Claude Piron, ĉi-jare fariĝis Honora Membro de UEA — kaj Michela Lipari, la ĝenerala sekretario de UEA.

La kaso de la Libroservo montris fine de la tago sumon kiun ĝi normale atingas nur dum vigla tago en Universala Kongreso. Temis pri 10 933 gld., kio signifas 55-procentan kreskon kompare kun la antaŭa rekordo de 7041 gld. (aprilo 1998). Plej multe furoris la libroj Bona lingvo kaj Tien de Piron/Valano, la kompakta disko Muzik-pluvo de Akordo kaj la nova UEA-eldonaĵo Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/21a1

N-ro 22 (1998-12-15)
Delegita Reto de UEA sub lupeo

En 1995 ekvalidis la nova regularo pri la delegitoj de UEA. Ĝia ĉefa novaĵo estis la enkonduko de tri-jara oficperiodo ankaŭ por delegitoj, simile al aliaj honoroficaj funkcioj en UEA. Per tio oni celis certigi kiel eble plej efikan funkciadon de la Delegita Reto. La nova regularo ebligas ĉesigi la delegitecon de pasivaj delegitoj per simpla ne-reelekto anstataŭ pli komplika proceduro de eksigo.

La Jarlibro 1996, la unua sub la nova regularo, registris 1830 delegitojn, t.e. 336 malpli ol unu jaron pli frue. Novaj delegitiĝoj kreskigis la nombron al 1981 en la Jarlibro 1998. Kiel celite, la nova delegitaro efektive funkcias pli glate, ĉar plendoj pri neplenumitaj servopetoj preskaŭ tute malaperis. Pro tio la Delegita Reto ne bezonas nun same fundan revizion kiel lastfoje, kiam ĉiu delegito devis plenigi respondilon kaj kvazaŭ unuafoje kandidatiĝi por la funkcio.

Pri la renovigo de la delegitecoj por la periodo 1999-2001 decidas la ĉefdelegitoj aŭ, kiam tiu mankas, la Direktoro de la Centra Oficejo. La renovigo estos pli-malpli aŭtomata, krom en la relative malmultaj kazoj de delegitoj pri kiuj venis plendoj aŭ kiuj mem deziras retiriĝi.

La Delegita Reto, la plej malnova kaj certe la plej fama servo de UEA, daŭre bonvenigas ankaŭ tute novajn membrojn. Kiel delegito povas esti akceptita esperantisto kiu jam estis almenaŭ unu jaron individua membro de UEA. Respondilon por fariĝi delegito oni povas peti de la ĉefdelegito de sia lando aŭ de la Centra Oficejo.

Rimarko:

Gazetara Komuniko n-ro 19 (1998-11-22) eble ne atingis ĉiujn ricevantojn. Ĝi havis tri temojn: 1. Esperantista kontribuo al Unesko plivastiĝos; 2. 30-jara Kontakto omaĝas al 60-jara TEJO; 3. Averto pri monpetaj leteroj kaj komercaj ofertoj.
Novaj ricevantoj de Gazetaraj Komunikoj povas ricevi ankaŭ la pli fruajn numerojn, se ili petas.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/22a1

N-ro 23 (1998-12-21)
Dua asigno de Thorsen-apogoj al bibliotekoj

La kolektoj de dek Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝis dank' al subvencio de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. En sia dua jaro tiu nova fondaĵo de UEA disdonis kiel subvenciojn 4200 gld. En 1997, kiam la kapitalo ankoraŭ ne disponis pri interezo, la sumo estis 3500 gld.

Entute 14 bibliotekoj kaj unu individuo petis apogon. La UEA-estraranino pri kulturo, Michela Lipari, kaj la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller konsistigis la komisionon kiu decidis pri la aljuĝo, kun asisto de la libroservisto Simo Milojevic. La komisiono bedaŭris ke pro manko de alikontinentaj petoj ĝi devis distribui la subvenciojn ĉefe inter eŭropaj bibliotekoj. Unuafoje inter la ricevintoj troviĝas tamen afrika biblioteko, sed el la movade vigla Latin-Ameriko nek ĉi-foje nek pasintjare venis subvencipetoj.

Jenaj bibliotekoj ricevis subvencion:

Hispanio: Hispana Esperanto-Federacio 500 gld.

Pollando: Fondumo Zamenhof (Bjalistoko) 500 gld.

Rumanio: Biblioteko de Bazaro (Cluj-Napoca) 500 gld.

Togolando: Biblioteko Ni Ĉiuj (Aneho) 500 gld.

Uzbekio: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco (Samarkando) 500 gld.

Estonio: Esperanto-Asocio de Estonio 400 gld.

Italio: Kunordigo Esperantista Venetilanda 400 gld.

Svedio: Esperanto-kursejo Lesjöfors 400 gld.

Litovio: Litova Esperanto-Centro (Kaunas) 300 gld.

Nederlando: Internacia Esperanto-Instituto 200 gld.

Subvencipetoj por la tria aljuĝo devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 1999. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaŭ priskribo de la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/23a1

N-ro 24 (1998-12-22)
Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA por 1999
Kunlabore trans movadaj limoj

En la bilanco pri la agado en 1998 elstaras la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero, la plej granda esperantista renkontiĝo de post la Jubilea Jaro 1987. Tiu UK, kiun salutis i.a. la Ĝenerala Sekretario de UN, imponis ankaŭ per la abundo de sia programo. Feliĉaj tiuj por kiuj ĝi estis la unua UK, ĉar al ili tiu sperto certe estis aparte emocimova!

En 1998 mi precipe ĝojis pro la daŭre kreskanta tendenco al kunlaboro kaj al flankenigo de malnovaj diferencoj kaj kontraŭecoj. En Montpeliero tio konkretiĝis en la unua Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. Tiu libera formo de kunlaboro denove kolektiĝos en Berlino. Ĝi celas plifortigi la senton de kunaparteno de la partoprenantoj kaj en tiu spirito disponigi ŝancon por interŝanĝo de ideoj. Ni ne revas trovi en ĝi la Ŝtonon de la Saĝuloj. Mi tamen fidas ke ĉiu ricevos novajn impulsojn por sia agado kaj ke precipe profitos la kunlaboro trans la limoj kiuj ĝis nun dividis nin.

Rimarkinda ekzemplo pri la nova evoluo estas la proksimiĝo inter Universala Esperanto-Asocio kaj Sennacieca Asocio Tutmonda. Estante membro de ambaŭ, mi estas aparte feliĉa pri ĝi. Efektive ĉiuj aplaŭdis tiun evoluon, kiu estas des pli signifa ĉar UEA kaj SAT estas la ĉefaj fadenoj ĉirkaŭ kiuj teksiĝis la historio de nia movado. Ambaŭ konstatis ke ili fakte ne estas rivaloj kaj ke el ilia kunlaboro profitos ne nur ili mem sed la tuta afero de Esperanto. Laŭ ideo de SAT ili jam ekpreparis informkampanjon ĉe pac-organizaĵoj kiel sian unuan komunan projekton.

En sia 90-a datreveno UEA okazigis kune kun la oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj seminarion pri la lingva dimensio de la homaj rajtoj, tiel omaĝante ankaŭ la 50-jariĝon de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Estis grave ke sine de la homrajta organismo de UN ni povis atentigi pri la lingvaj rajtoj, kiujn oni daŭre ignoras kaj bagateligas. Kun la sama celo — konsciigi pri ne-konsciata problemo kaj ĝia eĉ malpli konsciata solvo — UEA organizos en Berlino la duan Nitobe-simpozion pri "Tutmondiĝo kaj lingva diverseco".

Mia altestimata antaŭulo, prof. Lee Chong-Yeong, iniciatis Kampanjon 2000. La pozitivaj evoluoj kiujn ni nun notas, estas ĝia frukto. Kun rekorde vigla partopreno la elektado de Komitatanoj B de UEA en 1998 fakte fariĝis referendumo, en kiu la membroj de UEA plene apogis tiun iniciaton. Tamen, Kampanjo 2000 ne estas kampanjo de UEA sola. Ĝi estas celita por nia tuta komunumo, kaj mi tre ĝojas ke tiu invito al agado vere estis akceptita. La nova elano inter ni estas la plej granda atingo de Kampanjo 2000.

Feliĉan novan jaron al ĉiu Esperanto-aganto!

Kep Enderby

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/24a1

N-ro 13 (1998-09-17)
Ago-Tago sub la signo de homaj rajtoj

UEA denove alvokas al publika agado por diskonigi Esperanton dum la Internacia Ago-Tago, sabate, la 3-an de oktobro. Ĉiu rajtas mem elekti la plej taŭgan manieron por fari tion: per distribuado de informiloj, per ekspozicio aŭ prelego, eĉ per demonstracio, aŭ alie. Ago-Tago estos bona okazo por publika aktivado por ĉiuj; precipe por kluboj sed ankaŭ por izolitaj unuopuloj. Ĉiu povos tiam partopreni en komuna tutmonda agado.

Ĉar ĉi-jare oni festas la 50-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, UEA rekomendas ligi ĝin kun la aktivado en la Ago-Tago. Oni precipe diskonigu la gravecon de lingvo kiel fundamenta homa rajto. Taŭgaj koncizaj materialoj por prepari sin pri tiu temo estas:

  • Manifesto de Prago, kies nacilingva(j) traduko(j) krome taŭgas ankaŭ por disdonado;
  • studmaterialo Kio ni estas kaj kion ni celas, kiu enhavas klarigan artikolon pri ĉiu el la sep tezoj de la Manifesto de Prago (prezo: 4,80 gld.);
  • raporto pri la simpozio "Lingvo kaj homaj rajtoj", organizita de UEA aŭspicie de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj, kaj ĝiaj konkludoj kaj rekomendoj (vd. Esperanto, junio 1998, p.102-103, aŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 2).
La Esperanta traduko de la Universala Deklaracio estas havebla ĉe UEA. Ĝi troviĝas ankaŭ en la TTT-ejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj (http://www.unhĉr.ĉ/html/MENU6/1/esperant.htm).

UEA aŭspicias la nomkolektadon de Japana Esperanto-Instituto apoge al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj al la lingvaj rajtoj. La Ago-Tago estos bona okazo kolekti subskribojn por la alvoko de JEI. Oni trovas ĝin en TTT (http://www2 s.biglobe.ne.jp/~jei/hp/materialo/rajto_e.htm). Paperajn ekzemplerojn oni povas peti de UEA (fakso +31 10 436 1751) aŭ de JEI (fakso +81 3 3203 4582). JEI celas transdoni la subskribojn al UN la 10-an de decembro, t.e. ĝuste je la 50-a datreveno de la Deklaracio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/13a1

N-ro 1 (1998-05-15)
La Estraro de UEA elektis kongresurbojn por 2000 kaj 2001

La nuna Estraro de UEA kunvenis por la lasta fojo en la Centra Oficejo la 26-an kaj 27-an de aprilo. Ĉiuj sep estraranoj ĉeestis la kunsidon, kiu pro la sabata Malferma Tago escepte okazis en dimanĉo kaj lundo.

Apud la rutinaj organizaj kaj financaj demandoj la plej interesa punkto de la tagordo estis la elekto de la urbo de la Universala Kongreso en la jaro 2000. Kandidatis du urboj, Zagrebo kaj Tel-Avivo. Ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu esploris la kondiĉojn surloke en ambaŭ urboj, proponis elekti Zagrebon. Li opiniis, ke la situacio en Mez-Oriento estas tro malstabila kaj nesekura, pro kio estus tro riske, i.a. pro financaj konsideroj, elekti kongresurbon tie. Plimulto de la estraranoj tamen ne trovis tiun riskon tro granda, kaj sekve Tel-Avivo ricevis la honoron. Tel-Avivo estis kandidato jam por la tria sinsekva fojo, kaj Esperanto-Ligo de Israelo estis anoncinta ke ĝi ne renovigus la inviton por posta jaro. Siavice Zagrebo pretis okazigi UK ankaŭ en 2001. La Estraro tuj utiligis tiun pretecon kaj sekve elektis Zagrebon por tiu jaro.

Kun granda kontento oni informiĝis pri la financa evoluo de UEA en la pasinta jaro. Kvankam ĝi estis jaro de malgranda UK, kiam la enspezoj pro kotizoj emas esti malpli grandaj, la financa rezulto tamen estis pli bona ol en la antaŭa jaro. La UK en Adelajdo ja estis deficita (ĉ. 24 000 gld.), sed tio estis antaŭvidita en la buĝetado. En la nuna jaro la bona evoluo plu daŭras, i.a. pro la kresko de la membraro kaj granda UK. Ĝis la dato de la estrarkunsido la Montpeliera UK arigis jam pli ol 2500 aliĝintojn.

Kvankam la financa evoluo de UEA estas tre bona, daŭre estas malfacile realigi la nepre necesan pligrandigon de la laborforto en la Centra Oficejo. Tiurilate la estraranoj sendube forlasis la kunsidon kun malbona konscienco pro la fizike ĉiam pli neeltenebla situacio por la stabanoj de la CO, kiuj devas rezigni pri libera tempo kaj ferioj por plenumi la farendaĵojn ĝustatempe. La malkontento de la direktoroj indikas ke tiurilate oni ne plu povas prokrasti la decidojn.

Kvankam la ekonomio de la "gepatra" UEA fartas pli kontentige ol antaŭe, tiu de la junulara sekcio TEJO kaŭzas zorgojn. La IJK-oj de 1996 kaj 1997 kreis sume pli grandan deficiton ol la UK de Adelajdo. Tia evoluo estas tre danĝera. La UEA-estraranoj do tre maltrankvilis ke iliaj TEJO-kolegoj ne donas sufiĉan atenton al tiu problemo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1a2

N-ro 2 (1998-05-25)
Vigla jaro por la Koresponda Servo Mondskala

Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis 550 petojn el 59 landoj en 1997. Tio estis iomete malpli ol en 1996, kiam KSM ricevis 579 petojn. La nombro tamen restis sur pli alta nivelo ol en la jaroj 1993-1995, kiam ĝi variis inter 362 kaj 421.

Plej multaj petoj venis el Francio (102), Rusio (77), Madagaskaro (59), Brazilo (57) kaj Pollando (40). Rimarkindas la kresko en Pollando kaj Madagaskaro, el kiuj KSM en la antaŭa jaro ricevis respektive nur 8 kaj 14 petojn. Precipe en la kazo de Pollando tio verŝajne estas signo pri sentebla revigliĝo de la movada vivo en la lando. Aliflanke, la plej granda malkresko okazis en Brazilo (124 en 1996), sed tie temis nur pri reveno al la kutima nivelo post la surpriza svarmo de petoj en 1996.

La daŭra populareco de KSM montras, ke malgraŭ la kreskanta uzo de elektronika poŝto la tradicia korespondado plu restas. Krome, nur malgranda minoritato de esperantistoj disponas pri komputilo. UEA alvokas precipe al la instruistoj de Esperanto kaj al kluboj, ke ili utiligu la servojn de KSM kaj diskonigu ĝin inter la lernantoj de nia lingvo.

KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso estas: Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/2a2

N-ro 3 (1998-06-05)
Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kunsidos en Montpeliero

Jam kelkdeko da fakaj asocioj, kulturaj centroj kaj aliaj organizaĵoj kiuj laboras por aŭ per Esperanto, akceptis la inviton de la prezidanto de UEA al la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. La ĉefa celo de la Forumo estas serĉi vojojn por plej vasta kaj plej efika kunlaboro en spirito de reciproka kompreno inter ĉiuj asocioj kaj instancoj kiuj iel okupiĝas pri Esperanto.

La unua kunsido okazos lunde, la 3-an de aŭgusto, de la 15-a ĝis la 18-a horo, en la kongresejo de la 83-a UK en Montpeliero. Post la bonvenigaj vortoj de la invitinto, prof. LEE Ĉong-Yeong, tri bazaj prelegoj enkondukos la diskutojn. Prof. Humphrey TONKIN, multjara prezidinto de UEA, klopodos en sia prelego trovi respondon al la demando: "Ĉu asocio, movado, komunumo, civito?", dum la prezidanto de SAT, Yves PEYRAUT, prelegos pri "Esperanto kaj la necesaj taskoj de sociala solidareco". La konata aktivulo kaj eseisto Aleksander KORĴENKOV traktos la temon "Esperanto kaj socio".

Ankaŭ asocioj kaj organizoj, kiuj ankoraŭ ne konfirmis la partoprenon de sia reprezentanto aŭ eventuale ne ricevis la inviton, estas bonvenaj. La partopreno en la Strategia Forumo ne antaŭkondiĉas akcepton de iu ajn dokumento, sed nur malfermitecon al novaj ideoj kaj pretecon diskuti kaj eventuale kunlabori kun aliaj sur ia komuna bazo, kiun la Forumo eble povos difini.

Pli da informoj pri la Forumo oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA, kiu teknike asistas la preparojn. Ĝi akceptas ankaŭ aliĝojn al la Forumo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/3a2

N-ro 4 (1998-06-15)
Vigla partopreno en la elektado de B-komitatanoj

En majo la individuaj membroj de UEA ricevis balotilon por elekti siajn reprezentantojn en la Komitato de UEA por la periodo de 1998-2001. Temas pri t.n. komitatanoj B, da kiuj en la nova Komitato estos ok (unu por ĉiu komencita milo da individuaj membroj fine de 1997). Entute 15 kandidatoj konkursas.

La 15-an de junio, precize unu monaton antaŭ la limdato, jam 1037 balotiloj atingis la Centran Oficejon. Tio estas 15 procentoj de la individuaj membroj. En la antaŭa fojo en 1995, kiam por ok lokoj estis 11 kandidatoj, voĉdonis 1388 membroj. Estas do antaŭvideble, ke tiu nombro estos superita. Vigla interesiĝo pri la elektoj estas indiko pri ĝenerala pliaktiviĝo kadre de UEA — unu el la ĉefaj celoj de Kampanjo 2000.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/4a2

N-ro 6 (1998-07-05)
Biblioteka Apogo subvencios duan fojon

En 1997 okazis la unua aljuĝo de subvencioj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies bazan kapitalon ges-roj Thorsen disponigis al UEA por apogi la plivastigon de la librokolektoj de Esperanto-bibliotekoj. UEA nun akceptas subvencipetojn por la dua aljuĝo fine de tiu ĉi jaro. La Biblioteka Apogo helpas Esperanto-bibliotekojn kiuj ne estas financataj el ŝtata, urba aŭ alia nemovada fonto. Privataj bibliotekoj povas esti konsiderataj nur escepte, se tio estas pravigebla laŭ ilia kvalito kaj se ili estas ĝenerale alireblaj. La subvenciojn oni ricevos en formo de libroj. Tial la subvencipeto devas esti akompanata de listo de dezirataj libroj, ordigitaj laŭ prefero.

En 1997 sume 3500 gld. estis dividitaj inter 11 el 21 petintaj bibliotekoj. La subvencioj variis de 200 ĝis 600 gld. Unuopaj subvencioj verŝajne estos de sama grandeco ankaŭ ĉi-jare, sed la tuta disponebla sumo estos ĉ. 4250 gld. La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 1998.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/6a2

N-ro 9 (1998-07-28)
Sesdek antaŭaliĝintoj al la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo

Kadre de la 83-a Universala Kongreso de Esperanto en Montpeliero kunsidos unuafoje la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. Sian partoprenon en tiu kunsido, okazonta lundon, la 3-an de aŭgusto, anoncis ĝis nun 60 diversaj asocioj, centroj aŭ alispecaj organizoj. Pliaj aliĝoj eventuale okazos surloke. Jen listo de la ĝisnunaj aliĝintoj:

Akademio de Esperanto Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino
Amika Societo de D-ro K. Kalocsay
Amikoj de Saŭno
Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj Asocio de Social-laboristoj Esperantistaj
Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj
Asocio de Verduloj Esperantistaj
Asocio por Eŭropa Konscio
Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo
Bahaa Esperanto-Ligo
Esperanta Jura Asocio
Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo
Esperantlingva Verkista Asocio
Esperanto-Ligo Filatelista / Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj
Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto
Esperantotur
EUROKKA Eŭropa Klubo
Filozofia Asocio Tutmonda Hejmoj de Internacia Kulturo
Institucio Hodler '68
Instituto pri Kibernetiko Berlin / Asocio pri Komunikadkibernetiko
Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj
Internacia Esperanto-Instituto
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
Internacia Forstista Rondo Esperantlingva
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
Internacia Komunista Esperantista Kolektivo
Internacia Kultura Servo
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio
Internacia Scienca Asocio
Esperantista Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
Internacia Tradukreto pere de Esperanto
Kastora Klubo
Kongresa kaj Kleriga Entrepreno KAVA-PECH
Kultura Esperanto-Asocio (Hungario)
Kultura Fondaĵo Simpozio
Kvakera Esperanto-Servo
Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ la Malsato
Monda Turismo
Muzika Esperanto-Ligo
Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj
Rondo Kato
Rotaria Amikaro De Esperantistoj
Sennacieca Asocio Tutmonda
Societo Yvonne Martinot (Kvinpetalo)
Spirita Eldona Societo F.V. Lorenz
TANEF (Esperanto-Fako de la Naturamika Internacio)
Tutmonda Asocio de Esperantistoj-Nefumantoj
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio
Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio
Universala Esperanto-Asocio
Universala Medicina Esperanto-Asocio
Universitato de la Tria Aĝo

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/9a2

N-ro 10 (1998-08-21)
Kongresanoj diskutis pri ponto inter Nordo kaj Sudo

La traktadon de la temo de la 83-a UK en Montpeliero, "Mediteraneo — ponto inter kulturoj", enkondukis prelego de prof. Fabrizio Pennacĉietti, konata esperantisto kaj profesoro pri ŝemida filologio en la Universitato de Torino. Ĝi donis tonon ankaŭ al la postaj specifaj prelegoj pri la temo.

Carmel Mallia parolis pri Malto, umbiliko de Mediteraneo, kaj Gerrit Berveling pri Mediteraneo en antikveco, kiam ĝi estis tre pli efika ponto ol ĝi estas nun. Jozef Shemer prilumis la nuntempajn rilatojn inter judoj kaj araboj en Israelo, kaj Antonio Marco Botella, malhelpita ĉeesti pro malsano, sendis skriban kontribuon pri la feliĉa periodo kiam etne kaj religie malsamaj homoj kunvivis pace en Al-Andalus.

Pluraj aliaj programeroj rilatis al la Kongresa Temo, tiel ke ĉiuj kongresanoj en unu momento aŭ alia estis enplektitaj en la diskutoj. La konkludoj estas duspecaj, teoriaj kaj praktikaj.

El la teoria vidpunkto multaj agnoskas ke la Esperanto-movado devas fari ion por konstrui ponton inter la nordo kaj la sudo de la mondo. Mediteraneo en tiu senco estis nur metaforo pri la tuta mondo. ĝuste nuntempe la plej granda fendo dividas tiujn du mondopartojn, kaj la Esperanto-movado devas agi por pliigi la interkomprenon inter la du grandaj tendaroj.

El la praktika vidpunkto oni ne povas ne konstati ke la Esperanto-movado estas esence movado forta en la nordaj landoj, dum en la sudaj (mediteraneaj aŭ ne-mediteraneaj) landoj ĝia forto estas tre varia. Labori por konstrui unue la sudan bazon, sur kiu staros la ponto, estas nia prioritato.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/10a2

N-ro 11 (1998-08-31)
Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UnuiĜintaj Nacioj al la 83-A UK

Estas por mi granda plezuro sendi bondezirojn al la membroj de Universala Esperanto-Asocio en la momento kiam vi kunvenas en Montpeliero por via 83-a kongreso.

Gesinjoroj, la nuna estas jubilea jaro. En tiu ĉi jaro de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉie en la mondo viroj kaj virinoj de ĉiuj haŭtkoloroj kaj de ĉiuj religioj kuniĝas por proprigi al si niajn komunajn homajn rajtojn. Ili tion faras sciante ke la homaj rajtoj estas universalaj kaj nedisigeblaj, kaj ke la lingvo de la homaj rajtoj estas komuna lingvo de ĉiuj popoloj. Ĝi estas verdire universala lingvo kiu fremdas al neniu kulturo kaj propras al ĉiuj nacioj. Ĝi estas lingvo kiu asertas la rajton je evoluo, je vivo kaj libereco, je malsamaj opinioj kaj diverseco. Ĝi estas en la kerno de ĉio, kion Unuiĝintaj Nacioj aspiras atingi en paco kaj evoluemo.

Kiam vi kunvenas en Montpeliero por esplori la pontojn inter kulturoj, mi scias ke vi emfazos la rolon de toleremo kiel konstruelemento de ĉiuj pontoj, la bazo de ĉiuj homaj rajtoj, ĉiaj paco kaj progreso, kaj la fakton ke lingvon oni devas uzi por superi diferencojn, ke konstrua komunikado kreas pontojn, dum lingvo uzata kiel armilo nur apartigas.

Mi dankas al Universala Esperanto-Asocio pro ĝia laboro por antaŭenigi lingvon kiel ilon por unuigi anstataŭ disigi kaj pro via celebrado de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu ĉi konferenco povos valore kontribui al tiu procezo, per fortigo de ligoj kaj interŝanĝoj de informoj kaj ideoj.

Mi deziras al vi agrablan kaj profitodonan semajnon en Montpeliero.

Kofi Annan

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/11a2

N-ro 14 (1998-09-23)
Kontakto pri Irano kaj internaciaj universitatoj

La plej freŝa Kontakto (1999:5) estas dediĉita preskaŭ komplete al Irano. Irano estas unu el la plej grandaj landoj en la Mezoriento, kun granda signifo ankaŭ movada - kaj kun multnombraj esperantistoj. Kontakto per sia speciala temo palpas kaj la momentan situacion kaj la pasintecon de la lando kaj ĝiaj loĝantoj.

La ĉefartikolo de Parisa Rezai prezentas tiun malmulte konatan landon el i.a. geografia, ekonomia kaj kultura vidpunktoj. Behrouz Soroushian rakontas pri zoroastrismo hieraŭ kaj hodiaŭ, dum Alireza Tehrani priskribas la poezion kaj vivon de la fama poetino Foruĝ Farohzad (komparebla kun i.a. la latinamerika poetino Alfonsina Storni). Monireh Fahmi siavice prezentas la 8-jaran poetinon Sofi Mostafavi, kaj Asgar Saĝadian kontribuas per atentokapta originala novelo.

En Kontakto, kiel kutime, aperas ankaŭ facillingvaj artikoloj. Por tiu ĉi numero verkis facillingve interalie Mojtaba Kheir-Khah pri la lasta suneklipso de la jarmilo kaj ĝia signifo en Irano.

La alia grava temo estas internaciaj universitatoj. Stian Ha'klev kaj Andrea Forman priskribas siajn studojn en respektive Italio kaj Svedio, kie ili lernas laŭ diversaj studplanoj - Stian en United World Colleges kun 200 aliaj studentoj el 67 landoj por internacia bakalaŭro, kaj Andrea en universitato por tutmonda bonfarto, kie oni kunligas sciencon kun novaj konceptoj kaj fakoj, cele al monda harmonio kaj tuteca vivado. Intervjuiĝas krome Aleksandra Watanuki, polino studinta kaj loĝanta en Japanio, konata pro sia E-lingva vidbendo "En somera vilaö.

Kontakto estas socikultura revuo dumonata de TEJO, kun legantoj el ĉiuj aĝogrupoj en pli ol 90 landoj. Eblas aboni Kontakton rekte ĉe UEA aŭ pere de la kotizperantoj de UEA. La abonprezo estas 18 eŭroj; por la landoj de la B-tarifo 9 eŭroj. Por kvantaj abonoj (ekde 6 ekz.) ekzistas alloga rabato.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/14a2

N-ro 15 (1998-10-05)
Kiel interna afero servas por ekstera informado

Antaŭ la Montpeliera UK la individuaj membroj de UEA elektis siajn reprezentantojn en la Komitato de UEA, la t.n. Komitatanojn B. Unuavide tio ŝajnas pure interna afero, kiu ne interesas ekstermovadan publikon. Usona esperantisto Arland R. Meade el Bartow, Florido, tamen lerte kaptis en ĝi okazon por doni konkretan ekzemplon pri efektiva internacieco per Esperanto. Li sendis jenan artikoleton al sia loka gazeto, The Polk County Democrat, kiu aperigis ĝin la 29-an de junio:

Esperanto parolata ĉe ni

Legantoj de The Polk County Democrat certe havas diversajn spertojn pri internacia aktivado. Ĉu iu el ili tamen similas kun tio ĉi:

Mi ĵus sendis balotilon al Nederlando voĉdonante por 8 el 16 kandidatoj por funkcio en internacia organizaĵo. Mian voĉon ricevis kandidatoj el Koreio, Bharato, Kostariko, Ĉinio, Hispanio, Ruslando, Israelo kaj Japanio.

Mi scipovas la gepatran lingvon de neniu el tiuj kandidatoj, kaj ili eble ankaŭ ne scias la mian. Mi tamen povis fari mian decidon leginte iliajn biografietojn kaj organizajn celojn. Ĉio tio estis en la internacia lingvo Esperanto.

Se iu leganto deziras scii pli pri ĝi, mi volonte respondos al leteroj. [Sekvas la adreso.] Ankaŭ en la biblioteko de Bartow oni povas trovi librojn pri Esperanto.

Arland R. Meade

La elekto de la Komitato de UEA neniel tuŝas la vivon en la regiono de la gazeto. Kial do la redakcio akceptis tiun tekston? Ĝi trovis la tekston interesa, ĉar ĝi prezentas nekutiman personan sperton de leganto.

Kalle Kniivilä, estrarano de UEA pri informado, skribas en la oktobra numero de Esperanto pri la graveco de personaj spertoj en la informado pri Esperanto. S-ro Meade donis imitindan ekzemplon pri tio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/15a2

N-ro 16 (1998-10-15)
UEA aktivas en la 50-jara CONGO

Pro sia statuso de specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, UEA estas membro de CONGO, t.e. Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj en Konsultaj Rilatoj kun UN. La 3-an de decembro CONGO festos sian 50-an datrevenon. Ĝia celo estas kunordigi kaj efikigi la kontribuadon de NRO-j al la agado de UN kaj por akceli iliajn rilatojn inter si.

UEA partoprenas en la agado de CONGO jam de longe, kaj lastatempe aparte aktive. La reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, mag. Andy Künzli, regule partoprenas la kunsidojn de la CONGO-estraro, kiuj donas utilan okazon por rilatoj kun reprezentantoj de aliaj NRO-j.

La NRO-komunumo ĵus komencis preparojn por la Internacia Konferenco de NRO-j, kiu okazos en la korea ĉefurbo Seulo la 11-an ĝis la 17-an de oktobro 1999. La temo de la konferenco estos: "La rolo de NRO-j en la 21-a jarcento". En la organizado engaĝiĝis ankaŭ la landa asocio de UEA, Korea Esperanto-Asocio. La 29-an de septembro ĝia vicprezidanto pri internaciaj rilatoj, Ĉongse Lee, partoprenis en la surloka preparkunsido de la konferenco.

CONGO estas nun kreanta propran TTT-paĝon www.conferenceofngos.org, en kiu aperos bazaj informoj ankaŭ pri UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/16a2

N-ro 17 (1998-10-28)
Belartaj Konkursoj de UEA la 50-an fojon

Jam por la 50-a fojo invitas UEA al partopreno en la Belartaj Konkursoj. El la iniciato de Reto Rossetti kreskis la plej prestiĝa kaj plej longedaŭra arta konkurso en Esperanto, kies unuaj diplomoj estis transdonitaj en la Pariza UK en 1950. La scenejon por la ora jubileo donos la 84-a UK en Berlino. Post tio UEA planas eldoni antologion de la plej reprezentaj verkoj el la 50-jara rikolto de la Konkursoj.

Partopreno en la Konkursoj estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

  1. Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
  2. Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.
  3. Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
  4. Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK: "Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
  5. Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
  6. Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la Kongresa Temo (vd. Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.
  7. Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 1998. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1999. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 1999.

Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.

Premioj: Unua premio: 420 gld. Dua premio: 294 gld. Tria premio: 168 gld. Premio "Nova Talento" (por la plej bona konkursanto neniam premiita): 294 gld. Infanlibro de la Jaro: 882 gld.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Plena regularo estas havebla kontraŭ unu respondkupono ĉe: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; rete info@.spamaĵo?uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/17a2

N-ro 19 (1998-11-22)
35-jara Kontakto omaĝas al 60-jara TEJO

Per granda torto festis TEJO sian 60-jariĝon en la IJK en Rijeka — nun ĝi aperas sur la kovrilo de Kontakto n-ro 6/1998, kiu per pluraj artikoloj kaj bildoj omaĝas al la junulara organizo. Kontakto, kiu ĉi-jare mem 35-jariĝas kaj festas tion per bildstrio en la sama numero, faras tiel escepton en sia tradicio ne aperigi primovadajn artikolojn.

Aparte menciindas la historiaj artikoloj de Detlev Blanke pri futbalmatĉo inter IJK-partoprenantoj kaj profesia bulgara teamo en 1963, kaj de Roman Dobrzynski pri la unua kunlabora kontrakto inter germanoj kaj poloj en 1961. La ĉefartikolo pritraktas la nunajn kaj estontajn rolojn de TEJO el diversaj perspektivoj. Laŭ la aŭtoro Sjoerd Bosga, estrarano de TEJO pri informado, la junulara organizo fartas bone — ĝi jam atingis maturecon kaj stabilecon. Speciale ĝiaj eksteraj rilatoj laŭdindas. TEJO dum la lastaj jaroj akiris kreskantan subtenon kaj ankaŭ subvenciojn por sia agado en la ekstera mondo.

Intervjuiĝas krome Mique Gomez i Besos, vicprezidanto de TEJO, pri vivado eksterlande kaj la signifo de TEJO por gejunuloj el diversaj landoj. "TEJO estas pordo al la mondo", diras Gomez i Besos. "Mi vere kredas, ke estas tre grave ke gejunuloj renkontiĝu kaj ke ili havu la eblecon opinii libere pri ajna temo, kaj ke oni aŭskultu ilin. TEJO estas unu el la eblecoj tion atingi."

Inter la aliaj artikoloj troviĝas ampleksa kontribuaĵo pri la viziulino kaj sciencisto Hildegard de Bingen, naskita antaŭ 900 jaroj, debato pri kial demokratio ne eblas en Niĝerio, faktoj pri lucioloj, kaj priskribo pri la popola kredo je koboldoj en norda Eŭropo.

Unuopaj ekzempleroj de la numero estas mendeblaj ĉe UEA por NLG 6,40 aŭ 4 internaciaj respondkuponoj (inkl. sendokostojn). La abonprezo por 1999 varias laŭlande. Informojn pri la prezoj donas kaj abonojn akceptas la kotizperantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/19a2

N-ro 18 (1998-11-11)
Unuhora filmo pri Esperanto en la nederlanda televido

Ekde 1984 la nederlandaj filmistoj Thomas Doebele kaj Maarten Schmidt faras ĉiujare novan dokumentaĵon unuhoran. Ilia 13-a verko, "De nalatenschap van doctor Esperanto" ("La postlasaĵo de doktoro Esperanto") estis elsendita la 8-an de novembro, dimanĉe je 21h10, de tutlanda televida kanalo.

Interplekte kun malnovaj filmfragmentoj (Zamenhofa parolado, Andreo Cseh amas-instruanta en la 30-aj jaroj, kaj E-lingvaj salutfrazoj de la nederlanda ĉefministro Willem Drees al la UK en Haarlem en 1954), oni paroligis veteranajn esperantistojn (precipe el la maldekstra alo de la movado), eĉ akompanante ilin al la Montpeliera UK, kie la filmistoj registris multajn scenojn. Prof. Marc van Oostendorp klarigis Esperanton el lingvistika vidpunkto kaj Hans Erasmus priskribis i.a. la Neighbour-projekton.

Ankaŭ oficistojn de UEA oni vidis en la filmo, kaj la familion de redaktoro István Ertl oni vizitis hejme kiel ekzemplon pri Esperanto kiel familia lingvo. UEA-oficistoj helpis la filmistojn diversmaniere dum pluraj monatoj, serĉante materialojn kaj donante sugestojn.

La aŭtoroj elektis kunmunti la sekvencojn sen komentoj kaj klarigoj, tiel ke ĉiuj kaj ĉio parolis por si mem. Rezultis tre honesta bildo pri (parto de) la nederlanda Esperanto-movado. Kritikisto de la plej prestiĝa tagĵurnalo de la lando, NRC Handelsblad, juĝis la verkon "instrua kaj interesa, ame filmita". La scenoj el la Montpeliera UK igis la recenziston skribi: "Vidante en iliaj aktivaĵoj la kongresanojn el foraj kaj proksimaj landoj, oni eksopiras la mondvastan kamaradecon kiun tiu renkontiĝo disradias."

La landa asocio Esperanto Nederland mendis anoncojn en ĉiuj gravaj tutlandaj gazetoj vendredaj por antaŭreklami la elsendon de la filmo. Al tiu reklamo efike aldoniĝis multaj redakciaj prezent-artikoloj en la televida rubriko de la samaj ĵurnaloj kaj aliaj gazetoj, kaj kvarpaĝa artikolo de la TV-magazino VPRO Gids, kiu aperis eĉ kun E-lingva kovrilo kaj la porokaze esperantigita titolo "VPRO Gvido".

Laŭ oficiala statistiko, la elsendo altiris 85 mil spektantojn. Ene de 36 horoj post la fino de la elsendo, alvenis jam 200 informpetoj al la kontaktadreso de Esperanto Nederland. Eĉ la Libroservo de UEA profitis de la filmo: Amsterdama vendejo de bildstrioj malkovris la ekziston de Tinĉjo kaj Asterikso en Esperanto kaj aĉetis stokon de ĉiuj haveblaj titoloj.

Nova okazo por vidi la filmon estos en la Malferma Tago de la Centra Oficejo, la 28-an de novembro.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/18a2

N-ro 20 (1998-11-24)
Finfine ampleksa Esperanto-vortaro por araboj

Klara vortaro Esperanta-araba. Georgo Abraham. Rotterdam: UEA, 1998. ISBN 92 9017 056 5. 308p. 22cm. Prezo: 30,00 gld. (triona rabato ekde tri ekz.).

Unu el la tradiciaj agadkampoj de la Esperanto-movado estas antaŭenigo de la internacia lingvo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tamen, la bazo de tiu agado estis mankohava en unu grava rilato: unu el la oficialaj lingvoj de UN, la araba, ĝis nun malhavis ampleksan Esperanto-vortaron. Tio bremsis ankaŭ la disvastigon de Esperanto en la araba mondo. Estis do nature, ke kadre de Kampanjo 2000 UEA decidis rapide agi por forigi tiun mankon.

La unua paŝo tiurilate estas la eldono de Klara vortaro Esperanta-araba de Georgo Abraham. Sur 300 paĝoj de la pionira vortaro troviĝas 15.000 kapvortoj. Ili estas plejparte aranĝitaj laŭ la alfabeta ordo de la plenaj vortoj anstataŭ tiu de la radikoj, pro kio la aŭtoro nomas la verkon "klara vortaro".

La vortaro de Abraham estis preta jam de multaj jaroj, sed pro la manko de la ebleco komposti arablingve ĝia aperigo prokrastiĝis. UEA povis fine solvi la problemon dank' al la kunlaboro de Irana Esperanto-Centro. Intertempe komenciĝis en Irano la kompostado de du aliaj verkoj de Abraham kiujn UEA eldonos en 1999. Temas pri Esperanto-lernolibro kaj araba-Esperanta vortaro. Tiu dua volumo de la vortaro estas konsiderinde pli ampleksa ol la unua, ĉ. 450-paĝa. Post la apero de ĉiuj tri libroj la disvastigo de Esperanto en arabaj landoj havos la necesajn instruilojn.

La eldono de Klara vortaro Esperanta-araba ricevis financan helpon de Subvencio Cigno, dank' al kiu ĝia vendoprezo povas esti relative malalta.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/20a2

N-ro 1 (1998-05-15)
Aperis la aktoj de la Nitobe-simpozio

Kadre de la 81-a UK en Prago en 1996 UEA okazigis simpozion pri la lingva problemo en internaciaj organizaĵoj. La simpozio estis nomita laŭ Nitobe Inazo, iama asista ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj. Li partoprenis la 13-an UK en Prago 75 jarojn pli frue kaj verkis pri siaj impresoj fundan raporton por la Ligo de Nacioj.

UEA ĵus eldonis la prelegojn kaj diskutojn de la Nitobe-simpozio libroforme sub la titolo Al lingva demokratio. La 212-paĝa libro estas redaktita de Mark Fettes kaj Suzanne Bolduc. Inter la aŭtoroj estas konataj lingvopolitikistoj de nia movado kiel M. Fettes, H. Erasmus, H. Tonkin, K. Deguĉi, T. Kobayaŝi, M. La Torre kaj el ekster la movado Y. Peeters, R. Phillipson, T. Skutnabb-Kangas, A. Wynne Jones. M. Busdachin, J. Poth, kaj multaj aliaj. Ili traktas i.a. jenajn temojn:

  • Ĉu la lingvopolitiko de internaciaj organizaĵoj utilas nur por simbolaj politikaj celoj?
  • Ĉu aktualaj modeloj de plurlingva demokratio efektive diskriminacias?
  • Kian rolon ludu lokaj lingvoj en la solvado de mondaj problemoj?
  • Kion eblas lerni el la spertoj pri Esperanto?

La kontribuaĵoj aperas en la lingvo en kiuj ili estis originale faritaj: Esperanto, angla aŭ franca. Ili krome estas resumitaj en ĉiuj tri lingvoj. Aparte valora estas la aperigo de la pionira raporto de Nitobe, "Esperanto kaj la lingva demando ĉe la Ligo de Nacioj", ĉar ĝi neniam antaŭe estis publikigita komplete. Prof. Marc van Oostendorp diras pri ĝi en la revuo Esperanto (aprilo 1998): "La raporto havas vere mirinde honestan kaj koncizan tonon. La leganto pensas: se nur pli da internaciaj altranguloj havus tian akran vidon: se nur pli da homoj eldirus en tia simpla sed konciza stilo ke la tradukista robo de la reĝo tamen ne estas tiel bone videbla!"

La libro kostas 22,50 gld. La Libroservo de UEA donas trionan rabaton ĉe aĉeto de minimume tri ekzempleroj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1a3

N-ro 2 (1998-05-25)
Esperanto kaj Kontakto pli legataj en 1997

La revuo Esperanto denove superis la limon de 5000 abonantoj, plifortigante tiel sian pozicion kiel la plej disvastigita Esperanto-periodaĵo. En 1997 Esperanto iris al 5003 ricevantoj en 115 landoj, kiuj kotizis en unu el la "revuaj" membrokategorioj de UEA aŭ kiuj abonis la revuon aparte. En 1996 tiu nombro estis 4932.

Kontakto, la soci-kultura revuo de TEJO, siavice faris novan rekordon de la nombro de pagitaj ricevantoj. Post 2009 abonoj en 1996 la nombro kreskis al 2050 en 1997. Per la jarkolekto 1997 Francisco L. Veuthey finis 6-jaran sukcesan redaktorecon, dum kiu Kontakto fariĝis enhave vigla kaj grafike modela inter la Esperanto-gazetoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/2a3

N-ro 3 (1998-06-05)
Fama libro de la Daewoo-prezidanto aperis en Esperanto

Laŭ sugesto de Universala Esperanto-Asocio kaj Korea Esperanto-Asocio, la Daewoo-Grupo subvenciis la Esperantan eldonon de la libro Vastas la mondo, multas laboro de KIM Woo-Ĉoong, fondinto kaj prezidanto de Daewoo.

La Daewoo-Grupo estas la 24-a plej granda entrepreno en la mondo. Inter esperantistoj ĝi estas konata i.a. pro la markoj "Espero" kaj "Cielo" de la aŭtomobilo Daewoo. Ĝia fondinto KIM Woo-Ĉoong estas admirinda ekzemplo pri persista kaj diligenta optimisto, kiu el gazetvendista knabo progresis al la pinto de giganta komerca entrepreno. La libro "Vastas la mondo, multas laboro" rezultas el lia vivosperto kaj celas unuavice gejunulojn, al kiuj ĝi "inspiras revon kaj esperon". Ĝi tamen same fascinas la legantojn de ĉiu ajn aĝo: la prezidanto de UEA prof. LEE Ĉong-Yeong malkaŝas en sia antaŭparolo, ke li tralegis ĝin jam trifoje kaj ĉiam ĉerpis el ĝi novan entuziasmon. Prof. LEE emfazas la valoron de la libro por tiuj kiuj deziras ekscii pri la konfuceanaj vidpunktoj kiel socia valoro. Tiurilate la libro helpas pli bone kompreni ankaŭ la fonon de la ekonomia sukceso de la "aziaj tigroj".

La libro estas tradukita de CHOE Taesok kaj eldonita de Ŝin Cheon Ji. Ĝi estas aĉetebla ĉe UEA kaj aliaj bonaj libroservoj por 18,00 gld. Dank' al la subvencio de la Daewoo-Grupo la profito de la vendado iros al Kampanjo 2000.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/3a3

N-ro 4 (1998-06-15)
Diskutkajeroj ekaperis

Malferma organizaĵo, UEA instigas liberan kaj senantaŭjuĝan diskuton pri ĉiaj temoj. Kiel plian forumon por tiu celo, la Estraro de UEA decidis lanĉi novan eldonserion, Diskutkajeroj. En ĝi aperos artikoloj kaj eseoj pri temoj pri kiuj oni jam diskutas, aŭ kiuj indus esti diskutataj en UEA aŭ en la Esperanto-komunumo pli ĝenerale. Diskutkajeroj similas laŭ la amplekso al la konata serio de Esperanto-dokumentoj. Kiel la nomo de la serio komprenigas, la opinioj de la aŭtoroj ne nepre reprezentas oficialan starpunkton de UEA.

La unua kajero, Esperanto post la jaro 2000, estas verkita de Aleksander Korĵenkov. Li analizas la kondiĉojn de la agado por Esperanto fine de la dudeka jarcento, kiam la mondo estas radikale alia ol en ĝia komenco. Temas pri optimisma provo trovi bazojn por estonta agado de esperantistoj kaj por kreo de pozitiva bildo pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. La aŭtoro montras malfortojn de rutinaj memkompreneblaĵoj kaj faras kritikajn notojn marĝene de Kampanjo 2000 kaj la Manifesto de Prago. La teksto estis unue prezentita en la renkonto Eŭropo-Azio '97. Konciza versio aperis felietone en Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto.

La prezo de la unua kajero estas 4,80 NLG plus sendokostoj. Ĉe aĉeto de minimume tri ekzempleroj la Libroservo de UEA donas trionan rabaton.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/4a3

N-ro 6 (1998-07-05)
Jarlibro 1998 aperis

Sub la devizo "Per Kampanjo 2000 pli alten" aperis la Jarlibro 1998 de Universala Esperanto-Asocio. La tradicia portreto de historia UEA-figuro komence de ĝi estas ĉi-jare tiu de Harold Bolingbroke Mudie, la unua prezidanto (1908-1916) de la asocio. La 90-a datreveno de UEA prezentis okazon ankaŭ por aperigi ĝisdatan version de la kronologia "Historio de Esperanto en datoj" de d-ro Ulriĉ Lins, kiu antaŭe aperis en la Jarlibro de la Jubilea Jaro 1987. Ankaŭ la antaŭparolo de ĝenerala sekretario Miĉela Lipari estas inspirita de la datreveno de UEA. Ŝiaj ceteraj temoj estas Kampanjo 2000 kaj la sukcesa ekspansio de eksteraj rilatoj de UEA.

La ĉefa parto de la Jarlibro, du trionoj el la 304 paĝoj, konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA. De 1950 individuaj delegitoj en 90 landoj registritaj en la Jarlibro de la antaŭa jaro, tiu plej vasta horizontala strukturo en Esperantujo kreskis al 1981 individuoj en 94 landoj ĉi-jare. Estas 43 ĉefdelegitoj, 1055 lokaj delegitoj, 138 vicdelegitoj, 76 junularaj kaj 1452 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas ĉ. 750 diversajn fakojn. Alfabeta indekso de la fakoj plifaciligas la serĉadon.

En la unua parto, kiu estas eldonita ankaŭ aparte kun la nomo Gvidlibro 1998, aperas informoj pri ĉiuj organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri plej diversaj landaj, fakaj, edukaj, kulturaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ili ampleksas ne nur organizaĵojn kiuj havas formalan rilaton kun UEA aŭ TEJO. En la Jarlibro troviĝas ankaŭ la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj informoj pri bibliotekoj, Esperantaj radioelsendoj, kaj la uzo de Esperanto en Interreto. Ĉar la uzanto de la Jarlibro nepre havas internaciajn kontaktojn, ĝi enhavas ankaŭ informojn pri telefonado kaj liston de la ISO-kodoj por landoj.

Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj, la Jarlibro estas la senkompare plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Sekve ĝi estas ankaŭ la plej efika reklamforumo en la movado kaj tradicie enhavas multe da anoncoj. Ĉi-jare la nombro de anoncoj estas eĉ pli granda ol en la antaŭa eldono.

Fine de la Jarlibro troviĝas rabatkupono de la Libroservo de UEA. Prezentante ĝin la individuaj membroj de UEA rajtas unufoje mendi kion kaj kiom ajn kun dek-procenta rabato.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/6a3

N-ro 10 (1998-08-21)
Forumo de la Esperanto-Komunumo: Komuna strebo al kunlaboro

La unuan fojon, almenaŭ en la historio de la Esperanto-movado post la dua mondmilito, okazis kunveno en kiu estis reprezentataj ĉiuj signifaj partoj de la Esperanto-komunumo. En la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo en lundo, la 3-an de aŭgusto, ĉeestis kvindeko da asocioj grandaj (UEA, SAT, TEJO, ILEI, IFEF, AIS), mezgrandaj (asocioj de katolikoj, sciencistoj, kuracistoj, etnistoj, bahaanoj, komunistoj ktp) kaj malgrandaj (lokaj klerigaj centroj kaj aliaj asocioj).

Enkonduke prelegis Humphrey Tonkin, pri la konceptoj "movado", "komunumo" kaj "civito"; kaj Yves Peyraut, prezidanto de SAT, pri la nuntempaj sociaj taskoj de Esperanto-organizaĵoj. Skribe kontribuis Aleksander Korĵenkov, kiu pro personaj kialoj ne povis ĉeesti. La enkonduka prelego de Korĵenkov, titolita "Esperanto post la jaro 2000", jam aperis kiel la unua numero de la nova serio de "Diskutkajeroj" de UEA. Ankaŭ la prelegoj de Tonkin kaj Peyraut estos publikigitaj.

La ĉeestantaj asocioj prezentis sin kaj sian agadon. Sekvis vigla debato, kiu devigis la organizantojn plilongigi la renkontiĝon je unu horo.

La ĉefa rezulto de la kunveno estas la montro de granda preteco je du-flanka aŭ plurflanka kunlaboro inter la partoprenintoj, kio jam dum la venonta laborjaro devus doni siajn fruktojn en la formo de kunlaboraj aranĝoj inter fakaj asocioj. Oni krome decidis daŭrigi la ekziston de la Forumo en la nuna neburokrata maniero (prezidantoj aŭ estraroj rilatas inter si) kaj pritaksi la rezultojn dum la venonta UK en Berlino.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/10a3

N-ro 11 (1998-08-31)
Mesaĝo de Boutros Boutros-Ghali

Estas por mi granda plezuro povi saluti vin okaze de la 83-a kongreso de Universala Esperanto-Asocio. Tio havas plurajn kialojn. La unua estas ke la temo pri kiu vi elektis okupiĝi dum la tuta semajno, "Mediteraneo: ponto inter kulturoj", estas por mi temo kara el pluraj vidpunktoj.

El persona vidpunkto, evidente, sed ankaŭ kiel respondeculo dum multaj jaroj de la egipta diplomataro. Mi ankaŭ havis plurfoje la okazon renkontiĝi kun mediteraneaj demandoj dum miaj kvin jaroj ĉe la kapo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ankoraŭ nun, en mia nova funkcio kiel ĝenerala Sekretario de la Internacia Organizaĵo de Franclingvio, la mediteranea areo estas denove en la kerno de miaj okupiĝoj. Tio montras, kiom min koncernas la diskutoj kiujn vi okazigos dum tiu grava aranĝo.

Cetere estas por mi grave omaĝi la batalon kiun daŭrigas via Asocio jam dum 90 jaroj. Batalo sub la signo de amikeco kaj solidareco inter popoloj, sub la signo de respekto al kultura diverseco.

En momento kiam tutmondiĝas la komerco, kiam konturiĝas la minaco de lingva monotoniĝo kaj malapero de kulturaj valoroj, ni ja devas mobilizi nin por ke la monda komunumo, al kiu celas la leĝoj de la merkato, ne estigu tutmondan kulturon kun unuecigo de la modeloj, la kondutmanieroj, kaj la pensoj. Temas pri la demokratiigo, je monda nivelo, de la rilatoj inter la popoloj!

Por fini, mi volas diri al vi ke en la vorto "Esperanto" troviĝas komuna espero. Espero pri solidareco kaj toleremo, espero pri komprenemo kaj respekto al aliuloj. Troviĝas ankaŭ certeco — certeco pri la unueco de nia destino kaj pri la fakto ke ni ĉiuj apartenas al unu sola homa komunumo.

Tiujn valorojn mi dividas kun vi.

Kaj tial mi deziras al via kongreso plej bonan sukceson.

Boutros Boutros-Ghali
Eksa Ĝenerala Sekretario de UN
Ĝenerala Sekretario de Internacia Organizaĵo de Franclingvio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/11a3

N-ro 14 (1998-09-23)
70 landoj partoprenis en la Montpeliera UK

En la postkongresa enkomputiligo de la surlokaj aliĝoj de la Montpeliera UK oni malkovris, ke la efektiva nombro de la reprezentitaj landoj estis pli granda ol oni ĝis nun anoncis. La 3133 aliĝintoj reprezentis entute 70 landojn anstataŭ 66.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/14a3

N-ro 19 (1998-11-22)
Averto pri monpetaj leteroj kaj komercaj ofertoj

Denove cirkulas monpetaj leteroj, eĉ lukse presitaj, kies sendintoj prenis adresojn el la Jarlibro de UEA kaj el la Kongresa Libro de UK.

Ĉar multaj el la antaŭaj petleteroj montriĝis trompaj, UEA konsilas ne donaci monon al iu ajn petinto sen certiĝi pri la vereco kaj honesteco de la koncerna kazo. Estas konsilinde informi la Centran Oficejon de UEA pri ĉiuj ricevitaj petoj, por ke la CO klopodu esplori ilian seriozecon.

La petantoj ofte petas sendi monon al ilia UEA-konto. En neniu kazo UEA konsentis pri tio. La kontosistemo de UEA ne estas banko, kiun oni rajtas uzi por ĉiu ajn celo. Ĝi estas servo de UEA por siaj membroj kaj por Esperanto-organizaĵoj por faciligi pagojn kiuj rilatas al movada agado. Por ĉiu alia celo necesas aprobo de la direktoro de la Centra Oficejo.

Multaj esperantistoj ricevis ankaŭ proponojn el Niĝerio helpi en transpago de enormaj sumoj kontraŭ granda profito. Oni nepre ignoru ilin, ĉar temas pri aktivaĵoj kiuj estas aŭ fantaziaj aŭ kontraŭleĝaj aŭ ambaŭ.

La adresarojn de la Jarlibro kaj la Kongresa Libro oni ne rajtas uzi por almozpetado nek por komercaj ofertoj. Ĉiu misuzanto estos rifuzita kiel individua membro kaj kongresano. Esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturkatastrofoj povas peti helpon de Konto Espero de UEA. Komercaj agantoj klopodu varbi klientojn kaj partneroj per anoncoj en la eldonaĵoj de UEA.

Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/19a3

N-ro 20 (1998-11-24)
Nova Unesko-libro pri kulturo aperis ĉe UEA

Kulturo kaj evoluo. Mervyn Claxton. El la angla trad. Johano Rapley. Rotterdam: UEA, 1998. ISBN 92 9017 059 X. 60p. 21cm. Prezo: 14,00 gld. (triona rabato ekde tri ekz.).

Dum la Monda Jardeko por Kultura Evoluigo, UN kaj Unesko klopodis tiri atenton al la rolo kiun kulturo havas en la socia evoluo, kaj instigi al kreo de kondiĉoj por pli vasta popola partopreno en kulturo.

Kadre de la Jardeko Unesko disvolvis riĉan eldonan aktivadon, el kies fruktoj unu libreto jam aperis en Esperanto ĉe UEA. Temis pri Kulturo kaj teknologio de la niĝeria sociologo Andrew O. Urevbu, kiu en fascina maniero montras la influon de kulturo en la teknika evoluo.

En la serio ĵus aperis dua libro, Kulturo kaj evoluo de Mervyn Claxton, klerulo kaj eksdiplomato el Trinidado kaj Tobago. Ĝi estas pli ĝenerala ol la unua libreto. Ĝi deiras de la konstato ke la kulturo de popolo estas intime ligita al la evoluo de tiu popolo. Lastatempe tiu ligo rompiĝis, precipe en evolulandoj, pro adopto de la okcidenta evolumodelo kaj pro la internaciiĝo de la okcidenta teknologio. Claxton tamen montras, ke ankaŭ nuntempe oni povas sukcese utiligi la kutimojn kaj tradiciojn de la popolo por ĝia evoluo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/20a3

N-ro 1 (1998-05-15)
11 111 subskribis la manifeston de Prago

11 111 subskribis la manifeston de Prago La nombro de subskriboj por la Manifesto de Prago atingis "rondan" ciferon la 15-an de majo, ĉar en tiu tago la Centra Oficejo de UEA registris la 11 111-an apoganton.

En sia aprila kunsido la Estraro de UEA trovis tre pozitiva la daŭran kolektadon de subskriboj. Ĝi estas efika maniero por diskonigi la enhavon de la Manifesto kaj proksimigi ĝin al la esperantistoj. Tio kontribuas al unu el la ĉefaj celoj de Kampanjo 2000: levi la idean nivelon de la Esperanto-movado. Tial la Estraro instigas ĉiujn organizaĵojn kaj unuopulojn plu kolekti subskribojn. La Centra Oficejo de UEA volonte disponigas tiucele poŝtkartojn kun loko por kvin subskriboj kaj foliojn por dudek subskriboj.

Por helpi al tiuj kiuj deziras pli profunde studi la enhavon de la Manifesto, UEA preparas studkajeron kun artikoloj pri ĉiuj sep tezoj de la Manifesto. La kajero estos uzebla por memstudado sed ĝi aparte taŭgos kiel enkonduko por diskutoj ekz. en kluboj kaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi estos lanĉita en la UK en Montpeliero.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1a4

N-ro 2 (1998-05-25)
Simpozio de UEA en la UN-sidejo traktis lingvajn rajtojn

Precize en la samaj tago kaj urbo en kiuj Universala Esperanto-Asocio estis fondita antaŭ 90 jaroj, okazis la Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj. Kvardeko da partoprenantoj kolektiĝis la 28-an de aprilo en la Palaco de Nacioj al simpozio kiun UEA organizis sub aŭspicioj de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj.

La simpozio markis du datrevenojn: la 90-jariĝon de UEA kaj la 50-jariĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La fortan ligon de UEA al la principoj de la Universala Deklaracio indikas i.a. la fakto, ke jam ekde 1947, do unu jaron antaŭ la akcepto de la Deklaracio, UEA deklaras en sia statuto ke "la respekto de la homaj rajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo".

La Alta Komisiito s-ino Mary Robinson sendis salutmesaĝon al la simpozio. Ĉar la simpozia temo rilatis unuavice al UN kaj neregistaraj organizaĵoj (NRO-j), la simpozio disvolviĝis grandparte anglalingve. Flanke de UN-instancoj ĉeestis Zdzislaw Kedzia, supera konsilanto al la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj, kaj Cecilia Thompson el la UN-Oficejo pri Homaj Rajtoj. Alvenis reprezentantoj de la organizaĵoj Civitanoj de la Mondo, Federacio por Studo de Monda Estonteco, Federa Unuiĝo de Eŭropaj Nacioj, kaj SERVAS.

La enkonduka prelego de prof. Humphrey Tonkin, kiu prezidis la simpozion, traktis lingvajn kaj homajn rajtojn el historia perspektivo. Prof. Lee Chong-Yeong prelegis pri la lingvaj rajtoj kiel fundamento de la homaj rajtoj. La aliaj prelegantoj estis prof. Ĉristoph Pan, direktoro de Sudtirola Instituto pri Etnaj Grupoj en Bozen/Bolzano; d-ro Fernand Varennes, direktoro de Azia kaj Pacifika Centro por Homaj Rajtoj kaj Prevento de Etnaj Konfliktoj; Cecilia Thompson, de la UN-Oficejo pri Homaj Rajtoj; kaj la konataj esperantistaj fakuloj Claude Piron kaj Mark Fettes. UEA planas eldoni la altnivelajn prelegojn kiel libreton.

Post la simpozio la urbo Ĝenevo regalis la partoprenintojn per aperitivo en la Palaco de Nacioj.

KONKLUDOJ KAJ REKOMENDOJ de la Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj organizita de Universala Esperanto-Asocio sub aŭspicio de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, Ĝenevo, 28 aprilo 1998

1. Por kunlaboro pri lingvo kaj homaj rajtoj

Lingvaj rajtoj estas fundamenta parto de la homaj rajtoj. Protekto de lingvaj rajtoj necese baziĝas sur du ĝeneralaj principoj:

  • la uzado kaj evoluigado de lingvoj kiel rimedoj de socia organizo kaj kultura esprimiĝo;
  • la enradikigo de lingva egaleco kaj la forigo de lingvaj handikapoj en intergrupaj kaj interpersonaj rilatoj.

Konsciante pri la klopodoj de la UN-Komisiito pri Homaj Rajtoj (UNHCHR) agnoskigi kaj certigi la unuan el tiuj principoj, kaj pri la kontribuoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) realigi la duan, la Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas la starigon de longperspektivaj kunlaboraj rilatoj inter la du organizaĵoj.

2. Kunlaboro sur la kampo de homaj rajtoj

Ekzistas granda malcerteco kaj malkonsento pri la etendiĝo de ekzistantaj lingvaj rajtoj, kaj pri la dezirindeco de ilia plua reguligado kaj dis- vastigado. La Datevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas ke UNHCHR kaj UEA kune serĉu vojojn kaj rimedojn por respondi al jenaj demandoj:

  • Kiel nun interpretas lingvajn rajtojn la instancoj respondecaj pri ilia protekto kaj plenumo, kaj kiel oni povas instigi tiajn instancojn al pli alta nivelo de interpretado kaj plenumado?
  • Kiuj tipoj de lingva handikapo aŭ lingva malegaleco jam necesigas aŭ pravigas la enkondukon de kontraŭdiskriminaciaj rimedoj sur la jura aŭ aliaj kampoj?
Respondoj al tiuj demandoj devus maksimume utiligi jam faritan laboron sur tiuj kampoj, kaj eble konduki al unufoja aŭ perioda raporto pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en tutmonda skalo.

3. Kunlaboro kun aliaj branĉoj de UN

Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco ne realiĝas nur per leĝoj kaj konvencioj, sed postulas agadon sur la diversaj kampoj de la laboro de UN kiel komunikado, edukado kaj kultura evoluigado. La Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas ke UNCHR kaj UEA kunlaboru por instigi la branĉojn de UN al komuna uzado de siaj prilingvaj spertoj kaj rimedoj, interalie per jenaj paŝoj:

  • organizado de interbranĉa konferenco pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco, cele al starigo de laborgrupo aŭ alia forumo por interbranĉa kunlaboro pri lingvaj temoj;
  • ellaboro de komuna programo aŭ centro sub aŭspicio de UN por la esplorado kaj dokumentado de lingvaj rajtoj, interlingvistiko kaj lingvopolitiko, kun aparta atento al la laborkampoj de la diversaj branĉoj de UN.
4. Kunlaboro kun neregistaraj organizaĵoj (NRO-j)

Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco dependas ne nur de la decidoj de registaroj kaj interregistaraj organizaĵoj, sed ankaŭ de la sintenoj kaj kondutoj de individuoj kaj de civitanaj asocioj. La Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas ke UEA, kun la subteno de UNCHR, invitu elektitajn internaciajn NRO-jn kunfondi Koalicion por Lingvo kaj Homaj Rajtoj, kun jenaj taskoj:

  • faciligi interŝanĝon de informoj kaj spertoj pri temoj kiuj rilatas al lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco, pere de novaĵbulteno, renkontiĝoj kaj aliaj rimedoj;
  • intime kunlabori kun UNHĈR kaj aliaj branĉoj de UN por instigi al sistema konsiderado de lingvaj demandoj en internaciaj politikaj debatoj, kaj por faciligi la kontribuadon de popolaj organizaĵoj kaj de fakuloj pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/2a4

N-ro 4 (1998-06-15)
Seminario pri rilatado kun amaskomunikiloj en Montpeliero

Ĝenerala informado pri Esperanto estas unuavice tasko de la landaj asocioj. UEA klopodas laŭeble apogi ilin por ke ili povu plenumi tiun gravan taskon kiel eble plej bone.

Por tiu celo la laborplano de UEA pri Kampanjo 2000 inkluzivis okazigon de seminario pri rilatoj kun amaskomunikiloj kadre de la UK en Montpeliero. Ĝi okazos ĵaŭdon, la 6-an de aŭgusto, de la 14-a ĝis la 18-a horo en la kongresejo. La ĉefprelegantoj estos la konataj ĵurnalistoj Stefan Maul, fondinto de Monato kaj prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kaj Andrzej Pettyn, estro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio.

La seminario celas unuavice personojn kiuj en sia asocio respondecas pri ekstera informado, sed ĝi estos malferma ankaŭ por ĉiu alia kiu serioze okupiĝas pri informado ekz. sur loka nivelo. La ĉefa celo estos montri kiel Esperanto-asocioj povas altiri la atenton de ĵurnalistoj, kaj diskuti kion ni volas diri al la amaskomunikiloj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/4a4

N-ro 11 (1998-08-31)
Mesaĝo de la federacia kanceliero de Aŭstrio Viktor Klima al la 83-a UK

Ne nur la legendo de la babilona lingvokonfuzo instruis al la homoj, ke la plej grava komunikilo Lingvo povas disigi, sed ankaŭ kunligi. Estas homara revo venki lingvobarierojn kaj esti komprenata kaj akceptata de ĉiuj.

Pro tio oni serĉis en ĉiuj tempoj lingvojn, kiuj estu lerneblaj kaj uzeblaj de ĉiuj. Bedaŭrinde tio restis ĝis hodiaŭ revo, kvankam ĝuste per la planlingvo Esperanto oni sukcesis evoluigi mondampleksan kaj vivantan lingvomodelon, kiu ja faris rimarkindajn progresojn.

Vi prenis por Via kongreso la devizon "Mediteraneo: pontoj inter kulturoj". Esperanto estas infano de la mediteraneaj lingvoj; ĝi prenis multnombrajn vortradikojn el la latina kaj estas ankaŭ sone parenca kun la mediteraneaj lingvoj. Kvankam arte konstruita sur la desegnotabulo, Esperanto montras fortan vivovolon kiel parolata lingvo. Antaŭ ĉio la radiofonio fariĝis nemalhavebla ilo por la disvastigado de Esperanto.

Esperanto kontribuas al la alproksimiĝo de homoj kaj kulturoj. Pro tio mi opinias, ke ankaŭ ĉi tiu lingvo gajnos signifon en la procezo de la elformiĝo de universala socio.

Estu la konsultiĝoj de Via kongreso kontribuo por tio.

Klima

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/11a4

N-ro 1 (1998-05-15)
Aperis la Novaĵletero de la Koalicio por Internacia Helplingvo

En majo 1997 fondiĝis en Novjorko Koalicio por Internacia Helplingvo. Temas pri forumo, kiun iniciatis UEA kaj Transnacia Radikala Partio kaj kiu estas malferma por ĉiuj internaciaj neregistaraj organizaĵoj kiuj havas oficialajn rilatojn kun UN kaj kiuj favoras neŭtralan solvon de la lingva problemo aŭ almenaŭ interesiĝas pri ĝi. Krom UEA kaj TRP, la fondaj membroj de la Koalicio estas Bahaa Internacia Komunumo, Templo de Interkompreno, kaj Mondfederisma Movado.

Ĵus aperis la unua numero de la Novaĵletero de la Koalicio, redaktita de Jim Medrano el la Novjorka Oficejo de UEA, kiu zorgas pri la administrado de la Koalicio. Ĝi estis eldonita en 400 ekz. kaj distribuita al internaciaj organizaĵoj kaj UN-misioj. Ĝia ĉefa lingvo estas la angla, kaj krome estas uzataj la franca kaj Esperanto.

Sur la ok paĝoj de la unua numero aperas la fondodeklaro de la Koalicio; raporto pri la 15-a konferenco de CED pri "Lingvaj rajtoj kaj lingvaj respondecoj"; propono de TRP pri traktado de la demando pri internacia helplingvo en la tagordo de la Ekonomia kaj Sociala Konsilio de UN; propono de la Bahaa Internacia Komunumo al UN pri internacia helplingvo; informo pri la programo "La Eŭropa Lingva Konstelacio"' kaj aliaj aktualaĵoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1a5

N-ro 2 (1998-05-25)
La prezidanto de UEA kiel gasto de svisaj esperantistoj

Lige kun sia partopreno en la simpozio pri lingvo kaj homaj rajtoj en Ĝenevo, la prezidanto de UEA prof. Lee Chong-Yeong renkontis aktivulojn de la svisa Esperanto-movado.

En la vespero antaŭ la simpozio dudeko da ĝenevaj geesperantistoj kunvenis kun la UEA-prezidanto kaj du aliaj membroj de la Estraro de UEA, Mark Fettes kaj Povilas Jegorovas.

En la sekva mateno, la 29-an de aprilo, s-ino Yvonne Cotton gvidis prof. Lee kaj kelkajn aliajn simpozianojn tra Ĝenevo. Aparte interesis la gastojn vidi la domojn en kiuj iam situis la Centra Oficejo de UEA.

Posttagmeze prof. Lee veturis al La Chaux-de-Fonds. Tie s-ro Claude Gacond akceptis lin en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri Lingvo Internacia. En la renkontiĝo partoprenis ankaŭ ges-roj Sabine kaj Christian Darbellay, kiuj respondecas pri la agado "Savu la kulturan heredaĵon de Esperantujo" kadre de Kampanjo 2000; kaj d-ro Renato Corsetti, membro de la UEA-komisiono pri Kampanjo 2000. La ĉefa temo de la diskutoj rilatis al la kunordigo de la klopodoj konservi la librajn kaj aliformajn produktaĵojn de la Esperanta kulturo, kiuj nun estas ofte nealireblaj, neglektataj aŭ minacataj en disaj kolektoj. La vespera programo konsistis el renkontiĝo kun lokaj samideanoj en la ejoj de la Kultura Centro Esperantista.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/2a5

N-ro 4 (1998-06-15)
Aliĝoj al la Berlina UK: rapidante oni pagos malpli

En julio UEA faros la unuan dissendon de aliĝiloj de la 84-a Universala Kongreso, kiu okazos en Berlino de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999. Aliĝiloj kaj la Unua Bulteno estos riceveblaj ankaŭ en la ĉi-jara UK en Montpeliero. Individuaj membroj de UEA ricevos ilin aŭtomate. Aliaj povos peti ilin de la Centra Oficejo aŭ de la kotizperanto de UEA en sia lando.

Antaŭvidante ke la UK estos pli amasa ol averaĝe, la estraro de UEA instigas aliĝi kiel eble plej frue por mildigi la laborpremon de la kongresa administracio. Tiuj kiuj aliĝos antaŭ la 1-a de oktobro, pagos la malplej altajn kotizojn. Antaŭ tiu dato individuaj membroj de UEA pagos 235 NLG en tarifo A kaj 180 NLG en tarifo B. Kiu ne estas individua membro pagos 295 NLG (B: 225). Kunuloj, junuloj (20- ĝis 30-jaraj) kaj handikapuloj pagos 118 NLG (B: 90) se ili estas individuaj membroj, alikaze 180 NLG (B: 135). (La malpli altaj kotizoj por individuaj membroj ne validas por la kategorio Membro kun Gvidlibro.) Gejunuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1978 kaj nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj aliĝos senpage.

La Alta Protektanto de la 84-a UK estos la federacia prezidanto de Germanio, prof. Roman Herzog. La Kongresa Temo estos "Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?"

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/4a5

N-ro 11 (1998-08-31)
Mesaĝo de d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof al la 83-a UK

Mi tutkore salutas vin ĉiujn, kunvenintajn por kongresi en tiu bela, kulture radianta urbo de Montpellier, ĉe Mediteraneo, per kies marbordo mi mem, antaŭ kvardek jaroj, unuafoje eniris Francion, al kiu mi tuj enamiĝis kaj kiu sekve fariĝis mia elektita kultura patrolando.

Tial la Kongresa Temo, "Mediteraneo: pontoj inter kulturoj", prezentas por mi persone tute specifan intereson, kvankam ĝia esprimmaniero iom konfliktas kun mia inĝeniera arto. Kial la maro estu prezentata kiel ponto? Dum mia profesia aktiveco mi ja kontribuis al konstruado de pontoj trans maroj; se maro estus ponto ĝi mem, tiam mia laboro aperus do sencela!

En tiu senco Mediteraneo do ne estas ponto; tamen, ĝiaj marbordoj akuŝis kulturojn de la tri kontinentoj ĝin ĉirkaŭantaj. Tie naskiĝis kulturo de la antikva Egiptujo, kulturo helena, kulturo romana; tie evoluis tri grandaj religioj de la nuntempo: la hebrea, la kristana kaj la islama. Al ni, homoj de bona volo, al ni, esperantistoj, estu donota la tasko konstrui la ponton inter ili, la ponton inter la luliloj de kulturoj, de religioj, ĉiam memorante la noblan strofon de nia "Preĝo sub la Verda Standardo":

"...kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj,
ni ĉiuj de Di' estas filoj..."

Ni estu inĝenieroj de la ponto trans Mediteraneo, de la ponto de la kompreno kaj de la sinsekva reciproka estimo de la diverseco de kulturoj florantaj sur ties marbordoj; de la diverseco ne plu estonta fonto de malamo inter ili, sed diverseco de kulturoj kiu estu konsiderata kiel grandega riĉeco de la homaro.

Anstataŭ ŝipoj iam trans Mediteraneo legiojn veturigintaj de Romo por pereigi Kartagon kaj ĝian kulturon, anstataŭ ŝipoj de krucmilitantoj batalintaj kontraŭ alireligianoj, nia ponto servu vehiklojn de amikeco, por ke Mediteraneo ne plu dividu sed ligu la diverskulturajn grupojn en unu grandan rondon familian.

En la nomo de la familio Zamenhof mi deziras plenan sukceson al la 83-a Universala Kongreso de Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/11a5

N-ro 11 (1998-08-31)
Mesaĝo de Hugo Röllinger al la 83-a UK

Kun plezuro mi sendas mesaĝon al vi ĉiuj, ĉar mi sentas profundan inspiron de danko al vi, esperantistoj de la mondo.

En aprilo de la pasinta jaro aperis ĉe UEA la ZEO-libro Monumente pri Esperanto, ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-objektoj en 54 landoj de la Tero. Jam kvar monatojn post la apero UEA raportis pri la verko kiel "la plej furora Esperanto-libro de la jaro" (19-09-1997). La 5-an de novembro skribis al mi direktoro Buller: "Neniu Esperanto-libro havis tiel eksplodan starton sur la merkato en la lastaj jaroj. Via verko jam rompis ĉiujn rekordojn... vi ĉampionis en nia libromerkato..."

Sed, gesamideanoj, kie ajn vi estas, ne decas al mi tia senrestrikta ĉampioneco. Estis antaŭuloj, kiuj min inspiris, kiuj kvazaŭ alvokis daŭrigi. Komisiis min la omaĝo al pioniroj.

Ekzemple, en la Jarlibro 1930, kiam mi fariĝis delegito de UEA, mi vidis unuan "liston" pri tiaj objektoj: 12 stratojn plus Zamenhof-placo. Pasis jardekoj de streĉa profesio, ĝis en 1965 mi transprenis de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, servo de UEA tiam gvidata de prof. Lapenna, liston de 291 tiaj objektoj, "ZEO-j".

Sur tiu bazo estiĝis per korespondado kun landaj Esperanto-asocioj kaj helpe de multaj inspiritaj aktivuloj, dum 20 jaroj, listo pri 459 ZEO-j, publikigita de Heroldo en 1985.

Certe jes: la neta rezulto de tia esplorado estiĝas el mozaiko de centoj da detaloj skribe akiritaj. Sed la veraj merituloj estas la iniciatintoj de ĉiuj unuopaj objektoj. Aŭtoro povas nur prilabori kaj registri, kion kreis la pioniroj. Al ili ni dediĉu honoron kaj dankon! Kaj apartan dankon al mia longjara amika helpanto s-ro R. Boré! Helpe de ili, tiuj fervoraj aktivuloj, dum la pasintaj 12 jaroj la nombro de la registreblaj objektoj etendiĝis al 1044 — la nombro de la ZEO-libro. Kaj tiel do, la aktivuloj ebligis la verkadon de dokumentaro, per kiu, laŭ Zamenhof, "la mondo vidas ke nia afero regule progresas". Ili, la pioniroj, ebligis publike manifesti, ke Esperanto estas kultura elemento de nia socio.

Sed nun, demandas vi, gesinjoroj, kiel progresis la dokumentado ĝis hodiaŭ, unu jaron poste?

Unue; persistis sur la ĉampiona podio la tri landoj kun la plej multaj ZEO-j proporcie laŭ la nombro da loĝantoj, nome, 3-a: Hungario, 2-a: Israelo, kaj, pinte de la ŝtupetaro, 1-a: Bulgario. Koran gratulon, bulgaraj, israelaj kaj hungaraj esperantistoj — ĉu en la salono de la kongresejo, ĉu hejmlande!

Kaj due; estiĝis intertempe suplementa listo pri 55 landoj, do unu lando pli ol en la libro: Albanio.

Kaj kiom da ZEO-j aktuale? Nu, tute nekonvena, nekontentiga, eĉ provoka nombro: 1099!

Tia neronda "makulo" ne ekzistu longe! Pro tio mi proponas: ĉiu el vi, hejmenveninte, tuj provu akiri de sia urbestro iun publikan objekton, nomumotan laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, por ke via urbo estu kunreprezentita inter la ĉefurboj de la mondo. Nur tiel ni povos plejeble baldaŭ adiaŭi tiun kuriozan nombron da ZEO-j. Ni estas survoje al la teoria idealo:

Al ĉiu urbo sian ZEO-n! Jen devizo inter ni por interhoma harmoni'! Zamenhof kaj Esperanto estu ĉirkaŭ ni! Internacia kompreniĝo — homa devo ja por ni!

[RIM. Unu semajnon antaŭ la UK, la 1100-a ZEO estis inaŭgurita en Veisiejai, Litovio. En tiu urbeto d-ro Zamenhof loĝis kvar monatojn en la jaro 1885 kaj tie li finpretigis sian lingvon. En Veisiejai jam antaŭe troviĝis du ZEO-j: memorŝtono pri la iama loĝejo de Zamenhof, kaj Zamenhof-strato. La 22-an de julio, kadre de la 34-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, oni inaŭguris trian ZEO-n, Zamenhof-monumenton. En la inaŭguro parolis d-ro L. C. Zaleski- Zamenhof. Prezidento de Litovio, Valdas Adamkus, sendis salutmesaĝon.]

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/11a6

El Gazetaraj Komunikoj

Plu eblas subskribi Manifeston 2000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 190 (2004-12-10)

Pli ol 60 milionoj subskribas Manifeston 2000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 99 (2000-10-11)

Aperis studkajero pri la Manifesto de Prago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 29 (1999-03-08)

11 111 subskribis la manifeston de Prago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1 (1998-05-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022