Universala Esperanto-Asocio

UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

Pri UEA-Vikio kaj eo.wikipedia

La diferenco estas, ke Vikipedio estas enciklopedio pri ĉio ajn, dum la UEA-vikio temas pri UEA mem, sia agado, siaj landaj/fakaj organizoj, la Esperanto-Movado ktp.

Ĉe vikipedio oni uzu (almenaŭ en la artikolaj paĝoj - en diskutpaĝoj eblas alie) neŭtralan vidpunkton, enciklopedian stilon, ...

La vikipedio-servilo troviĝas en San Diego, Usono. (Nun estas servilo-duopo, unu enhavante la datumbazon kaj la retservilojn de la neanglaj vikipedio, la alia, la retservilon de la angla vikipedio. Laŭplane estonte estos unu retservilo por la angla vikipedio, alia retservilo por la alilingvanoj kaj datumbazservilo por ĉiuj).

La UEA-vikio troviĝas en la servilo de "Esperanto ĉe interreto" (E@I - http://www.ikso.net), kiu krome enhavas la paĝojn de TEJO, Lernu.net, ktp.

Mi ne scias, kie tiu servilo estas, sed certe ankaŭ en Usono (iu korektu min, se mi eraras).


UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 30, 2005 6:40 am (diferencoj)
Serĉu: