Tesktoj Pri Uzo De Gepatraj Lingvoj
El UEA-vikio
Lastatempaj Rekomendoj De Unesko
Rekomendoj por Agad-plano
Kunsido de Internaciaj Fakuloj rilate al la Unesko-Programo pri Protektado de Endanĝerigitaj Lingvoj
Unesko, Parizo, 10-12 marto 2003
Rekomendoj por Agad-Plano
1. Reasertante la principojn proklamitajn de la Universala Deklaro de Unesko pri Kultura Diverseco (2 novembro 2001) kaj aludante al Punktoj 5-a, 6-a, kaj 10-a de la Agadplano akompananta ĉi tiun Deklaron: Punkto 5. Protektante la lingvan heredaĵon de la homaro kaj apogante esprimadon,kreadon kaj disvastigon en la plej granda ebla nombro da lingvoj; Punkto 6. Kuraĝigante lingvan diversecon - respektante la patrinan lingvon - je ĉiuj niveloj de edukado, kiel eble ĉie, kaj subtenante la lernadon de kelkaj lingvoj ekde la plej juna aĝo; Punkto 10. Antaŭenigante lingvan diversecon en la kiberspaco kaj kuraĝigante universalan alireblon per la monda reto al ĝia informo en la publika regno;
2. Rememorante la Programon de Unesko "Proklamo pri Majstroverkoj de la
Parola kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro";
3. Konstatante la preparon de la internacia kunveno pri la protektado de la
Nemateria Kultura Heredaĵo;
4. Ankaŭ memorante, ke la rezolucio pri "Efektivigo de lingva politiko por
la mondo bazita je multlingveco", adoptita de la 30-a Ĝenerala Konferenco
de Unesko, diras ke lingva diverseco estas minacata "de la tutmondigo de
komunikado kaj de la emo utiligi ununuran lingvon" kiel la
tutmondan lingvon;
5. Aludante al Artikolo 1 de la Fina Komunikaĵo de la Ronda Tablo de
Ministroj de Kulturo
(Istanbulo 2002) kaj rekonfirmante la "ekstreman vundiĝeblon de la
nemateria kultura heredaĵo,
kiu estas minacata per malapero aŭ marĝenigo" kiel dirite en Artikolo 4
de la supre-menciita
teksto kaj specifita en Artikolo 7.3, kiu rekomendas
kuraĝigi esploradon kaj dokumentadon, evoluigi inventarojn kaj registrojn,
starigi leĝarojn kaj taŭlgajn meĥanismojn de protektado, certigi la
disvastigon, per edukado kaj konsciigo, de la valoroj kaj signifoj de
nemateria kultura heredaĵo, apogi la rekonadon kaj protektadon de
prizorgantoj kune kun la disvastigo de scio kaj kapablo;
kaj konsulti kaj envolvigi ĉiujn koncernatojn, tio estas la registaroj, lokaj
kaj regionaj komunumoj, la scienca komununo, la edukaj institucioj, la
civitana socio, la publika kaj privataj sektoroj kaj la novaĵ-komunikiloj:
6. Decidinte, ke la sekvaj naŭl kriterioj devus esti utiligitaj kune por
konstati la gradon de endanĝerigo de lingvo:
1. Intergeneracia Lingva Transdonado
2. Absoluta Nombro de Parolantoj
3. Proporcio de Parolantoj ene de la Tuta Popolo
4. Tendencoj en Ekzistantaj Lingvaj Uz-regionoj
5. Respondo al Novaj Uz-regionoj kaj Novaĵ-komunikiloj
6. Materialoj por Lingva Edukado kaj Klereco
7. Registaraj kaj Instituciaj Lingvaj Sintenoj kaj Politikoj Inkluzive
Oficialecon kaj Uzadon
8. Sintenoj de Membroj de Komunumoj Pri Siaj Propraj Lingvoj
9. Kvanto kaj Kvalito de Dokumentado;
7. Konvinkitaj ke, se eksteraj lingvistoj kaj aliaj sciencistoj estu
envolvitaj en projektoj de protektado de lingvoj, je la kiel eble plej frua
tempo teamoj de komunumanoj kaj lingvistoj estu starigataj, en kiuj la
rilatoj rilate al la laboro devus esti unuavice difinitaj de la
lingvo-komunumo, ĉar ĉi tio certigus komunuman partoprenadon kaj daŭrecon;
8. Konsiderante, ke lingvaj profesiuloj devus ne nur studi la kulturajn kaj
lingvajn rimedojn de komunumoj kies tradiciaj lingvoj estas
endanĝerigitaj, sed devus ankaŭ, se petitaj, helpi por ellabori
dokumentojn, kaj/aŭ pluvivigajn kaj revivigajn strategiojn;
9. Sciante ke, por ke lingva programo estu daŭrigebla, la aktiva envolvigo
de lokaj lingvaj edukistoj, subtenantoj kaj specialistoj estas esenca;
10. Konsiderante ke, por daŭrigi, revivigi, aŭ antaŭenigi
endanĝerigitan lingvon, kunagado estas bezonata, inkluzive de
a. konstatado de la aktuala amplekso de lingva uzado kaj de sintenoj pri la
lingvo;
b. identigo de finaj celoj;
c. pretigado de efika agadplano;
d. identigo de haveblaj kaj bezonataj homaj, teknikaj, kaj financaj rimedoj;
e. kunigo de teamoj konsistantaj el komunumanoj, internaj kaj eksteraj
specialistoj, kaj reprezentantoj de regionaj aŭ naciaj aŭtoritatuloj;
f. starigo de trejnad-programoj, inkluzive per la utiligo de Informaj kaj
Komunikaj Teknikoj, por konstrui komunuman kapablon;
11. Plu konsiderante, ke kultura kaj lingva diverseco kontribuas al la
kvalito kaj riĉeco de vivo; kaj ankaŭ sciante, ke lingva kaj kultura
diverseco kaj viv-diverseco estas interdependaj kaj povas subteni unu la
alian; tial
Ni, la fakuloj partoprenantaj en la Internacia Kunsido de Fakuloj pri la
Protektado de Endanĝerigitaj Lingvoj, 10-12 marto 2003, petas la
Direktoron Ĝeneralan de Unesko
1. Sugesti al membro-ŝtatoj. ke ili
a. Priesploru kaj detaligu tiujn lingvojn kiuj estas endanĝerigitaj
(konstatante la kriterion en 3. supre);
b. Aktive antaŭenigu la rekonon de endanĝerigitaj lingvoj;
c. Kuraĝigu la dokumentadon de endanĝerigitaj lingvoj;
d. Kreu la kondiĉojn kiuj faciligos la aktivan uzadon de kaj alireblon al
tiuj lingvoj, per, interalie, donado al ĉiuj koncernaj lingvoj de siaj
laŭrajtaj lokoj en la eduka sistemo, novaĵ-komunikiloj, kaj alireblo al
kiberspaco, laŭ la deziroj de individuaj lingvokomunumoj, respektante
siajn devojn al lingvaj homaj rajtoj;
e. Stimulu fierecon de lingvokomunumoj pri siaj propraj lingvoj kaj
kulturoj, kaj havigu egalan prestiĝon por ĉiuj lingvoj de la ŝtato;
f. Esploru la ekonomiajn kaj sociajn avantaĝojn de lingva kaj kultura
diverseco, kiel stimulo al daŭropova evoluo;
g. Ankaŭ havigu, kie estas efektivigebla kaj per la helpo de la internacia
komunumo, financan subtenon por dokumentado, revivigo, kaj fortigo de programoj por
endanĝerigitaj lingvoj kiel ni montris en 2.a-c sube;
2. Starigu financan kaj administran ilon por:
a. subteni projektojn kiuj dokumentas endanĝerigitajn lingvojn, ĉefe
por:
1. registri, kolekti kaj eldoni novajn materialojn;
2. protekti ekzistantajn arkivojn;
3. ĝisdatigi la Atlas of the World's Languages in Danger of Disappearing
(Atlaso de la Lingvoj de la Mondo en Danĝero Malaperi) de Unesko;
b. komenci projektojn kiuj fortikigas kaj revivigas endanĝerigitajn
lingvojn, ĉefe lingvo-trejnadajn programojn kiuj certigas intergeneracian
transdonon;
c. produkti kaj disvastigi
1. trejn-librojn por komunume bazita dokumentado, instruado, kaj evoluigo
de kursaroj;
2. kreajn verkojn en endanĝerigitaj lingvoj;
3. Plialtigi la rolon de Unesko kiel centro por rimedoj pri lingva
diverseco kaj endanĝerigo per
d. Plialtigo de publika konscio pri lingva endanĝerigo en la mondo, per
tiaj rimedoj kiaj novaĵ-komunikiloj, la artoj kaj publikaj eventoj;
e. Starigo de internacia reto por:
1. ligi organizojn kaj komunumojn
2. disdoni informon pri kaj alireblon al arkivoj, esplor- instru- kaj
trejnprojektoj kaj materialoj, fontoj de financado, kaj referencaj materialoj, aludantaj
al plej bonaj praktikoj;
f. Subteno de regionaj centroj, kiuj desegnas, efektivigas kaj taksas
programojn kaj rimedojn, kiuj taŭgas loke per:
1. konstruado de lokaj kapabloj por laboro pri endanĝerigitaj lingvoj;
2. edukado, inkluzive trejnadon de instruistoj kaj transgeneracia lernado;
3. faciligo de interŝanĝo de informo kaj spertoj inter diversaj
indiĝenaj grupoj kaj organizoj;
g. Kunordigado inter politikfarantoj, spertuloj kaj NRO-oj por esplori la
rilaton inter tutmondigo kaj lingva estingiĝo, kaj trovi sistemajn solvojn
je tutmonda skalo.
- reiru al Tekstoj Pri LHR
