Universala Esperanto-Asocio

UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

Pri Grin

Gazetara Komuniko kaj flugfolio pri la Raporto Grin


Aliaj tradukprojektoj:

  1. Quelle(S) langue(S) pour l’Union européenne ? (Raymond GUEGUEN)
    Ne komencita. Mi serĉas kunlaborantojn. Avertu [Raymond Gerard]
  2. Le rayonnement du français dans la mondialisation
    Ne komencita. Mi serĉas kunlaborantojn. Avertu [Raymond Gerard]
  3. Teksto de Didier Janot el la Franca al Esperanto
    Leo de Cooman (85% preta)

Aldonu pliajn tradukprojektojn supre. Vi povas kontakti min Remush(heliko)telenet.be [Raymond Gerard]? aŭ pli bone perSkajpe (RemushBE).

Kiel mi kalkulas la pretecon de dokumento:

Kiam la traduko estas surretigita, kaj jam serioze kontrolita de la aŭtoro de la traduko, mi taksas ĝin (arbitre) kiel 80% preta. Do ne furioziĝu se vi trovas tiun taksadon tro malalta.
Ĉiam restas erarojn kiujn la aŭtoro ne vidis, kaj - kredu min - oni bezonas 4 kontrolantojn (mezume) antaŭ ol la teksto estas finpreta.
Necesas plej frue identigi la problemajn punktojn; do ne tro poluru vian tekston antaŭ proponi ĝin al ekstera kritiko. Taksu mem kiom la teksto estas preta, mi uzos vian ciferon anstataŭ 80%.
Iuj uzas XXX por marki la lokojn pri kiuj ili ne tute kontentas. Tio estas bona sistemo.
Ne hezitu korekti se vi rimarkis eraron aŭ trovis pli bonan vortigon.
Avertu min kiam vi kontrolis tekston kaj trovis ĝin senerara; mi tiam alĝustigos la procentojn. Mi aldonas (arbitre) 5% po kontrolanto. Se post 4 kontrolantoj restas ankoraŭ eraro (kiun mi dekomence konscie lasis en la teksto), mi konservas 95%.
Tamen foje povas resti eraro (kutime en ĵus aldonita teksto).
Kiam dokumento estas 100% senerara, la stilo foje povas ankoraŭ esti plibonigita. Sed ni iam devas decidi kiam sufiĉas, kaj la teksto povas esti uzata ekstere.

Tiuj rimarkoj ankaŭ validas por aliaj cel-lingvoj ol esperanto.


Regularo:

Antaŭ ol modifi tekston, bonvolu ensaluti (Vidu [ViajPreferoj])
Ankaŭ kreu dokumenton kiel http://www.tejo.org/uea/via-salutnomo, kie vi indikos vian retadreson. Tiamaniere, se necesas, ni povos kontakti vin.
Notu ke en via-salutnomo la spacoj estas anstataŭigataj per substreko "_".
Se vi faras grandajn ŝanĝojn, konservu kopion sur via propra komputilo.
Uzu "Antaŭmontru" antaŭ ol "Konservi" la dokumenton.

Por grandaj ŝanĝoj, mi persone preferas uzi Mozilon, ol labori en la redaktilo de www.tejo.org, kiun mi uzas nur se temas pri malgranda korekto (ekz.  tajperaro).

Se vi deziras konservi kopion en via propra sistemo

 
(Bone konsciu ke dume, la originala paĝo povas esti ŝanĝita).
Konservu la paĝon kiun vi vidas en via retumilo (krozilo), ie en via komputilo (ekzemple sur la labortabulon se vi ne konas pli taŭgan lokon).
Kiam vi konservas, la sistemo demandos en kiu tipo vi volas konservi la paĝon; vi plej ofte povas elekti " retpaĝo, nur HTLM".
Se la paĝo entenas bildojn kiujn vi ankaŭ volas konservi samtempe, uzu: retpaĝo, kompleta. Tiam la bildoj estos kopiitaj en aldonan dosieron aŭtomate kreitan samloke kiel la HTLM.
Kelkaj retumiloj ankaŭ postulas la kodigon; tiam uzu UTF-8.  Aliaj, kiel Mozilla trovas aŭtomate.
Tiel vi certas ke vi uzas la plej laste ĝisdatigitan paĝon.
 
Por modifi la paĝon, mi konsilas uzi  la Mozilan redaktilon troveblan ĉe http://www.mozilla.org/products/mozilla1.x/
Tiu senpaga redaktilo bone pritraktas la diversajn kodojn, precipe UTF-8 kiun ni bezonas.
Ĝi estas disponebla en la kutimaj mastrumsistemoj (Vindozo, Linukso, Mac/OS).
 
Bone marku viajn modifojn per koloro (blua: por viaj modifoj, ruĝa: kiam vi forigis ion inter tiuj vortoj;  verda: se vi ne estas tute feliĉa pri la vortigo,)
Vi povas sendi tiun paĝon rekte al la prizorganto  (kutime mi, Remush); tiamaniere li povos facile pritrakti viajn modifojn.
Paĝojn kiuj ne estas skribitaj en HTLM, ne estas tiom facile pritrakteblaj. Mi perdas multe da tempo kun *.doc dokumentoj. Tamen se vi uzas kolorojn, mi ne devas serĉi kie io ŝanĝiĝis.

Kion mi faras kun la HTLM dokumento kiun vi sendas al mi:

(mi ne klarigas ĉiun detaleton, sed sufiĉe por ke vi komprenu la ĝeneralan ideon)

Tuj post kiam mi aperigas la paĝon en Mozila, mi elektas <HTML> Source (sube) kaj forigas kelkajn liniojn komence kaj fine de la dokumento.
  • en la <head> mi forigas la linion: <LINK REL="stylesheet" HREF="http://www.uea.org/dat/enhavo.css">
  • sub <BODY> mi forigas ĝis inkluzive la unua
  • Fine de la dokumento, mi forgigas ĉion super </BODY> eksklusive ĝis inkluzive la
Povas okazi ke kelkaj aliaj ŝanĝoj estas necesaj, depende de la dokumento.
La fonto de la problemo estas ke la prizorgantoj de Vikioj kredis faciligi la taskon de la mallertaj partoprenantoj, uzante tute alian sistemon ol HTML, kiun ili kredis tro komplika (forgesante pri la redaktiloj kiel Mozilo).
Alia malagrablaĵo estas la uzo de ŭ kaj ux, en lingvoj kiel la franca. (vx estus pli bona, sed francoj ne estis partoprenantoj al la decido.)
Do ne kredu ke vi povos uzi ĉiujn eblecojn de Mozilo senprobleme; nur la plej simplaj funkcias.

Mi ĉiam uzas ""Antaŭmontru" por kontroli ĉu ĉio estas en ordo.
(Mi povas konstati ke kelkaj - kutime ne gravaj -  HTLM direktivoj ne estis rekonitaj. Mi forigas ilin aŭ konvertas).

Se vi provas fari mem tion kion mi klarigis supre, kaj konstatas ke vi iom fuŝis la dokumenton, ne tro gravas.Avertu min: mi korektos kaj aldonos pli da klarigoj laŭbezone.

Mi klarigos alian metodon por la kazoj. kiam la supra metodo ne taŭgas.





UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita June 21, 2006 4:22 pm (diferencoj)
Serĉu: